Karaktero: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
7 550 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 monatoj
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” [[adaptiĝo]]n. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu karaktero de la [[homo]] restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj [[kutimo]]j, ekzemple transiro de la [[Ĉinoj|ĉina]] manĝmaniero per bastonetoj al la [[Eŭropo|eŭropa]] — per [[forko]] kaj [[tranĉilo]]… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam [[infano]] subiĝas al severa, rigora [[patro]]; li tro [[Timo|timas]] la patron por konduti alie kaj iĝas “[[Obeo|obeema]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …en karaktero de [[gvidanto]] pli klare manifestiĝas trajtoj de karaktero de liaj adeptoj…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Lutero]]] …li mem — kiel [[personeco]] — estis tipa reprezentanto de la “[[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa [[patro]], spertinta dum [[infanaĝo]] nek [[amo]]n, nek [[sento]]n de certeco, li tutan [[vivo]]n montris duoblan rilaton al la [[potenco]]: li [[Malamo|mamamis]] ĝin, [[Ribelo|ribelis]] kontraŭ ĝi, sed samtempe [[Admiro|admiris]] ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; [[Junaĝo|junaĝe]] tio estis la patro kaj [[Monaĥejo|monaĥejaj]] [[instruisto]]j, poste — [[papo]] kaj laikaj [[princo]]j. Li estis plena je sento de [[soleco]], [[senpoveco]], [[kolero]] kaj samtempe sopiris [[Ordono|ordoni]]. Li estis turmentata je [[dubo]]j kiel povas esti turmentata nur [[homo]], bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu [[turmento]]. Li malamis la aliajn, speciale “[[plebaro]]n”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian [[amo]]n kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj [[homo]]j aŭ [[organizaĵo]]j aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas [[deziro]]n ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la [[ideo]] mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen lukto de la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero kontraŭ [[potenco]] estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi [[sento]]n de propra senpoveco, sed [[revo]] subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “[[revoluciulo]]”, mi nomus ĝin “[[ribelulo]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero ŝatas kondiĉojn, limigantajn [[libereco]]n de la [[homo]], li kun [[plezuro]] subiĝas al la [[sorto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[filozofio]] ne ekzistas nocio de [[egaleco]]. La [[homo]] kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia [[profito]] — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan [[senco]]n, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La [[mondo]] konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. [[Sadismo]]-[[Masoĥismo|masoĥismaj]] streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al [[dominado]] aŭ subiĝo; li ne povas senti [[solidareco]]n. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas [[genro]] aŭ [[raso]] — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[psikiatrio]], riĉiĝinta per atingoj de [[Freŭdo]], transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de [[personeco]]. Danke al klopodoj de multaj [[psikiatro]]j, inkluzive [[psikanalizisto]]jn, estis kreita bildo de “normala” [[homo]], kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “[[Neŭrozo|neŭrozaj]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se rilate “normalan” [[homo]]n nin interesos nur lia [[Ekonomio|ekonomia]] bonfarto, se ni malatentos [[Subkonscio|subkonscian]] [[sufero]]n de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun [[danĝero]]n, devenantan el la homa karaktero, kiu minacas nian [[kulturo]]n: pretecon akcepti iun ajn [[ideologio]]n kaj iun ajn [[gvidanto]]n kontraŭ promeso de ekscita [[vivo]], kontraŭ propono de [[Politiko|politika]] strukturo kaj [[simbolo]]j, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la [[senco]] kaj [[ordo]]. [[Despero]] de la homoj-[[roboto]]j estas nutra medio por la politikaj celoj de [[faŝismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Socio|socian]] karakteron eniras nur tiu tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nocio de [[Socio|socia]] karaktero estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika senco de la analitika [[psikologio]] — estas specifa formo de la [[Homo|homa]] [[energio]], aperanta dum procezo de dinamika adaptiĝo de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ofte okazas, ke iu [[Socio|socia]] grupo je nivelo de [[konscio]] akceptas iujn [[ideo]]jn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan [[naturo]]n de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento [[homo]]j montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi [[Laboristo|laborista]] [[movado]] en [[Germanio]] dum la [[venko]] de [[naziismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[ideo]] povas iĝi pova forto, sed nur tiam, kiam ĝi kongruas al specifaj bezonoj de la [[homo]]j de tiu ĉi [[Socio|socia]] karaktero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo
8 288

redaktoj

Navigada menuo