Kapitalismo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12: Linio 12:


== Erich Fromm ==
== Erich Fromm ==

=== Fuĝo for de libereco [1941] ===

{{Citaĵo
|teksto = Haveblas kialoj dubi, ke plenrajtaj mastroj de kapitalismo de la [[Renesanco]] estis tiom [[Feliĉo|feliĉaj]] kaj memfidaj kiel oni tion ofte prezentas. Evidente nova [[libereco]] alportis ne nur kreskintan fortosenton, sed ankaŭ kreskintajn izolitecon, [[dubo]]jn, [[skeptikismo]]n kaj, sekve de ĉio ĉi, [[angoro]]n. Tiun kontraŭdiron ni trovas en [[Filozofio|filozofiaj]] verkoj de [[humanisto]]j. Ili substrekas homan [[digno]]n, [[individueco]]n kaj forton, sed en ilia filozofio montriĝas malcerteco kaj [[despero]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Sed kvankam [[ideo]]j de la [[Renesanco]] havis gravan influon sur pluan evoluon de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[pensado]], tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa kapitalismo, ĝiaj [[Ekonomio|ekonomia]] strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la [[Italio|itala]] [[kulturo]] de la malfrua [[mezepoko]], sed en ekonomia kaj socia situacio de [[Centra Eŭropo|Centra]] kaj [[Okcidenta Eŭropo]] kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de [[Lutero]] kaj [[Kalvino]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = [[Kulturo]] de la [[Renesanco]] reprezentis [[socio]]n de relative altevoluinta [[Komerco|komerca]] kaj [[Industrio|industria]] kapitalismo… La [[Reformacio]] inverse estis ĉefe [[religio]] de [[kamparano]]j kaj malsupraj tavoloj de la [[Urbo|urba]] [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Kiel montris [[Max Weber]], la bazo de la nuntempa kapitalisma evoluo de la [[okcidenta mondo]] iĝis [[Urbo|urba]] [[meza klaso]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = [[Timo]] kaj [[malamo]], kun kiuj [[meza klaso]] traktis riĉajn [[monopolisto]]jn en la 15-[[16-a jarcento]]j, grandparte memorigas [[sento]]jn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = La fakto ke kapitalismo akiris decidan rolon signifis dependecon de la [[Ekonomio|ekonomia]], do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la [[personeco]]. [[Kapitalo]] “ĉesis esti [[servisto]] kaj transformiĝis je [[mastro]]…”<ref>R. H. Tawney. Religion and the Reformation</ref>.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = …[[teologio]] de [[Lutero]] esprimis [[sento]]jn de la [[meza klaso]], kiu luktante kontraŭ la povo de [[eklezio]] kaj indignante pri nova mona klaso, sentis [[minaco]]n de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senpoveco kaj mizereco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Mankas [[dubo]]j ke kapitalismo ne povus evolui, se la ĉefa parto de la homa [[energio]] ne estus direktita al [[laboro]]. En [[historio]] mankas alia periodo, kiam [[Libereco|liberaj]] [[homo]]j tiom komplete fordonus sian energion al unusola celo — laboro.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = [[Protestantismo]] donis stimulon al spirita [[liberiĝo]] de la [[homo]]. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en [[Psikologio|psikologia]], [[Socio|socia]] kaj [[Politiko|politika]] sferoj. [[Ekonomio|Ekonomia]] libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la [[meza klaso]] — ĝia adepto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Ĉe kapitalismo [[Ekonomio|ekonomia]] agado, [[sukceso]] kaj materiala [[profito]] iĝis [[celo]] en si mem. [[Sorto]] de la [[homo]] konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi [[kapitalo]]n — kaj ne por celoj de propra [[feliĉo]], sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia [[maŝino]]. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian [[personeco]]n al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la [[Reformacio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Transformiĝo de [[individuo]] en ilo por atigado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de [[kapitalo]] iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = La [[Naziismo|naziisma]] sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita [[Germanio|germana]] [[imperiismo]]; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta [[monarĥio]]. (Cetere la [[respubliko]] ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la [[Monopolismo|monopolisma]] kapitalismo en [[Germanio]], eĉ helpis al ĝi laŭeble).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Dum neniu el antaŭaj [[historio|historiaj]] periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera [[individuismo]]. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de [[produktado]] jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan [[socio]]n de la komuna abundo, en kiu lukto pri [[Ekonomio|ekonomiaj]] [[privilegio]]j ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la [[homo]] — ano de la organizita socio, iĝu [[mastro]] de tiuj ĉi fortoj, ne ilia [[sklavo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

=== La sana socio [1955] ===


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 08:19, 19 jan. 2021

Kapitalismo
Kapitalismo
Kapitalismo
Aliaj projektoj
Kapitalismo en Vikipedio
Kapitalismo en Komuneja kategorio
Kapitalismo en Vikivortaro

Kapitalismo estas ekonomia reĝimo, en kiu la produktiloj apartenas al la posedantoj de kapitalo.

Erich Fromm

Fuĝo for de libereco [1941]

Citaĵo
« Haveblas kialoj dubi, ke plenrajtaj mastroj de kapitalismo de la Renesanco estis tiom feliĉaj kaj memfidaj kiel oni tion ofte prezentas. Evidente nova libereco alportis ne nur kreskintan fortosenton, sed ankaŭ kreskintajn izolitecon, dubojn, skeptikismon kaj, sekve de ĉio ĉi, angoron. Tiun kontraŭdiron ni trovas en filozofiaj verkoj de humanistoj. Ili substrekas homan dignon, individuecon kaj forton, sed en ilia filozofio montriĝas malcerteco kaj despero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Sed kvankam ideoj de la Renesanco havis gravan influon sur pluan evoluon de la eŭropa pensado, tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa kapitalismo, ĝiaj ekonomia strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la itala kulturo de la malfrua mezepoko, sed en ekonomia kaj socia situacio de Centra kaj Okcidenta Eŭropo kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de Lutero kaj Kalvino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kulturo de la Renesanco reprezentis socion de relative altevoluinta komerca kaj industria kapitalismo… La Reformacio inverse estis ĉefe religio de kamparanoj kaj malsupraj tavoloj de la urba socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kiel montris Max Weber, la bazo de la nuntempa kapitalisma evoluo de la okcidenta mondo iĝis urba meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La fakto ke kapitalismo akiris decidan rolon signifis dependecon de la ekonomia, do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la personeco. Kapitalo “ĉesis esti servisto kaj transformiĝis je mastro…”[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …teologio de Lutero esprimis sentojn de la meza klaso, kiu luktante kontraŭ la povo de eklezio kaj indignante pri nova mona klaso, sentis minacon de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senpoveco kaj mizereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Mankas duboj ke kapitalismo ne povus evolui, se la ĉefa parto de la homa energio ne estus direktita al laboro. En historio mankas alia periodo, kiam liberaj homoj tiom komplete fordonus sian energion al unusola celo — laboro. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Protestantismo donis stimulon al spirita liberiĝo de la homo. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en psikologia, socia kaj politika sferoj. Ekonomia libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la meza klaso — ĝia adepto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Transformiĝo de individuo en ilo por atigado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La naziisma sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita germana imperiismo; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta monarĥio. (Cetere la respubliko ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la monopolisma kapitalismo en Germanio, eĉ helpis al ĝi laŭeble). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiaj privilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

Citaĵo
« Kaj tamen, malgraŭ tia stato de la aferoj, kapitalisma maniero de distribuado pere de merkata mekanismo estas pli bona ol iuj ajn alia, inventita ĝis nun en la klasa socio, ĉar ĝi servas kiel bazo por relativa politika libereco de la individuo, estanta diferenciga trajto de la kapitalisma demokratio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Jen plia konsistiga elemento de la kapitalisma maniero de produktado: en tiu sistemo iu ajn ekonomia aktivado persekutas unusolan celon — la profiton»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kapitalisto tute ne devas interesiĝi pri utileco de sia produktaro por la konsumanto. Tio ne signifas ke la kapitaliston movas (en psikolgia rilato) nekontentigebla soifo de la mono. Ĉu tio estas tiel aŭ ne — malgravas por la kapitalisma maniero de la produktado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe kapitalismo distribuado de la enspezoj estas karakterizata je manko de ekvilibra rilatumo inter la penoj kaj laboro de la individuo unuflanke kaj ilia socia agnosko forme de mona rekompenco aliflanke. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Uzado de la homo fare de homo servas kiel esprimo de la sistemo de la valoroj, kuŝanta en la fundamento de la kapitalisma ordo. Kapitalo, tiu mortinta pasinteco, dungas laboron, vivan forton kaj energion de nuntempo. En la kapitalisma hierarkio de la valoroj kapitalo staras pli alte ol laboro, akumulitaj aĵoj — pli alte ol riveliĝoj de la spirita vivo. Laboro estas dungata de kapitalo, ne inverse. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La eŭropa kritiko rilate Usonon baziĝas plejparte sur la homaj valoroj de feŭdismo, ĉar ili plu vivas en Eŭropo. Tio estas kritiko de nuntempo nome de pasinteco, rapide malaperanta en Eŭropo mem. Tiurilate diferenco inter Eŭropo kaj Usono estas nura diferenco inter pli malnova kaj pli nova etapoj de kapitalismo, inter kapitalismo kun almiksaĵo de feŭdismaj postrestaĵoj kaj kapitalismo pura. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En la kapitalisma socio interŝanĝo transformiĝis en la celo en si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Germanio inverse [kompare al Italio] estis la plej evoluita industria lando en Eŭropo. Kaj se faŝismo povis havi almenaŭ ekonomian destinon, do naziismo ne havis ankaŭ ĝin. Ĝi estis ribelo de la malsupraj kaj mezaj klasoj, senlaboraj oficiroj kaj studentoj kaj baziĝis sur senmoraligo, kiu iĝis sekvo de la milita malvenko kaj inflacio, kaj pli ĝuste, de la amasa senlaboreco en la periodo de la deklino post 1929. Tamen naziismo ne povus venki sen aktiva subteno de grandaj posedantoj de financa kaj industria kapitaloj, timigitaj je kreskanta en la amasoj malkontento pri la kapitalisma sistemo... Tiu minaco kaŭzis, ke gravaj fakoj de la germana kapitalismo subtenis Hitleron»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Stalinisma sistemo havas multe da trajtoj, similaj al la frua etapo de la eŭropa kapitalismo, por kiu estis karaktera rapida akumuliĝo de kapitalo kaj senkompata ekspluatado de laboristoj; diferenco konsistas tamen je tio, ke estis uzata politika teroro anstataŭ ekonomiaj leĝoj, devigintaj laboriston de la 19-a jarcento abnegacii pri sia ekonomia stato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« …kun burokratigado kaj manaĝerigado de kapitalismo malaperas nome tiu individua iniciato. Burokratio laŭ sia naturo same malmulte kapablas al ĝia montrado kiel la aŭtomatoj. Alvoko al la individua iniciato kiel argumento por kapitalismo estas en plej bona kazo nostalgia sopiro kaj en la malbona — trompa slogano, uzata kontraŭ reformismaj planoj, bazitaj sur la ideo de vere homa individua iniciato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Martin Luther King

Citaĵo
« La malbonoj kapitalismaj estas same realaj kiel la malbonoj militismaj kaj la malbonoj rasismaj. » « The evils of capitalism are as real as the evils of militarism and evils of racism. »
— Martin Luther King, –Parolo al SCLC-estraro la 30-an de marto 1967
Citaĵo
« Ni devas nun vidi, ke la malbonoj rasismo, ekonomia ekspluato kaj militismo ĉiuj estas ligitaj... oni ne vere povas forigi unu sen forigi la aliajn... la tuta strukturo de la usona vivo devas ŝanĝiĝi. » « We must see now that the evils of racism, economic exploitation and militarism are all tied together… you can’t really get rid of one without getting rid of the others… the whole structure of American life must be changed. »
— Martin Luther King, Raporto al SCLC-estraro en majo 1967

Diversaj aŭtoroj

Citaĵo
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. Por ambaŭ la produktado estas kiel pupilo de la okulo. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka estimo. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la sukcesoj de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La ekonomia tutmondiĝo sin nutras per sango, kaj fekas dolarojn. »
— Komandanto "Markos"
Citaĵo
« Kreskigi senlaborecon estis tre dezirinda rimedo por malkreskigi la forton de la laboristaj klasoj. Tio, kio aranĝitis, estis enkapitalisma ekonomia krizo, kiu re-kreis rezervan armeon da laboruntoj, kaj ebligis la kapitalistojn lukradi altajn profitojn de tiam. »
— Alan Bud, ĉefa konsilanto de Margareto Thatcher
Citaĵo
« Se nur estas la profito konvena, tiam la kapitalo iĝas kuraĝa: 10% garantiite oni ĉie povas ĝin uzi; 20% ĝi varmiĝas; 50% ĝi estas freneze riskema; je 100% ĝi tretas ĉiujn homajn leĝojn; 300% garantiite kaj ne estas krimo pri kiu ĝi ne aŭdacus kulpiĝi. »
— F. J. DUNNING, Trade-Unions and Strikes
Citaĵo
« La nuntempa tekniko naskiĝis pro koito de kapitalismo kun eksperimenta scienco»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Mi ja konvinkiĝis, ke militismo estas pli grava danĝero ĉi tie [en Usono] ol en ĉiu alia lando, pro la multaj subaĉetoj, kiujn kapitalismo proponas al tiuj, kiujn ĝi volas detrui. » « Indeed, I am convinced that militarism is a greater danger here than anywhere else, because of the many bribes capitalism holds out to those whom it wishes to destroy. »
— Emma Goldman
Citaĵo
« Ni akuzas la kapitalismon pro detruado de la individuismo »
— Daniel DE LEON
Citaĵo
« Kie regas kapitalo, tie mankas moralo»
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Kie ajn regas mono kaj kapitalo, oni vivas sub la leĝo de ĝangalo. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Unu el radikoj de malbono, estas en amo al Mono. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« La pli grava konflikto de la XXIa jarcento estos la batalo inter la gigantaj entreprenoj kaj demokratio»
— Georges MONBIOT
  1. R. H. Tawney. Religion and the Reformation