Laboristo estas homo, kiu sin dungigas por laboro.
Erich Fromm
«Stalinisma sistemo havas multe da trajtoj, similaj al la frua etapo de la eŭropakapitalismo, por kiu estis karaktera rapida akumuliĝo de kapitalo kaj senkompata ekspluatado de laboristoj; diferenco konsistas tamen je tio, ke estis uzata politikateroro anstataŭ ekonomiajleĝoj, devigintaj laboriston de la 19-a jarcento abnegacii pri sia ekonomia stato. »
« [Pensoj de Markso pri “kruda komunismo”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan signifon oni donas al nuligo de la privata posedo pri la produktorimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola celo de la vivo kaj de la ekzistado; kategorio de laboristo ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj homoj… »
«Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologianeraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivanoptimismon de la 18-a jarcento. »
« Ŝokaj rezultoj de eksperimento de Mayo montras ke malsaneco, laceco kaj malalta produktiveco estas kaŭzataj ĉefe ne de teknika monotoneco de laboro, sed de fremdiĝo de laboristo de laboro ĝenerale en ĉiuj ĝiaj socialaj aspektoj. »
« …diferencoj en produktiveco inter malsamaj individuoj dependas de dominanta grupo aŭ socia atmosfero, tio estas de influo de kolektivo… en malgranda grupo da laboristoj subjektiva kontentiĝo kaj produktiveco de la laboro estas pli altaj ol en granda grupo… »
« Min iel malpli interesas la pezo kaj kunvolvaĵoj de la cerbo de Einstein ol la preskaŭa certeco, ke homoj egale dotitaj vivis kaj mortis en kotonkampoj kaj fifabrikoj. »
« I am, somehow, less interested in the weight and convolutions of Einstein’s brain than in the near certainty that people of equal talent have lived and died in cotton fields and sweatshops. »
« La laborista klaso kaj la mastra klaso havas nenion komunan. Ne eblas ricevi pacon dum malsato kaj diversaj mankoj plagas milionojn da laboristoj kaj dum la malmultaj homoj, kiuj konsistigas la regantan klason, disponas pri ĉiuj havaĵoj. »
« Milionoj da homoj laboris por krei ĉi tiun civilizon, pri kiu ni hodiaŭ fieras. Aliaj milionoj, dise tra la globo, laboras por bonteni ĝin. Sen ili post kvindek jaroj restus nenio krom ruinoj. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano, ĉapitro 1-a, parto II-a.
« Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon. »
« Mi neniel amas la idealigitan "laboriston", kia aperas en la menso de la burĝa komunisto, sed kiam mi vidas efektivan homan laboriston en konflikto kontraŭ sia natura malamiko, la policisto, mi ne bezonas demandi al mi, kies flankon mi subtenas. »
« I have no particular love for the idealized ‘worker’ as he appears in the bourgeois Communist’s mind, but when I see an actual flesh-and-blood worker in conflict with his natural enemy, the policeman, I do not have to ask myself which side I am on. »