Eric Hoffer: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
47 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Petro la Granda]] ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj [[Revolucio|revoluciaj]] kaj naciaj [[gvidanto]]j je celkonscio, je [[potenco]] kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi [[Rusio]]n je la [[Okcidento|okcidenta]] ŝtato — li [[Fiasko|fiaskis]]. [[Kaŭzo]] de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis [[animo]]jn de la [[Rusoj|rusaj]] [[amasoj]] per aktiva [[entuziasmo]]. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-[[bolŝevistoj]], likvidinte la lastan [[caro]]n [[Romanovoj|Romanovon]], tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]] laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. [[Eliro (historia evento)|Eliro]] de la [[judoj]] el [[Antikva Egiptio|Egiptio]] estis kaj sklav[[ribelo]], kaj [[Religio|religia]] movado, kaj la [[nacio|nacia]]. La batalema [[naciismo]] de la [[japanoj]] laŭ sia esenco estas [[Revolucio|revolucia]]. La [[Franca revolucio]] estis la nova religio de tiu [[tempo]]: ĝi havis [[dogmo]]jn, sanktajn revoluciajn [[principo]]jn — [[Libereco]] kaj la sankta [[Egaleco]]; ĝi havis “siajn religiajn [[rito]]jn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de [[Katolikismo|katolika]] [[diservo]], ligita al la civilaj [[festo]]j. Ĝi havis siajn [[sanktulo]]jn, siajn [[heroo]]jn kaj [[martiro]]jn de libereco”<ref>Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.</ref>. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la [[altaro]]j ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la [[Patrujo]]”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Foje malfacilas diri, kie finiĝas [[Amaso|amasa]] [[migrado]] kaj kie komenciĝas amasa [[movado]] kaj kiu el ili estis la unua. [[Eliro (historia evento)|Transloĝiĝo]] de la [[judoj]] el [[Antikva Egiptio|Egiptio]] evoluis je la [[Religio|religia]] kaj [[Nacio|nacia]] movado. Migradoj de la [[barbaroj]] en la tagoj de la dekadenco de la [[Romia imperio]] estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis la [[lando]]n, al ili aliĝis [[Subpremado|subpremitoj]] kaj [[Malkontento|malkontentuloj]] el ĉiuj tavoloj de loka [[socio]]. “Tio estis la sociala [[revolucio]], kaŭzita de eksterlanda [[konkero]] kaj per ĝi ekstere maskita”<ref>Citaĵo el: Wells H. G. The Outline of History. 1922. p. 482-482).</ref>.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Tie kie [[homo]]j [[Laboro|laboregas]] de [[Mateno|matene]] ĝis [[Nokto|nokte]] por [[Nutrado|nutri]] sin, ili pro nenio [[Ofendo|ofendiĝas]] kaj pri nenio [[Revo|revas]]. Unu el kialoj de [[Revolucio|nerevoluciemo]] de la ĉinaj [[amaso]]j radikas en tio, ke en [[Ĉinio]] por la plej minimuma [[ekzistado]] necesas neimagebla penado. Intensa lukto por [[vivo]] influas al la homoj “pli efike ol dinamike”<ref>Citaĵo el: Heiden Konrad. Der Fuehrer. 1944. p. 30.</ref>.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = La ortodoksa [[judo]] sentas sin malpli [[Malkontento|malkontenta]] ol emancipita judo. [[Nigrulo]] en la [[Suda Usono|Sudo]] en atmosfero de [[Rasa segregacio|segregacio]] sentas sin malpli malkontenta ol nigrulo en la [[Norda Usono|Nordo]], kie mankas segregacio.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam [[homo]]j [[Enuo|enuas]], tio signifas, ke ili tediĝis pri si mem. [[Konscio|Konsciado]] de sia senfrukta, [[Senco|sensenca]] [[ekzistado]] estas la ĉefa fonto de la [[enuo]]. Homoj, ne sentantaj sin [[Sendependeco|sendependaj]], kiel ekzemple anoj de proksime interligita [[kolektivo]]: [[eklezio]], [[partio]] ktp, ne influeblas je enuo. La sendependa homo estas libera je enuo nur en tiu kazo, se li estas okupita je krea [[laboro]], je iu absorbanta lin afero aŭ se li estas komplete absorbita je la lukto por [[vivo]]. Malŝparado de la vivo je kurado post [[plezuro]]j kaj [[ĝuo]]j estas tute malkonvena rimedo kontraŭ la enuo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiuj, kiuj ne havas [[espero]]n, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema [[egoismo]]. Komuna [[suferado]] per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. [[Judoj]] en la [[Antikva Egiptio|egipta]] [[sklaveco]] estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi [[Moseo]] devis doni al ili esperon pri la [[Promesita Lando]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĝuo]], kiun ricevas la [[Malkontento|malkontentuloj]] de [[ĥaoso]] kaj falo de la [[Feliĉo|feliĉaj]] kaj [[Prospero|prosperantaj]], devenas ne de la furioza [[konscio]], ke per tio puriĝas la grundo por la [[Ĉielo|ĉiela]] [[urbo]]. En ilia drameca krio “ĉion aŭ nenion!” — en la vorto “nenion” eble estas pli da arda [[deziro ]] ol en la unua.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive la [[abnegacio]] kaj sin[[humilighumiligo]]o naskas [[fiero]]n kaj [[orgojlo]]n.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[homo]] [[Kredo|kredanta]] uzas praktikon de [[teroro]] ne nur por [[timigado]] kaj [[subpremado]] de siaj [[malamiko]]j, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu [[linĉado]] en nia [[Suda Usono|Sudo]] ne nur timigas la [[nigrulo]]jn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la [[blankulo]]j je ilia [[supereco]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]] kutime ne aperas ĝis ne estas diskreditigita, makulita la ekzistanta ordo. Diskreditigo tiu okazas ne aŭtomate, rezulte de krudaj [[eraro]]j kaj fiuzado de la [[potenculo]]j, sed ĝi estas rezulto de intenca [[laboro]] de la [[Malkontento|malkontentaj]] “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”. Tie, kie la “homoj de la vorto” mankas aŭ kie ili ne montras malkontenton, la ekzistanta ordo, eĉ se malsukcesa kaj venenita de [[korupto]], povas longe konserviĝi ĝis ĝi detruiĝos kaj falos per si mem. Aliflanke, sendube valora kaj energia ordo povas esti faligita, se ĝi ne sukcesos ricevi [[fideleco]]n de eta malplimulto de la “homoj de la vorto”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Diferenco inter la “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”, [[fanatikulo]]j kaj “homoj de la [[ago]]” estas proksimuma… Tiaj homoj kiel [[Ghandi]] kaj [[Trockij]] estis unue “nepraktikaj homoj de la vorto”, sed poste montris esceptajn [[Administrado|administrajn]] kaj [[Militestro|armeestrajn]] [[talento]]jn. [[Mahomedo]] komencis kiel la “homo de la vorto”, kaj poste transformiĝis je la senbrida fanatikulo kaj fine montris sian mirindan praktikan [[intelekto]]n. La fanatikulo [[Lenin]] estis nekomparebla “homo de la vorto” kaj nekomparebla “homo de la ago”. Tiu ĉi klasifiko necesas por kompreno, ke grundo por la [[Amaso|amasa]] [[movado]] estas preparata plej bone de la “homoj de la vorto”. Kreskigado de la movado postulas karakteron kaj trajtojn de la fanatikulo, kaj stabiligado de la movado estas afero plejparte por praktikuloj, “homoj de la ago”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam ĉiuj fundamentoj de la [[potenco]] estas detruitaj, sed ĝi plu ekzistas, tio signifas ke la [[socio]] ne havas [[Edukado|edukitan]] tavolon aŭ inter la potenco kaj la “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto” formiĝis proksima unio.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj ĉe la [[Bolŝevismo|bolŝevisma]], kaj ĉe la [[Naziismo|nazia]] reĝimoj haveblas fajna [[kompreno]] de graveco de la rilatoj inter la “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto” kaj la [[ŝtato]]. En la bolŝevisma [[Sovetunio|Rusio]] [[verkisto]]j, [[pentristo]]j, [[sciencisto]]j ĝuas [[privilegio]]jn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj [[ŝtatoficisto]]j. Cetere ili devas sekvi la [[Partio|partian]] linion, sed tio estas nura [[disciplino]], al kiu subiĝas la tuta [[elito]]. Kio koncernas [[Hitlero]]n, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la [[scio]] fari [[monopolo]] de la elito, kiuj [[devo]]s regi lian mondan [[imperio]]n; la restajn sennomajn [[amaso]]jn Hitlero planis teni duonedukitaj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn [[opinio]]jn kaj [[aŭtoritato]]jn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la [[Elreviĝo|elreviĝintaj]] [[amaso]]j sopiron de la [[kredo]], ĉar plejparto de la [[homo]]j ne povas elteni senfruktan kaj senutilan [[vivo]]n, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde [[Fideleco|fidelaj]], kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.</br>
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la [[vero]] ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la [[penso]]. Se li vortiumas iun [[filozofio]]n aŭ [[doktrino]]n, tio estas pli montrado de la [[intelekto]] kaj ekzercado pri [[dialektiko]] ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial [[Jesuo]] ne estis [[kristano]] kaj [[Markso]] — [[marksisto]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam venis ĝusta momento, nur [[fanatikulo]] povas veki la vere [[Amaso|amasan]] [[movado]]n. Amasa [[malkontento]], kaŭzita de la batalemaj “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca [[ribelo]], kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj [[reformo]]j, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia [[ŝanĝo]] de la ŝtata [[potenco]] limiĝas je transiro de la [[regado]] de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam malnova ordo ekdisfalas, multaj el la kriemaj “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”, kiuj delonge preĝis pri alveno de tiaj tagoj, malvigliĝas; la unuaj [[signo]]j de [[anarkio]] timigas ilin ĝismorte. Ili forgesas ĉion, kion ili paroladis pri la “kompatinda ordinara [[popolo]]” kaj kuras por peti helpon de la fortaj “[[homo]]j de la ago” — [[monarĥo]]j, [[generalo]]j, administrantoj, [[bankisto]]j, terposedantoj — ili kuras al tiuj, kuuj scias trakti la [[plebo]]jn, scias deteni la proksimiĝantan [[ĥaoso]]n.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[fanatikulo]] estas tute alia [ol la “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”]. [[Ĥaoso]] estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan [[nuntempo]]n. Bildo de la mondofino ravas lin. For [[reformo]]jn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun [[senco]]n havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al [[anarĥio]] la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn [[doktrino]]jn kaj elbuŝigas iliajn [[slogano]]jn.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = De kie aperas la [[fanatikulo]]? plejparte el vicoj de la nekreemaj “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du [[grupo]]j: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea [[laboro]] kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al [[nuntempo]]. Li havas [[deziro]]n korekti, ne detruadi. Kiam la [[Amaso|amasa]] [[movado]] trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li [[reformo]]j estas malprofundaj kaj la [[vivo]] daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta [[ĥaoso]]. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la [[venko]] super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj [[sinofero]], tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj [[malsukcesinto]]j, fanatike neantaj nuntempon.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = La vojon al la [[Amaso|amasa]] [[movado]] kreas la “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”, realigas la movadon la [[fanatikulo]]j, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi [[rolo]]jn plenumu malsamaj [[homo]]j — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime [[Fiasko|fiaskas]]. La [[Faŝismo|faŝisma]] kaj [[Naziismo|nazia]] movadoj ne havis sinsekvajn [[ŝanĝo]]jn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de [[Hitlero]], lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la [[1930-aj jaroj]] la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al [[Hering]] kaj ĝi postvivus.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la fina fazo de la [[Amaso|amasa]] [[movado]]] La “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto” kaj [[fanatikulo]]j — partoprenantoj de la [[movado]] de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj [[mano]]j de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas [[obeemo]]n je [[disciplino]], piaj frazoj kaj arda [[propagando]] donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco.</br>
La nova ordo estas prezentata kiel granda fino de la [[espero]]j kaj lukto de la frua periodo de la [[movado]]. Por doni al la nova ordo fortikecon kaj longdaŭrecon la “homo de la ago” vaste uzas pruntitajn metodojn. Li pruntas de ĉie ajn: de la proksima kaj malproksima, de la [[amiko]]j kaj [[malamiko]]j. Li eĉ sin turnas al [[pasinteco]] kaj la ordo, faligita de lia movado, kaj vaste uzas multajn malnovajn metodojn por konservado de la reĝimo, tiel nevole starigante ligon kun pasinteco. Manieroj de absoluta [[diktaturo]] estas tre karakteraj por tiu ĉi etapo de la movado kaj estas ne tiom metodo, kiom sopiro de la [[potenco]]. [[Bizancismo]] en la movado kutime renkontiĝas dufoje: ĉe leviĝo kaj en la periodo de la degenero. Ĝi estas esprimo de la [[deziro]] atingi stabilajn formojn kaj povas esti aplikata por formi ion senforman aŭ por deteni kune tion, kio disfalas je partoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar en leviĝo de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] decidan [[rolo]]n kutime ludas “[[homoj“homoj de la vorto]]”vorto”, do evidente edukita malplimulto necesas por subtenado de [[energio]] en la [[Socio|socia]] organismo. Kompreneble ne indas ke la “homoj de la vorto” estu proksimaj aliancanoj de la [[potenculo]]j.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
8 290

redaktoj

Navigada menuo