Potenco: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
}}
}}
'''Potenco''' estas [[kapablo]] de iu trudi sian [[volo]]n aŭ [[Juro|jura]] aŭ [[Politiko|politika]] povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn [[ordono]]jn.
'''Potenco''' estas [[kapablo]] de iu trudi sian [[volo]]n aŭ [[Juro|jura]] aŭ [[Politiko|politika]] povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn [[ordono]]jn.

{{Citaĵo
|teksto = En pli aŭ malpli [[Libereco|libera]] [[socio]] la [[gvidanto]] povas deteni la potencon super la [[popolo]] nur se li blinde [[Kredo|kredas]] je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki [[kruelo]]n kaj [[perforto]]n. Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan [[obeo]]n kiel ekzemple en la [[Amaso|amasa]] [[movado]] — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas [[malkuraĝulo]]j kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Kiam ĉiuj fundamentoj de la potenco estas detruitaj, sed ĝi plu ekzistas, tio signifas ke la [[socio]] ne havas [[Edukado|edukitan]] tavolon aŭ inter la potenco kaj la “[[homoj de la vorto]]” formiĝis proksima unio.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = …tuj post kiam la [[movado]] stariĝas sur relojn, la potenco transiras je la manoj de tiuj, kiuj ne kredas je la [[persono]] kaj nek estimas ĝin. Tiuj [[homo]]j venkas ne tiom pro tio ke ilia [[malestimo]] de la homa persono faras ilin [[Krueleco|kruelaj]], kiom pro tio ke ilia esenco sufiĉe kongruas kun la ĉefa pasio de la amasoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 10:37, 2 okt. 2020

Potenco
Potenco
Potenco
Aliaj projektoj
Potenco en Vikipedio
Potenco en Vikivortaro

Potenco estas kapablo de iu trudi sian volonjurapolitika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn.

Citaĵo
« En pli aŭ malpli libera socio la gvidanto povas deteni la potencon super la popolo nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki kruelon kaj perforton. Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan obeon kiel ekzemple en la amasa movado — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam ĉiuj fundamentoj de la potenco estas detruitaj, sed ĝi plu ekzistas, tio signifas ke la socio ne havas edukitan tavolon aŭ inter la potenco kaj la “homoj de la vorto” formiĝis proksima unio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …tuj post kiam la movado stariĝas sur relojn, la potenco transiras je la manoj de tiuj, kiuj ne kredas je la persono kaj nek estimas ĝin. Tiuj homoj venkas ne tiom pro tio ke ilia malestimo de la homa persono faras ilin kruelaj, kiom pro tio ke ilia esenco sufiĉe kongruas kun la ĉefa pasio de la amasoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Efektive la potenco ekzistas hodiaŭ nur por kaŝi ke ĝi ne plu ekzistas. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ne plu ekzistas instanco de la potenco, instanco de la sendinto — la potenco iĝas io, kio cirkulas kaj kies fonto ne plu estas trovebla, ciklo en kiu la dominanta kaj subigita pozicioj interŝanĝas lokojn en senfina retromutacio, kio estas ankaŭ fino de la potenco en ĝia klasika difino. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Kontraŭ-Kopernika revolucio: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la suno, nek fonto de lumo, potenco kaj scio — ĉio eliras el la popolo kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka recirkulado komencas realiĝi, de scenaro de la totala balotrajto kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de opinisondado, la universala simulakro de manipulado»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nome la maldekstruloj sekrecias kaj despere reproduktas la potencon, ja ili strebas al ĝi, do kredas je ĝi kaj renaskigas ĝin nome tie, kiel al sistemo ĝin neniigis… La maldekstruloj mem estas devigitaj restarigi ĉiujn mekanismojn de la kapitalo por havi eblecon ricevi la potencon iutage: de privata posedo ĝis eta komerco, de armeo ĝis nacia grandeco, de puritana moralo ĝis etburĝa kulturo, de justico ĝis la Universitato — ĉio kio malaperas, kion la sistemo mem likvidis en sia krueleco, sed ankaŭ en sia nerenversebla impeto, devas esti konservita.
La potenco (aŭ tio, kio anstataŭgas ĝin) ne plu kredas je la Universitato. Finfine ĝi scias ke ĝi estas nura zono de lokado kaj observado de la tuta aĝkategorio, do ĝi ne zorgas pri elektado — sian eliton ĝi trovs en alia loko aŭ alimaniere. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La potenco perdiĝas, la potenco jam perdiĝis. Ĉirkaŭ ni estas nuraj manekenoj de la potenco, tamen iluzio de la potenco aŭtomate ankoraŭ gvidas la socian ordon, iluzio malantaŭ kiu kreskas abstinenta, neelektema teroro de la kontrolo, teroro de la difina kodo, kies mizeraj terminaloj estas ni. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ĉirkaŭitaj de simulakro de la valoro kaj de fantomo de la kapitalo kaj la potenco ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la leĝo de kosto kaj varo, ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran morton, liberiginte nin de respondeco pri ĝi, do ankaŭ de la senco de nia propra vivo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Longan tempon ŝajnis ke apatio de la amasoj devas esti bonvenigata de la potenco. Ĉe potenco formiĝis kredo, ke ju pli pasivaj estas la amasoj, des pli efike eblas regi ilin… Tamen hodiaŭ sekvoj de tiu ĉi strategio turniĝas kontraŭ la potenco mem: indiferenteco de la amasoj, kiun ĝi aktive subtenadis, aŭguras ĝin fiaskon. Pro tio okazas radikala transformiĝo de ĝiaj strategiaj linioj: anstataŭ stimulado de la pasiveco — instigado al partopreno en la administrado, anstataŭ laŭdado de la silento – alvokoj ekparoli. Sed la tempo jam estas perdita. La “amaso” iĝis “krita”, anstataŭ evoluo de la sociala aperis ĝia malevoluo en la kampo de inercio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« …iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]


Citaĵo
« Ĉe la manko de volo al povo (sufiĉe malfortiĝinta) kaj volo al scio (sufiĉe problema) hodiaŭ ĉie restas nur volo al spektaklo kaj kun ĝi obstina deziro konservi fantomojn kaj fikciojn (tia estas la sorto de la religioj, je kiuj jam neniu kredas: ili konserviĝas forme de nerealigitaj praktikoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
  • Nenia tiranio pli timegigas ol tiranio certa pri esti la senprofitema gardanto de la popolo. Ĉar la malbono, kiun povas fari tirano denature kruela, estas limigita en la kampo de liaj propraj interesoj kaj krueleco; sed la tirano honesta kaj obeante je superaj celoj, tiu ĉi povas kaŭzi senliman malbonon.
  • Ĉia povo sepsas, ĉia plena povo sepsas plene.
  • Ne estas pli danĝera veneno, ol la povo, kiun oni ekzercas super aliulo.
  • Kontraŭ mi staras kiu ajn estas forta, kiu ajn estas malnobla.
  • “… sed nuligi subpremanton, ĉu ja tio estas nuligi subpremadon? Malsama problemo, pli malfacila por solvi !
    • Han RYNER, franca anarĥiisto
  • En la parolo de la okupacianto, la rezistanto ĉiam estas vortita « teroristo ».
    • Aŭtoro Joël LABRUYERE
  • Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo ? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo : sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.
  • Kiu solvas la konfliktojn per la milita POVO, ja ne multe diferencas de plej sovaĝa bovo.
  • Absoluta fido koruptas tiom absolute kiom absoluta potenco.
    • Absolute faith corrupts as absolutely as absolute power.
    • Eric Hoffer
  • Potenco emas korupti kaj senlima potenco koruptas senlime.
    • Power tends to corrupt and absolute power corrupts absolutely. (Letter to Bishop Mandell Creighton 3. April 1887)
    • Lordo Acton
  • Pli bona pura konscienco ol malpura potenco.