Vivo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
}}
}}
'''Vivo''' estas karakterizaĵo kiu karakterizas [[Fiziko|fizikajn]] unuojn kiuj havas [[Biologio|biologiajn]] procezojn disde tiuj kiuj ne tion havas, ĉu tiaj funkcioj jam ĉesis (morto), aŭ ĉar al ili mankas tiaj funkcioj kaj estas klasifikitaj kiel senvivaj.
'''Vivo''' estas karakterizaĵo kiu karakterizas [[Fiziko|fizikajn]] unuojn kiuj havas [[Biologio|biologiajn]] procezojn disde tiuj kiuj ne tion havas, ĉu tiaj funkcioj jam ĉesis (morto), aŭ ĉar al ili mankas tiaj funkcioj kaj estas klasifikitaj kiel senvivaj.

{{Citaĵo
|teksto = [[Certeco]] pri si mem povas esti limigita, sed [[kredo]] je sia [[lando]], je sia [[religio]], [[raso]] aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas [[Forgeso|forgesi]]. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja [[Morto|morti]] por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Tiuj, kiuj konsideras sian vivon rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al [[egaleco]] kaj [[frateco]] ol al [[libereco]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Perdi la vivon signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Disdegna traktado de [[nuntempo]] helpas al [[profetado]]. El bone akomoditaj al la vivo [[homo]]j formiĝas malbonaj profetoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Agrabla vivo malebligas al ni rimarki [[ebleco]]n de drastaj [[ŝanĝo]]j.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = La vivantaj per plensanga kaj plenvalora vivo homoj kutime ne volas morti nek por propraj interesoj, nek por la [[patrujo]], nek por iu ajn “sankta afero”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke [[homo]]j pretas morti por [[butono]], por [[flago]], por [[vorto]], por [[opinio]], por [[mito]] ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la vivon por ion, kion indas havi.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 09:40, 2 okt. 2020

Vivo
Vivo
Vivo
Aliaj projektoj
Vivo en Vikipedio
Vivo en Komuneja kategorio
Vivo en Vikivortaro

Vivo estas karakterizaĵo kiu karakterizas fizikajn unuojn kiuj havas biologiajn procezojn disde tiuj kiuj ne tion havas, ĉu tiaj funkcioj jam ĉesis (morto), aŭ ĉar al ili mankas tiaj funkcioj kaj estas klasifikitaj kiel senvivaj.

Citaĵo
« Certeco pri si mem povas esti limigita, sed kredo je sia lando, je sia religio, raso aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas forgesi. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja morti por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj konsideras sian vivon rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al egaleco kaj frateco ol al libereco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Perdi la vivon signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivo homoj formiĝas malbonaj profetoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Agrabla vivo malebligas al ni rimarki eblecon de drastaj ŝanĝoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La vivantaj per plensanga kaj plenvalora vivo homoj kutime ne volas morti nek por propraj interesoj, nek por la patrujo, nek por iu ajn “sankta afero”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke homoj pretas morti por butono, por flago, por vorto, por opinio, por mito ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la vivon por ion, kion indas havi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …la mondo subite kreskis kaj kun ĝi kreskis la vivo. Unuavice ĝi iĝis planeda; mi volas diri, ke vivo de ordinara homo enspacigas hodiaŭ la tutan planedon… »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Nome pro tio, ke vivotempo estas limigita, nome pro tio ke la homoj estas mortontaj, ili hastas superi, akiri ĉion, kio riceveblas tro longe kaj tro malfrue. La Sinjoro, eterne vivanta, ne bezonas aŭton»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Eĉ en la plej malbona kazo, kiam la vivo mallarĝiĝas ĝis unusola elirejo, ĉiam haveblas ankaŭ la dua — foriro el la vivo. Sed ja foriro el la vivo ankaŭ estas ĝia parto, same kiel pordo estas parto de la domo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Cirkonstancoj kaj decidoj estas la ĉefaj komponantoj de la vivo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Vivi signifas eterne esti kondamnita al libero, eterne decidi kio vi iĝos en tiu ĉi mondo. Kaj decidi senlace kaj senhalte. Eĉ sin lasante senespere al volo de la hazardo, ni faras decidon — ne decidi. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …antaŭe ordinara homo eĉ ne supozis pri tia vivosenlimeco. Inverse, la vivo estis por li peza sorto. Li ekde naskiĝo perceptis ĝin kvazaŭ amason da obstakloj, al kiuj li devas obei kaj enpremiĝi je destinitan por li fendon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ni estas unuavice tio, kion faras el ni la mondo, kaj la ĉefaj trajtoj de nia animo estas stampitaj sur ĝi de ĉirkaŭaĵo. Tio ja ne mirindas, ĉar vivi signifas enviviĝi en la mondon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« La vivo kiel ekzameno — jen kio estas la nobla vivo. Nobleco estas difinata per postulemo kaj devo, ne per rajtoj. Noblesse oblige [france: Nobleco devigas]. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …kiam al la ordinara homo la mondo kaj la vivo vaste malfermiĝis, lia animo al ili fermiĝis komplete. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Aristokrato heredas, do alproprigas vivkondiĉojn, kiujn kreis ne li kaj kies ekzistado ne estas nature ligita al lia kaj nur lia vivo. Ekde naskiĝo li tuj kaj senpense eniĝas je la kerno de siaj riĉaĵoj kaj privilegioj. Interne nenio parencigas lin al ili, ĉar ili devenas ne de li mem. Tio estas grandega kiraskovraĵo, malplena ŝelo de alia vivo, de alia estaĵo, de praulo. Kaj li mem estas nura heredanto, do portas ŝelon de fremda vivo. Kio atendas lin? Kiun vivon li devos vivi — ĉu la sian aŭ de sia praulo? Neniun. Li estas kondamnita reprezenti aliulon, do estas nek si mem, nek aliulo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ĉiu vivo estas lukto; kaj luktas por iĝi si mem. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Sinki, fali, humiliĝi — tio estas rezigni je si mem, je tiu, en kiu vi devis realiĝi. La vera ekzistado ĉe tio ne malaperas, sed iĝas riproĉa ombro, fantomo, kiu eterne memorigas kiom malnobla estas tiu sorto kaj kiom malsimila ĝi devis iĝi. Tia vivo estas nura malsukcesa sinmortigo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« [pri kvazaŭ helpemaj hispanoj, pretaj ĉiĉeroni turistojn] Ĉu mia samlandano vere ien iris? Ĉar tre povas esti kaj ofte estas, ke li faris tion sen ajna neceso, kaj iris nur rigardi fremdan vivon, ĉu ĝi plenigos lian propran aŭ ne. Mi plurfoje konvinkiĝis, ke miaj samlandanoj eliras surstraten kun espero renkonti eksterlandanon, kiun oni povos ĉiĉeroni. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …la vivo unuarigarde estas ĥaoso, en kiu oni perdiĝas. Homo supozas tion, sed timas alfronti vizaĝon al vizaĝo minacan realon kaj disiĝas de ĝi per fantazia kuliso, sur kiu ĉio estas bildigita simple kaj kompreneble. Li tute ne zorgas pri tio, ke liaj “ideoj” malsimilas al vero — por li tio estas tranĉeoj por pasigi tempon for de la propra vivo, aŭ teruraj grimacoj por fortimigi la realon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Helaj kapoj estas tiuj, kiuj seniĝas je fantaziajideoj”, rigardas la vivon de proksime kaj vidas, ke ĉio en ĝi estas diskutebla kaj divenebla, kaj sentas ke li pereas. Kaj ĉar vivi signifas nome senti sin pereanta, nur agnosko de tiu vero kondukas al si mem, helpas akiri sian verecon, elgrimpi sur firman grundon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …scienco laŭnature estas forkuro de la vivo (plejparto de la homoj de scienco sin fordonas al ĝi pro timo alfronti vizaĝon al vizaĝo sian propran vivon; tio estas ne helaj kapoj — pro tio eskzistas ilia fama senhelpeco en konkretaj vivcirkonstancoj). »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …la vivo en la tuta mondo sinkis je maldeca sentempeco… ĉio estas provizora, haste farita, ĉio estas nura prokrasto. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ne ekzistas la vivo pli vera, natura, memgvida ol tiu, kiu formiĝas el neeviteblaj eventoj. Kaj ĉio kio estas en niaj manoj, ĉio kion ni rajtas akcepti, rifuzi, anstataŭigi per io alia — ĉio ĉi estas falsaĵoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« La vera riĉaĵo de la homo estas riĉaĵo de la homaj eraroj, kolektita dum jarmiloj vivosperto»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
Citaĵo
« Kutime ŝanĝoj komenciĝas post alveno de la dua duono de la vivo. La vivomezo estas tempo de la altega psikologia graveco. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
Citaĵo
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Destino de la religiaj simboloj estas doni sencon al la homa vivo. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Nian nuntempan vivon regas la Diino de Racio, nia plej granda kaj plej tragika iluzio»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« La vivo estas kaj stulta kaj plena je senco. Se ne ridi pri la unua kaj ne pensi pri la dua, ĝi iĝas banala. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« ...seriozaj problemoj de la vivo neniam komplete solviĝas. Se tamen aperas impreso ke ili estas solvitaj, tio estas klara signo, ke io estas malatentita. Ŝajnas ke signifo kaj celo de la problemo konsistas en ne ĝia solvo, sed en nia senĉesa laboro pri tio. Nur tio savas nin de stultiĝo kaj halto en la evoluo»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« ...nur malmultaj homoj elektas la [vivon kiel sian arton, dum ĝi estas la plej elstara kaj rara el ĉiuj artoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Por la psikoterapeŭto la maljuna homo, kiu ne povas adiaŭi la vivon, ŝajnas same malforta kaj malsana kiel la juna homo, kiu ne kapablas ĉirkaŭkapti la vivon en siaj brakumoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Dum la homo, perfidante sian leĝon, maltrafas eblecon iĝi individuo, li perdas sencon de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema naturo neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
  • Por ne esti konstante turmentitaj sklavoj de l’tempo, ebriiĝu, ebriiĝu senĉese ! Per vino, poezio aŭ virto laŭplaĉe.
  • Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj.
  • Ĉio al kio ni dediĉas nian vivon, ekas per emocio.
    • (parolante pri malsanulejo) Ĉi tie la malsanuloj sinsekvas tiel, kiel la generacioj sur tero. Sed la generacioj ne resaniĝas.
    • André MALRAUX
Citaĵo
« Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Elpeli iun el la mondo de la vivuloj. »
— Zamenhofa proverbaro