Promesita Lando: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:
| vikinovaĵoj =
| vikinovaĵoj =
}}
}}
'''Promesita Lando''' estas unu el la nomoj uzataj por la Izraela Lando, la regiono kiu, laŭ la [[Biblio]], estis promesita de Javeo al la posteuloj de Abrahamo, tra lia filo Isaak, kaj por la izraelidoj, posteuloj de Jakob, nepo de Abrahamo.
'''Promesita Lando''' estas unu el la nomoj uzataj por la Izraela Lando, la regiono kiu, laŭ la [[Biblio]], estis promesita de [[Javeo]] al la posteuloj de Abrahamo, tra lia filo Isaak, kaj por la izraelidoj, posteuloj de Jakob, nepo de Abrahamo.


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 13:00, 28 sep. 2020

Promesita Lando
Aliaj projektoj
Promesita Lando en Vikipedio

Promesita Lando estas unu el la nomoj uzataj por la Izraela Lando, la regiono kiu, laŭ la Biblio, estis promesita de Javeo al la posteuloj de Abrahamo, tra lia filo Isaak, kaj por la izraelidoj, posteuloj de Jakob, nepo de Abrahamo.

Citaĵo
« Ĉiu amasa movado en certa senco estas migrado, transloĝiĝo — strebo al la “Promesita Lando”; kaj se ĝi estas ebla kaj racia, do transloĝiĝo efektive okazas. Tiel okazis al puritanoj, anabaptistoj, mormonoj, duĥoboroj[1] kaj cionistoj. La amasa migrado fortigas spiriton kaj unuecon de la movado; en iu ajn formo okazu transloĝiĝo — ĉu forme de konkero, krucmilito, pilgrimado aŭ transloĝiĝo al nova tero — tio estas farata kiel la vera aktiva amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikaj japanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japanio malvenkis. La fanatika komunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj okuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetia Promesita Lando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La malkontentuloj sekvas sian gvidanton ne tiom pro tio, ke ili kredas ke li kondukas ilin al la Promesita Lando, kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de la deziro. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Rusa ortodoksa sekto.