Kolektivo estas aro da personoj komune agantaj aŭ laborantaj aŭ kunigitaj per komunaj interesoj.
« Kiam homoj enuas, tio signifas, ke ili tediĝis pri si mem. Konsciado de sia senfrukta, sensencaekzistado estas la ĉefa fonto de la enuo. Homoj, ne sentantaj sin sendependaj, kiel ekzemple anoj de proksime interligita kolektivo: eklezio, partio ktp, ne influeblas je enuo. »
« Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj morto konsistas en apartigi personon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de malestimo al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta estonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la realo (doktrino) nepenetrebla por la faktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn. »
« …la homokredanta, komplete unuiĝinta kun la unueca kolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan vivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron. »
« …la ŝtataj kaj ekleziajinstitucioj tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de tempo al tempo subiĝas al atako flanke de reprezentantoj de progresisma movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin potenco estas nekonscie kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta kolektiva menso, heredaĵo de la barbaro. »