Ryszard Kapuściński: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Aŭtoro | nomo = Ryszard Kapuściński | koloro = | dosiero = | vikipedio = | komunejo = Ryszard Kapuściński | komunejokat = Ryszard Kap..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:07, 15 aŭg. 2020

Ryszard Kapuściński
Aliaj projektoj
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ryszard Kapuściński (1932-2007) estis pola ĵurnalisto, verkisto kaj poeto.

Citaĵo
« En interparolo kun pia ŝijaisto pri lia religio, fojfoje li rememoros la pasintan tempon kaj kun larmoj en la okuloj rakontos detale la masakron apud Karbalo, kiam oni senkapigis Husejnon. Tiu skeptika, ironia eŭropano pensos — ho, Dio, kiun signifon tio havas nun! Kaj se li aŭdigos ĉi penson, li vekos koleregon kaj malamon ĉe la ŝijaisto. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« La sorto de la ŝijaistoj ĉiurilate estas tragika, kaj la sento pri la tragikeco, historia maljusteco kaj senĉesa malfeliĉo profunde enradikiĝis en la konscion de ĉiu ŝijaisto. En la mondo vivas popoloj, kiuj de jarcentoj sukcesas pri nenio, ĉio estis fuŝita, eĉ se brilas radio de espero, ĝi estingiĝos tuj, ventoj ĉiam kontraŭblovas — mallonge dirite — ĉi tiuj popoloj ŝajnas markitaj de fato. Ĝuste tiel okazas pri la ŝijaistoj. Eble pro tio ili impresas nin kiel homoj tre seriozaj, malcedemaj, fervore defendantaj la propran opinion kaj severe, eĉ minace obeemaj al siaj principoj, kaj ankaŭ malgajaj (kompreneble tio estas nur la impreso). »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Regas la ĝenerala opinio, ke la ŝijaistoj kiel la unuaj en la mondhistorio kreis teorion kaj praktikis individuan teroron kiel batalmetodon. La tiel nomita terorismo estas produkto de la ideologiaj disputoj, okazantaj dum jarcentoj en la ŝijaismo mem. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Ŝijaisto vizitas moskeon ankaŭ tial, ke ĝi troviĝas ĉiam proksime, en la najbareco de lia domo, dumvoje. En Teherano mem estas milo da moskeoj. La nelertaj okuloj de ĉiu turisto vidas nur kelkajn, plej grandiozajn. Dume la plimulto da moskeoj, precipe en la malriĉaj kvartaloj, troviĝas en mizeraj, nefacile alireblaj ejoj inter malaltaj domaĉoj, kie nestiĝas la popolamaso. Ili estas konstruitaj el la sama argilo kaj tiel fandiĝintaj kun monotona bildo de la stratetoj, ke oni iras preter multaj preĝlokoj, sen rimarki ilin. Tio kreas laboran, intiman ligon inter ŝijaisto kaj lia moskeo. Li ne devas iri kilometrojn for, nek vesti sin kiel por festotago, la moskeo estas ĉiutaga vivo. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Kutime la kaŭzojn de revolucio oni serĉas en objektivaj cirkonstancoj — ĝenerala mizerego, subpremado, ŝokaj fraŭdoj. Sed tiu ĉi opinio, kvankam ĝusta, estas unuflanka. Ĉar tiaj cirkonstancoj ekzistas en cent landoj, kaj revolucioj tamen eksplodas malofte. Necesas la konscio pri mizerego kaj la konscio pri subpremado, la konvinko, ke la mizerego kaj subpremado ne formas naturan ordon de lʼ mondo. Interese, ke ĉi-rilate la sperto mem, eĉ se plej doloriga, ne estos sufiĉa. Oni bezonas vorton, klarigan penson. Tial pli forte ol bombo kaj ponardo ĉiujn diktatorojn timigas la vortoj, super kiuj ili ne regas, la vortoj migrantaj kaŝe, ribele, la vortoj ne vestitaj per paradaj uniformoj, nek markitaj per oficiala stampo. Sed okazas, ke ankaŭ tiuj vortoj en uniformo kaj kun stampaĵo eksplodigas revolucion. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Oni devas tamen diferencigi inter revolucio de ribelo, perforta reĝimo-ŝanĝo kaj atenco en palaco. Atencon kaj ribelon oni povas aranĝi, revolucion — neniam. Ĝia eksplodo, la horo de la eksplodo surprizas ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj strebis al ĝi. Ili staras konsternitaj antaŭ furiozo, subite aperinta kaj detruanta ĉion. Ĝi detruas tiel sovaĝe, ke fine ĝi povas detrui ankaŭ la sloganojn, kiuj nutras ĝin. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Trompa estas la opinio, ke popoloj, maljuste traktitaj de la historio (kaj estas plej multe da tiaj popoloj), senĉese vivas kun la penso pri revolucio, ke ili vidas en ĝi la plej simplan solvon. Ĉiu revolucio estas dramo, kaj homo instinkte evitas dramajn situaciojn. Eĉ se li ektrovos sin en tia situacio, li febre serĉegos eliron el ĝi, li deziros kvieton, kaj plej ofte — ĉiutagan vivon. Do, la revolucioj neniam daŭras longe. Ili estas la plej lasta batalilo, kaj popolo decidas kapti ĝin, ĉar longa sperto instruadis la homojn, ke oni lasis al ili neniun alian solvon. Ĉiuj aliaj provoj finiĝis per malvenko, ĉiuj aliaj rimedoj estis vanaj. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Ĉiun revolucion antaŭas ĝenerala elĉerpiĝo kaj lige kun tio — vekita agresemo. Regantoj malŝatas tian nacion, kiu kolerigas, kaj nacio malŝatas tiajn regantojn, kiuj malamas. Regantoj disipis tutan konfidon, havas malplenajn manojn, nacio perdis la restaĵon de pacienco kaj kunpremas siajn manojn en pugnojn. Aperas la etoso de streĉo, kaj ankaŭ pli kaj pli sufoka ardo. Ni cedas al la psikozo de teruro. Baldaŭ okazos malstreĉiĝo. Ni sentas tion. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Koncerne teknikon de batalo, la historio konas du specojn de revolucio. Unu — ataka revolucio, la alia — revolucio sieĝa. Pri la sorto de ataka revolucio, pri ĝia sukceso, decidas la profundo de la unua sturmo. Ataki kaj okupi — se eble — la plej vastan spacon! Tio gravas, ĉar tia revolucio – kiel plej impeta — samtempe estas plej supraĵa. La malamikoj estos disbatitaj, sed cedante ili konservis parton de siaj fortoj. Ili kontraŭatakos, devigos la venkintojn retiriĝi. Do, ju pli profunda — la unua sturmo, des pli vasta spaco, malgraŭ tiu retiriĝo, estos savebla. Do, en ataka revolucio la unua etapo estas plej radikala. Poste la sekvo estas malrapida, sed nehaltigebla reveno al tiu punkto, en kiu ambaŭ potencoj — ribelema kaj konservema – atingos la finan kompromison. Alie okazas dum sieĝa revolucio: ĉi tie la unua sturmo kutime estas malforta, kun peno oni imagas, ke ĝi aŭguras kataklismon. Sed jam baldaŭ la eventoj okazos haste kaj estos dramplenaj. Aliĝos pli kaj pli multe da homoj. La muroj, post kiuj sin kaŝas la regantoj, iom post iom disfalas kaj krevas. Pri la sukceso de sieĝa revolucio decidas la malcedemo de la ribeluloj. Iliaj volforto kaj persisto. Ankoraŭ unu tagon! Ankoraŭ unu fortostreĉon! Finfine ĉiuj pordegoj estos rompitaj. La popolamaso enkuregos kaj festos sian triumfon»
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Regantoj provokas revolucion. Certe nekonscie. Sed por la fino iliaj vivostilo kaj maniero de regado estos provoko. Tio sekvos, kiam inter la moŝtuloj kreskos la sento de senpuneco. Ĉio estas permesata, ni rajtas pri ĉio. Ho, kia iluzio, tamen ne senigita je racia bazo. Efektive dum kelka tempo okazas tiel, kvazaŭ ili rajtus je ĉio. Skandalo post skandalo, kaj maljustaĵo post malĵustaĉo ne estas punitaj. La popolo silentas, eltenas ĉion pacience kaj gardas sin. Kaj samtempe ĝi faras detalan kalkulon pri la maljustaĵoj kaj en iu momento preparos sian konkludon. Ĝuste la elekto de tiu momento formas la plej grandan sekreton de la historio. Kial ĝi venis en tiu ĉi tago, kaj ne alian fojon? Kial ĝin malbridis tiu ĉi evento, kaj ne alia? Hieraŭ la regantoj aranĝis pli malbonajn ekscesojn, sed reagis neniu. Kion mi faris — demandas la surprizita monarko — ke subite ili furioziĝis? Jes, li faris: li rompis paciencon de la nacio. Sed kie estas la limo de ĝia pacienco, kiamaniere difini ĝin? Ĉiuokaze la respondo estos alia, se eblas fiksi ion ajn. Certe oni scias nur ke la regantoj, kiuj akceptas la ekziston de tia limo kaj kapablas respekti ĝin, povas esperi je longa regado. Sed ne estas multe da tiaj regantoj. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« La timo — tiu agresema, vorema bestio, sidanta en ni. Ĝi ne lasas forgesi sin. Senĉese ĝi obeigas nin kaj turmentas. Senĉese ĝi postulas nutraĵon, senĉese ni devas nutradi ĝin. Ni zorgas, ke la satigilo estu plej bona. Ĝia plej ŝatata nutraĵo — malgajaj klaĉoj, malbonaj novaĵoj, panikaj pensoj, koŝmaraj bildoj. El mil klaĉoj, novaĵoj kaj pensoj ni ĉiam elektas plej malbonajn, do tiajn, kiujn la timo plej ŝatas. Por satigi ĝin, por mildigi la monstron. Ni vidas homon, kiu aŭskultante sian kunulon havas palan vizaĝon kaj movas sin malkviete. Kio okazas? Li nutras la propran timon. Kaj kiam ni havas nenion? Do, ni febre elpensos la nutraĵon. Kaj kiam ni ne povas elpensi (kio okazas malofte)? Ni kuregos al la aliaj, ni serĉos homojn, demandos, aŭskultos kaj kolektos novaĵojn tiom longe, ĝis ni satigos la propran timon denove. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Ĉiuj libroj pri ĉiuj revolucioj komenciĝas per la ĉapitro, kie oni skribas pri la putranta regado, kiu disfalis, aŭ pri mizerego kaj suferado de la popolo. Kaj ili devus ja komenciĝi per la ĉapitro ligita kun psikologio — ke tiu persekutata, angoranta homo subite rompis timegon, kaj ĝi ne plu teruros lin. Devus esti priskribita la nekutima procezo, kiu okazas en unu momento, kiel ŝoko, kiel purigo. Homon forlasas timo, li sentas sin libera. Sen tio eksplodus neniu revolucio. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho