« Rezistado de la subjekto hodiaŭ unuflanke estas pli aprezata kaj estas konsiderata kiel pozitiva — same kiel en la politika sfero nur konduto, direktita al liberigo, emancipo, sinesprimo, formiĝo de politika subjekto, estas konsiderata inda kaj subversiva. Tio signifas ignoradon de influo, sama kaj certe oble pli grava, de konduto de la objekto, rifuzon de la pozicio de la subjekto kaj rifuzon de la senco — sed nome tia estas konduto de la amasoj — kiun ni forgesas sub maldigna termino de fremdiĝo kaj pasiveco. »
« …aktuala argumento de la sistemo estas maksimigo de la vorto, maksimigo de produktado de la senco. Do ankaŭ la strategia rezistado — kiel rifuzo de la senco kaj de la vorto — aŭ superkonformisma simulado de mekanismoj mem de la sistemo, ankaŭ prezentanta per si mem formon de rifuzo kaj malakcepto. Tio estas strategio de la amasoj kaj ĝi egalas al redoni al la sistemo ĝian propran logikon pere ĝia duobligo kaj la sencon, kvazaŭ speguliĝon en spegulo — sen absorbi ĝin. Tiu ĉi strategio (se ankoraŭ oni povas paroli pri strategio) dominas ekde nun, ja ĝi sekvas nome el tiu fazo de la sistemo, kiu formiĝis nun.
Erari pri elekto de strategio estas serioza afero. Ĉiuj movadoj, kiuj akcentas sole je liberigo, emancipo, renaskiĝo de la subjekto de la historio, grupoj, vortoj, je konscienco aŭ eĉ je “eltirado de la nekonscia” de la subjektoj kaj de la amasoj, ne vidas ke ili troviĝas en riverujo de la sistemo, kies imperativo hodiaŭ estas ĝuste superproduktado kaj regenerado de la senco kaj de la vorto. »
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
« Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofio aŭ moralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:
— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);
— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron. »
« La virino-objekto estis suvereno kaj restas la mastrino de la tento (de reguloj de sekreta ludo de la deziroj). La viro-objekto estas nura nuda subjekto, prirabita ĝisnude orfo de la deziro, revanta pri perdina dominado — nek subjekto, nek fakte objekto de la deziro, sed nura mita instrumento de la kruela libereco. »
«Posedo estas zorgigo kaj fiero de la subjekto, sed ne de la objekto, kiu ne interesiĝas pri tio, same kiel pri sia liberiĝo. La objekto volas nur tenti — tiel ĝi priludas sian mutecon, kiel ŝtonoj priludas sian indiferentecon, kiel la virinoj ludas per sia rigardo, kaj ĝi ĉiam gajnas. »
« Procezo, kiu ŝtelas nian liberecon kaj nian respondecon, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj tenti nin ol la procezo de liberigo kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco. »
« Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post orgio… hodiaŭ la ludo finiĝis — ĉio estas liberigita. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj signoj, formoj kaj deziroj. »
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genraidentecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj… »
« Libereco estas malplena sono dum oni estas ekonomie katenita. »
« Liberty is an empty sound as long as you are kept in bondage economically. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. »
« Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
« Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo. »
« I am no bird; and no net ensnares me; I am a free human being with an independent will. »
« Ni kredas nian devon, nome de homa libereco, homa digno kaj homa prosperado, repreni el la ĉielo la varojn, kiujn ĝi rabis, por redoni ilin al la tero. »
« Nous croyons devoir, en vue de la liberté humaine, de la dignité humaine et de la prospérité humaine, reprendre au ciel les biens qu’il a dérobés à la terre, pour les rendre à la terre. »