Sekureco: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 64: Linio 64:
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = [[Nuklea milito]] simila al la [[Troja milito|Troja]], neniam okazos. [[Risko]] de la nuklea neniigo servas nur kiel preteksto por pretekste de perfektigado de milittekniko (sed tiu perfektigado estas tiom troa kompare al iu ajn celo, ke tiu celo mem iĝas mizera) enkonduki totalan sistemon de sekureco, limigado kaj [[kontrolo]], kies apotropia efiko estas direktita tute ne al preventado de atoma konfrontiĝo (kiu neniam estis serioze konsiderata, escepte de certe la plej komenca stadio de la “[[malvarma milito]]”, kiam la nuklean sistemon oni ankoraŭ konfuzis kun tradicia [[Milito|militado]]), sed al apotropio de oble pli eventualaj realaj [[evento]]j, de ĉio kio povus iĝi evento en la ĝenerala sistemo kaj tiel malekvilibrigi ĝin. Ekvilibro de [[timo]] estas la timo de ekvilibro.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = En [[ombro]] de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” [[minaco]] kaj danke al tiu ĉi [[Nuklea armilo|nuklea]] [[Damokla glavo]], estas kreata povega sistemo de [[kontrolado]], kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la sekureco.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Jen kio estas grava en la [[Nuklea armilo|nuklea]]: la [[atomcentralo]] estas tiu [[matrico]], kie estas produktata modelo de absoluta sekureco, kiu disvastiĝas tra la tuta [[Socio|sociala]] sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub [[signo]] de la [[Paco|paca]] kunekzistado kaj de [[simluado]] de de nuklea minaco).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn [[socio]]jn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la [[libereco]]. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la [[filozofio]] aŭ [[moralo]], kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:</br>
— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas ''liberecon'';</br>
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas ''sekurecon'' (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);</br>
— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas [[paniko]]n kaj ''[[teroro]]n''.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
|origina teksto =
}}
}}

Kiel registrite je 12:17, 9 jul. 2020

Sekureco
Sekureco
Sekureco
Aliaj projektoj
Sekureco en Vikipedio
Sekureco en Komuneja kategorio
Sekureco en Vikivortaro
Sekureco en Vikinovaĵoj

Sekureco estas protekto kontraŭ milito, akcidento, malsano ks.

Citaĵo
« Germanio sekvas formulon: elaĉeto de la pekoj + sekureco = Eŭropo + Usono”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Germanio daŭre insistas, ke la centran rolon en la eŭropa sekureco devas ludi Usono»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono, panikanta kaj obsedita je fortigado de propra sekureco, plej verŝajne estos izolita kaj ĉirkaŭita de la malamika mondo»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri Usono] Neceso akcepti nesekurajn vivkondiĉojn ekhavas evidente kronikan karakteron. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Nocio de la absoluta nacia sekureco hodiaŭ estas nura mito. En la epoko de tutmondiĝo kompleta sekureco kaj absoluta defendo estas neatingeblaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [ NATO ] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Nuklea milito simila al la Troja, neniam okazos. Risko de la nuklea neniigo servas nur kiel preteksto por pretekste de perfektigado de milittekniko (sed tiu perfektigado estas tiom troa kompare al iu ajn celo, ke tiu celo mem iĝas mizera) enkonduki totalan sistemon de sekureco, limigado kaj kontrolo, kies apotropia efiko estas direktita tute ne al preventado de atoma konfrontiĝo (kiu neniam estis serioze konsiderata, escepte de certe la plej komenca stadio de la “malvarma milito”, kiam la nuklean sistemon oni ankoraŭ konfuzis kun tradicia militado), sed al apotropio de oble pli eventualaj realaj eventoj, de ĉio kio povus iĝi evento en la ĝenerala sistemo kaj tiel malekvilibrigi ĝin. Ekvilibro de timo estas la timo de ekvilibro. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« En ombro de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” minaco kaj danke al tiu ĉi nuklea Damokla glavo, estas kreata povega sistemo de kontrolado, kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la sekureco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Jen kio estas grava en la nuklea: la atomcentralo estas tiu matrico, kie estas produktata modelo de absoluta sekureco, kiu disvastiĝas tra la tuta sociala sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub signo de la paca kunekzistado kaj de simluado de de nuklea minaco). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofiomoralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:

— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);

— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publika sekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan logikon de perforto kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj kapitaloj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra sekureco. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Cetere ĉiuj strategioj de publika sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj oferas liberecon, por iomete da sekureco, meritas nek liberecon, nek sekurecon. »
— Benjamin FRANKLIN