'''Scienco''' estas sistema tutaĵo de [[scio]]j, bazita sur metoda [[Racio|racia]] esploro kaj celanta eltrovon de [[leĝo]]j de la [[naturo]] aŭ de la [[Homo|homa]] [[socio]].
'''Scienco''' estas sistema tutaĵo de [[scio]]j, bazita sur metoda [[Racio|racia]] esploro kaj celanta eltrovon de [[leĝo]]j de la [[naturo]] aŭ de la [[Homo|homa]] [[socio]].
« La sama situacio estas ĉe tekniko, scienco kaj scio. Ili estas kondamnitaj al ekzistado forme de magiaj praktikoj kaj destinitaj por konsumado spektakloj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« …min timigas facileco kun kiu oni forgesas, ke animo de tekniko estas la pura scienco… »
« Ĉio kion diras scienco, estas abstrakta kaj ĉio abstrakta estas klara. Do klareco estas ne tiom en kapo de tiu, kiu okupiĝas pri scienco, kiom en la afero mem. Vere malhela kaj implika estas nur konkreta, viva realo, eterne neripetebla. »
« …scienco laŭnature estas forkuro de la vivo (plejparto de la homoj de scienco sin fordonas al ĝi pro timo alfronti vizaĝon al vizaĝo sian propran vivon; tio estas ne helaj kapoj — pro tio eskzistas ilia fama senhelpeco en konkretaj vivcirkonstancoj). »
« Nova scienca vero kutime ne estos ĝenerale aprobita, per konvinki iliajn kontraŭulojn tiel ke ĉi tiuj agnoskas la sciigon, sed pli ofte okazas ke la kontraŭuloj iom post iom formortas kaj la juna kreskanta generacio jam familiariĝis kun tiu vero ekde la komenco »
« Eine neue wissenschaftliche Wahrheit pflegt sich nicht in der Weise durchzusetzen, daß ihre Gegner überzeugt werden und sich als belehrt erklären, sondern vielmehr dadurch, daß ihre Gegner allmählich aussterben und daß die heranwachsende Generation von vornherein mit der Wahrheit vertraut gemacht ist. »
— Max Planck, Wissenschaftliche Selbstbiographie, Johann Ambrosius Barth Verlag, Leipzig, 1948, S.22
« Por kredantaj homoj Dio staras je la komenco, por la sciencisto je la fino de siaj konsideradoj. »
« Für den gläubigen Menschen steht Gott am Anfang, für den Wissenschaftler am Ende aller seiner Überlegungen. »
« La verbo "kredi" ne estas parto de nia vortaro, sed la verbo "malkredi" ankaŭ ne estas parto de ĝi. Se ne estas tiel, oni ne estas vera sciencisto. »