Ĉinio: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
}}
}}
'''Ĉinio''' estas la lando en [[Orienta Azio]].
'''Ĉinio''' estas la lando en [[Orienta Azio]].

{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] Neenmiksiĝo de Ĉinio, atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de [[modus vivendi]], transiro de la [[strategio]] de la tutmonda [[revolucio]] al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la [[Politiko|politika]] sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter [[Pekino]] kaj [[Vaŝingtono]]) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi senco [[Usono]] kvankam foriris el [[Vjetnamio]], sed gajnis la [[milito]]n.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}


== [[Zbigniew Brzeziński]]. [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] ==
== [[Zbigniew Brzeziński]]. [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] ==

Kiel registrite je 12:48, 22 jun. 2020

Ĉinio
Ĉinio
Ĉinio
Aliaj projektoj
Ĉinio en Vikipedio
Ĉinio en Komunejo
Ĉinio en Komuneja kategorio
Ĉinio en Vikivortaro
Ĉinio en Vikinovaĵoj

Ĉinio estas la lando en Orienta Azio.

Citaĵo
« [pri la Vjetnama milito] Neenmiksiĝo de Ĉinio, atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de modus vivendi, transiro de la strategio de la tutmonda revolucio al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la politika sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter Pekino kaj Vaŝingtono) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi senco Usono kvankam foriris el Vjetnamio, sed gajnis la militon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Zbigniew Brzeziński. La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]

Citaĵo
« [pri la Malvarma milito] Usono estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de estonteco, kiel la socio, kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, Rusio rilate kulturon estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en Centra Eŭropo kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Ĉinio estos la pli aĝa partnero en iu ajn serioza provo de Rusio establi tian “kontraŭhegemonian” koalicion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento ] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri Orienta Azio ] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« La nuna usona timo antaŭ dominado de Ĉinio memorigas la relative antaŭnelongan usonan paranojon rilate Japanion. La japanofobio transformiĝis nun je ĉinofobio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la usono-japanaj rilatoj, ĉar plejparto de la japanoj certe estus kontraŭ tia koalicio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Sed nome pro tio ke Ĉinio efektive apenaŭ baldaŭ leviĝos ĝis nivelo de mondpotenco — kaj pro tiu ĉi kialo estus malracie realigi politikon de regiona bridado — dezirindas trakti Ĉinion kiel tutmonde gravan figuron. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« La Granda Ĉinio, speciale post digestado de Honkongo, preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de Tajvano kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la usonanoj kontraŭ la ĉinoj. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun Japanio povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta Eŭrazio povus esti fuŝitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono fakte ne havas specialan intereson pri la apartiĝinta Tajvano. Efektive ĝia reala pozicio estis kaj devas resti la penso, ke ekzistas nur unu Ĉinio. Sed tio kiel Ĉinio postulas la reunuiĝon povas damaĝi vive gravajn interesojn de Usono kaj la ĉinoj devas klare kompreni tion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Samtempe Usono devas — plenumante promeson, donitan al Ĉinio — sin deteni de rekta aŭ nerekta subtenado de iu ajn internacia altigo de la statuso de Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Do oni devas nek bridi, nek pacigi Ĉinion. Ĝin necesas trakti kun estimo kiel la plej grandan evoluontan ŝtaton en la mondo kaj — almenaŭ ĝis nun — kiel sufiĉe sukcesan… Do estus racie akcepti Ĉinion kiel anon de la “granda sepopo”… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Iel ajn pro historiaj kaj geopolitkaj kialoj Ĉinio devas konsideri Usonon sia natura aliancano. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Nome tra proksimaj politikaj rilatoj kun Japanio, Usono povos memfide ekiri renkonte al streboj de Ĉinio en la regiono, kontraŭante ĉe tio elmontrojn de ĝia arbitrado. Nur sur tiu ĉi bazo povas esti atingita komplika triflanka kompromiso, inkluzivanta povon de Usono je la monda nivelo, dominantan pozicion de Ĉinio en la regiono kaj gvidan pozicion de Japanio je la internacia nivelo. Tamen tiu ĝenerala geostrategia kompromiso povas esti detruita de neracia vastigo de milita kunlaboro de Usono kaj Japanio. Japanio ne devas ludi rolon de nesinkigebla aviadila ŝipo en Fora Oriento, ĝi ankaŭ ne devas esti la ĉefa milita partnero de Usono en Azio aŭ potenciale gvidanta ŝtato en Azia regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]

Zbigniew Brzeziński. La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Citaĵo
« Eŭropo verŝajne povus konkuri kun Usono en la ekonomia kampo, sed ĝi ankoraŭ ne baldaŭ atingos tian gradon de unueco, kiu ebligos al ĝi eki politikan konkuradon kun la usona koloso. Forlasis la distancon Japanio, kiun iutempe oni prognozis esti sekva superpotenco. Ĉinio, malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. Rusio ne plu partoprenas la konkuron. Se diri mallonge, al Usono mankas kaj en proksima tempo ne aperos egalapova konkuranto. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri la amasdetruaj armiloj ] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de prorpa nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleja programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanĥajo, JokohamoBombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, Ĉinio aŭ Barato»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Zbigniew Brzeziński. Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Citaĵo
« La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Kaj kvankam klare esprimita ideologia alternativo al Usono en tiu ĉi jarcento ankoraŭ ne aperis, se la usona sistemo perdos en la okuloj de la amasoj sian aktualecon, ĝin povas ombrigi per siaj sukcesoj la ĉina sistemo. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Se Ĉinio konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, Eŭropo, Japanio kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la 20-a jarcento. La nura Ĉinio havas 5000 km da fervojo por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La pekina kaj ŝanĥaja flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn vaŝingtonajn kaj novjorkajn kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”… …Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …se Ĉinio ne flankeniros de sur komencita vojo kaj evitos grandan ekonomiansocian kolapson, ĝi povos iĝi la ĉefa rivalo de Usono en lukto por la tutmonda politika influo kaj eĉ finfine por la ekonomia kaj milita povoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« La plej probablan konkurencon al Ĉinio povus konsistigi la evoluanta demokratia Barato, tamen konsiderante neceson solvi ŝlosilajn sociajn problemojn kiel analfabeteco, malsato, malriĉeco, kadukeco de la infrastrukturo, Barato estas ankoraŭ for de egala rivaleco kun Ĉinio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …malsame ol malsukcesaj pretendentoj je la monda dominado en la 20-a jarcento, Ĉinio en la nuna etapo ne kovas revoluciajn, nek mesiajn, nek maniĥeismajn planojn. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Nome post la financa krizo de 2007 flanke de Ĉinio oftiĝis kaj iĝis pli malkaŝa kritiko de la usona sistemo kaj de la tutmonda pozicio de Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Malsame ol Usono kun ĝia avantaĝa geografia situo, por Ĉinio malfacilas protekti sin kontraŭ eventuala strategia blokado. Aliron al la Pacifiko por Ĉinio blokas Japanio, de Eŭropo Ĉinion disigas Rusio, kaj Barato regas aliron al la Hinda oceano, kiu servas por Ĉinio kiel la ĉefa porgedo al Proksima Oriento. Ĝis nun la “pace altiĝanta” (laŭ difino de la ĉinaj regantoj mem) Ĉinio akiris en Azio amikojn kaj eĉ subulojn, tamen la memfida kaj naciisma Ĉinio povus trafi izolitecon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Tamen ĝis nun la altiĝado de Ĉinio baziĝis sur impresaj kaj senteblaj atingoj, kaj distingiĝis je trankviliga sobreco. La supera politika estraro de Ĉinio evidente komprenas, ke ĝiaj grandaj planoj pri fora estonteco ankaŭ povus suferi, se la mondo dronos en la postusonaj kvereloj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …Barato, Rusio kaj Ĉinio preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de Usono deteni la regionon [ Eŭrazion] droni en maturiĝantaj etnaj kaj religiaj konfliktoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Eŭropo bedaŭrinde ne vidas pli for ol ĝia nazo, Rusio retrorigardas pasintecon, Ĉinio rigardas propran estontecon kaj Barato kun envio rigardas Ĉinion. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [pri problemoj de Ĉinio] …nenio el tio similas al la sistema kolapso de Sovetunio. La kreskanta influo de Ĉinio je la internacia situacio estas realo, kiun Usono devos akcepti, ne demonizante kaj nek preskaŭ nemaskite revante pri ĝia subita malapero. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Efektive paradokso de la ĉina estonteco estas ke laŭgrada moviĝo direkte al parta demokratio povas esti pli realigebla ĉe racia, sed potenca regado, kiu akurate direktigos socian energion je ĝusta direkto, ol ĉe malfortiĝinta regado, kiu tro cedos al popolaj postuloj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …klopodante altigi probablecon de la tutmonda partnereco kun Ĉinio, Usono devas neoficiale akcepti la geopolitikan dominadon de Ĉinio en la kontinenta Azio kaj ĝian stariĝon kiel la dominanta ekonomia povo en tiu ĉi regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ludos Japanio… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Se la maltrankviliĝinta Usono kaj la tro memfida Ĉinio ne sukcesos bridi politikan malamikecon, ambaŭ landoj kun granda probableco dronos en la detrua por ambaŭ ideologia konfilkto. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en Azio, Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter Ĉinio kaj Japanio. La baza principo de la politiko de Usono en la nova Oriento devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]