'''Okcidenta civilizo''' estas la [[civilizo]], kiu evoluis en [[Eŭropo]] post la falo de la [[Romio|Romia imperio]].
'''Okcidenta civilizo''' estas la [[civilizo]], kiu evoluis en [[Eŭropo]] post la falo de la [[Romio|Romia imperio]].
{{Citaĵo
|teksto = Kio okazus al la okcidenta mondo se [[Rusio]] ne haltigus kaj nek absorbus la mongolan invadon? Dum pli ol du jarcentoj da humiligado kaj mallibero ĝi estis forstrekita el la [[historio]], dum en la Okcidento [[popolo]]j ĝuis luksaĵon de internaj kvereloj. Se ĝi povus evolui senobstakle, ĝi iĝus la ŝtatego de la unua rango jam komence de la Nova Epoko; en la 16-a aŭ la 17-a jarcentoj ĝi povus iĝi tio, kio ĝi iĝis nun. Sed kio pri la Okcidento? Eble ĝi hodiaŭ estus [[Ortodoksismo|ortodoksa]] kaj en [[Romo]] anstataŭ la [[Sankta Seĝo]] sidus la Sankta Sinodo.
« Kio okazus al la okcidenta mondo se Rusio ne haltigus kaj nek absorbus la mongolan invadon? Dum pli ol du jarcentoj da humiligado kaj mallibero ĝi estis forstrekita el la historio, dum en la Okcidento popoloj ĝuis luksaĵon de internaj kvereloj. Se ĝi povus evolui senobstakle, ĝi iĝus la ŝtatego de la unua rango jam komence de la Nova Epoko; en la 16-a aŭ la 17-a jarcentoj ĝi povus iĝi tio, kio ĝi iĝis nun. Sed kio pri la Okcidento? Eble ĝi hodiaŭ estus ortodoksa kaj en Romo anstataŭ la Sankta Seĝo sidus la Sankta Sinodo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolajsocioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidenta skriba homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono. »
« En teatro, balo, futbala matĉo, preĝejo ĉiu individuo ĝuas ĉeeston de ĉiuj aliaj. Ĝuo pro ĉeestado en amasoj konsistas en tiu ĝojo pro kresko de nombro, kies ekziston oni jam delonge supozis ĉe legopovaj membroj de la okcidenta socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skriba Okcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Cetere ĉiuj strategioj de publikasekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
« Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. »
« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la naciaideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno. »
« ...la okcidenta civilizo troviĝas sub la povo de la sama mitologio. Senkonscie ni domaĝas la samajn superstiĉojn, karesas la samajn esperojn kaj atendojn. Ni same kredas je la bonstata ŝtato, je la universala paco, je egaleco de la homoj, je la neŝanceleblaj homaj rajtoj, je la justeco, je la vero kaj (ne diru tion tro laŭte) je la Dia Reĝlando sur la tero. »
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco. »