'''Infano''' estas homido kontraste kun [[plenkreskulo|plenkreskinta]] homo (ĝis la 12—13 jaroj).
'''Infano''' estas homido kontraste kun [[plenkreskulo|plenkreskinta]] homo (ĝis la 12—13 jaroj).
{{Citaĵo
|teksto = Kio plej bone mirigas en la [[Utopio|utopiisma]] literaturo, tio estas manko de [[Psikologio|psikologia]] flarsento, ordinara [[intuicio]]. Ĝiaj herooj estas aŭtomatoj, ludiloj, [[simbolo]]j: ili ĉiam estas nerealismaj, ĉiam obeeme plenumas rolon de la pupo, perdiĝinta en senvizaĝa mondo. Kiuj en la utopioj estas nerekoneblaj, tio estas la infanoj. En la sociala ŝtato de [[Charles Fourier|Fourier]] ili estas tiom senkulpaj, ke al ili eĉ ne venas en la kapon preni ion fremdan, “pluki pomon de la branĉo”. Sed infano kiu neniam ŝtelis estas ne infano. Do ĉu indas elpensi la socion, konsistantan el marionetoj? Laŭ mi ne eblas trovi pli bonan vomigilon ol priskribo de la [[Falanstero]].
Infano estas homido kontraste kun plenkreskinta homo (ĝis la 12—13 jaroj).
« Kio plej bone mirigas en la utopiisma literaturo, tio estas manko de psikologia flarsento, ordinara intuicio. Ĝiaj herooj estas aŭtomatoj, ludiloj, simboloj: ili ĉiam estas nerealismaj, ĉiam obeeme plenumas rolon de la pupo, perdiĝinta en senvizaĝa mondo. Kiuj en la utopioj estas nerekoneblaj, tio estas la infanoj. En la sociala ŝtato de Fourier ili estas tiom senkulpaj, ke al ili eĉ ne venas en la kapon preni ion fremdan, “pluki pomon de la branĉo”. Sed infano kiu neniam ŝtelis estas ne infano. Do ĉu indas elpensi la socion, konsistantan el marionetoj? Laŭ mi ne eblas trovi pli bonan vomigilon ol priskribo de la Falanstero. »
« Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Kutime infano el slumoj havas tre subevoluintan vidan orientiĝon. Li ne vidas sin mem kiel evoluantan je io. Li ne starigas antaŭ si malproksimajn taskojn kaj celojn. De tago al tago li estas profunde mergiĝinta je sia propra mondo kaj ne kapablas plani por si terenon en alte specialiĝinta sensavivo de la vidahomo. Danke al televidaimago tia stato de sluma infano ĉiam pli disvastiĝas tra la tuta loĝantaro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ekde apero de la televido, infanoj — sendepende de vidkapabla stato — tenas la kapon averaĝe je distanco de 6,5 coloj de la presita paĝo. Niaj infanoj strebas transporti sur la presitan paĝon la komplete engaĝigajn sensajn rajtojn de la televida bildo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La helmo de Mackworth, kiun oni surmetis sur infanojn spektantajn televidon, montris ke iliaj okuloj spuras ne agadon, sed reagojn. La okuloj preskaŭ ne dekroĉiĝas de vizaĝoj de aktoroj, eĉ kiam okazas perfortaj scenoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Parto de la malvarma dimensio de televido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kun adoleskulo. En la epoko de varmaj komunikiloj, radio kaj kino, kaj ankaŭ en la epoko de antikvalibrojunaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivaj vizaĝesprimoj. Neniu politikisto aŭ grava ŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la 40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portas infano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Televida infano ne kapablas antaŭvidi, ĉar li deziras engaĝiĝon kaj ne kapablas akcepti fragmentan kaj simple vidigitan celon aŭ sorton nek en edukado, nek en la vivo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Se niaj vortoj estus kreitaj surbaze de iu rekta principo, la infanaj paroloj ne ŝajnus al ni tiom amuzaj, ili nemalofte estas "pli ĝustaj" ol la gramatiko kaj “korektas” ĝin. »
« Если бы наши слова были созданы по какому-нибудь одному прямолинейному принципу, детские речения не казались бы нам такими забавными, они нередко «вернее» грамматики и «поправляют» ее. »
« Fakte tiu duobla, luda rilato al la realo tute ne diferencas de tiu esprimita en la neforgesebla frazo: "Dio ekzistas, sed mi je li certe ne kredas". »
« По существу это двойственное, игровое отношение к реальности ничем не отличается от того, какое выразилось в незабываемой фразе: «Бог есть, но я в него, конечно, не верю». »
« Ĉiuj infanoj en la aĝo de du ĝis kvin kredas (kaj sopiregas kredi), ke la vivo estas kreita nur por ĝojo, por senlima feliĉo, kaj tiu kredo estas unu el la plej gravaj kondiĉoj de ilia normala psika kresko. »
« Все дети в возрасте от двух до пяти верят (и жаждут верить), что жизнь создана только для радости, для беспредельного счастья, и эта вера — одно из важнейших условий их нормального психического роста. »
« Kiam infanoj iĝas pli aĝaj, la egoisma zorgo pri persona senmorto kaj senmorto de la plejaj proksimuloj komencas anstataŭiĝi ĉe ili per altruisma revo pri la senmorto de la tuta homaro. »
« Когда дети становятся старше, эгоистическая забота о личном бессмертии и о бессмертии ближайших родных начинает сменяться у них бескорыстной мечтой о бессмертии всего человечества. »
« Tuj post kiam, fine de la kvara vivojaro, infano konvinkiĝas je fataleco de la morto por ĉio vivanta, li hastas tuj kredigi sin, ke li mem por ĉiam restos senmorta. En buso rondokula knabeto kvar jarojn kaj duonon aĝa rigardas funebran procesion kaj diras kun plezuro: "Ĉiuj mortos, sed mi restos". »
« Едва только, на исходе четвертого года, ребенок убеждается в неотвратимости смерти для всего существующего, он торопится тотчас же уверить себя, что сам он вовеки пребудет бессмертен. В автобусе круглоглазый мальчишка лет четырех с половиною глядит на похоронную процессию и говорит с удовольствием: «Все умрут, а я останусь». »
« …"ruzsaĝeco" propras al la infanoj oble pli ofte ol oni kutimas pensi. La sentimentala legendo pri la infano kiel iu senruza justulo estas ege for de la realo. »
« …«хитроумие» свойственно детям гораздо чаще, чем принято думать. Сентиментальная легенда о ребенке, как о некоем бесхитростном праведнике, чрезвычайно далека от действительности. »
« Imagi la vivon de infano kiel procezon, do en la senĉesa moviĝo, ŝanĝiĝo, evoluo, multaj eĉ nun ne kapablas. Al tiuj homoj ĝis nun foje ŝajnas ke la infano estas nura kestego, el kiu oni reprenos tion, kion oni metis. Se oni metas amon al lupo aŭ kulo aŭ muŝo, do tiu ĉi amo restos en li ĝis la fino de lia vivo. Kaj ili klopodas enŝovi tien, en tiun ĉi kestegon, laŭeble pli da bonaj aĵoj kaj ege miras, kiam ili elprenas de tie tute ne tion, kion ili metis. »
« Представить себе жизнь ребенка в виде процесса, то есть в беспрерывном движении, изменении, развитии, многим и сейчас не под силу. Этим людям все еще порою мерещится, что ребенок есть просто сундук, в который что положишь, то и вынешь. Положишь любовь к волку, или к комару, или к мухе так эта любовь и останется в нем до самого конца его жизни. И они стараются напихать туда, в этот сундук, возможно больше хороших вещей и очень удивляются, когда вынимают оттуда совсем не то, что туда положили. »
« El tio, ke la infano en tri jarojn trapasas periodon de rompado de ludiloj, tute ne sekvas ke dekkvinjaraĝa li iĝos rompisto de sekurecŝrankoj. »
« Из того, что ребенок в три года переживает период ломания игрушек, отнюдь не следует, что к пятнадцатилетнему возрасту он сделается взломщиком несгораемых касс. »
« …por la infano estas grave havi pri si aprezan opinion. Ne hazarde li de matene ĝis vespere atendas laŭdojn, aprobojn kaj tiom ŝatas fanfaroni pri siaj superbaj kvalitoj.
Por li ne elteneneblas konscio, ke li ne kapablas al tiuj agoj, kiujn antaŭ liaj okuloj faras aliuloj. Kiu ajn kion ajn faru antaŭ la okuloj de dujara knabo, li en ĉiu vidas rivalon, kiun li devas superi…
Infanoj nur pro tio ne timas sian mallertecon, ke ili ne supozas pri ĝiaj veraj dimensioj. Sed ĉiufoje kiam pro io ajn ili hazarde eksentas kiom malfortaj ili estas, tio malĝojigas ilin ĝislarme…
La infano volas esti Kolumbo de ĉiuj Amerikoj kaj ĉiun malkovri denove por si. Ĉion permane, ĉion al la buŝo – li deziras plej rapide konatiĝi kun tiu nekonata mondo, lerni ĝiajn aferojn kaj kutimojn, ĉar ĉia malkompreno, malkapablo, malscio turmentas la infanon kiel doloro. »
« ...ребенку важнее всего быть о себе высокого мнения. Недаром он с утра до вечера жаждет похвал, одобрений и так любит тщеславиться своими превосходными качествами.
Для него невыносимо сознание, что он не способен к тем действиям, которые у него на глазах совершают другие. Что бы кто ни делал на глазах у двухлетнего мальчика, он в каждом видит соперника, которого ему надлежит превзойти...Дети только потому не пугаются собственной своей неумелости, что не подозревают об истинных размерах ее. Но, всякий раз как по какому-нибудь случайному поводу они почувствуют, до чего они слабы, это огорчает их до слез.
Ребенок хочет быть Колумбом всех Америк и каждую заново открыть для себя. Все руками, все в рот, — поскорее бы познакомиться с этим неведомым миром, научиться его делам и обычаям, ибо всякое непонимание, неумение, незнание мучает ребенка, как боль.»
« Kiam ni rimarkas ke la infano komencis ludi per iu nova aro da nocioj, ni povas sendube konkludi ke li iĝis plenforta mastro de tiuj nocioj; ludiloj por li povas iĝi nur tiuj ideoj, kiuj jam forte koordiniĝis inter si. »
« Если бы наши слова были созданы по какому-нибудь одному прямолинейному принципу, детские речения не казались бы нам такими забавными, они нередко «вернее» грамматики и «поправляют» ее. »
« "Patro" kaj "panjo" — tiuj du vortoj estas por la infano kvazaŭ pratipo de ĉiuj dualismoj kaj ĉiuj simetrioj. Antaŭ la homido komprenos ke en la mondo estas nokto kaj tago, fajro kaj akvo, blanko kaj nigro, malsupro kaj supro, morto kaj vivo, li propraokule vidas, ke la mondo estas dividita je du partoj — patro kaj panjo. »
« «Папа» и «мама» — эти два слова являются для ребенка как бы прообразом всех дуализмов и всех симметрии. Прежде чем человеческий детеныш узнает, что в мире есть ночь и день, огонь и вода, белое и черное, низ и верх, смерть и жизнь, он воочию видит, что мир разделен на две части — на папу и маму. »
« La infana versofarado estas signo de troaj ludaj fortoj. Tio estas la afero simila al transkapiĝo aŭ mansvingado. Trista, febla aŭ dormema infano kreos eĉ ne unu verson. Por iĝi poeto la bebo devas senti la tiel nomatan "bovidan ekscitiĝon". »
« Детское стихотворство — признак избытка играющих сил. Оно — явление того же порядка, как кувыркание или махание руками. Печальный, хилый или сонный ребенок не создаст ни одного стиха. Для того чтобы стать поэтом, младенцу нужно испытывать то, что называется «телячьим восторгом». »
« …etan bebon vere emociigas en literaturo nur agado, nur rapida ŝanĝiĝo de eventoj. Do pli da verboj kaj laŭeble mapli da adjektivoj! »
« ...маленького ребенка по-настоящему волнует в литературе лишь действие, лишь быстрое чередование событий. А если так, то побольше глаголов и возможно меньше прилагательных! »
« Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp. »
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio. »
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas edukiindividuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj. »
« Nia problemo pri edukado kutime suferas pro unuflanka interesiĝo pri la aŭspiciata infano kaj same unuflanka malaltento al la needukiteco de la plenkreska edukisto. Ĉiu finlerninto estas apriore konsiderata esti tute edukita, do plenkreska. »
« ...nian nuntempan pedagogian kaj psikologian ekscitiĝon pri la infano mi suspektas je senhonesta komploto: oni parolas pri la infano, sed evidente supozas la infanon en la plenkreskulo. En la plenkreskulo fiksiĝis nome la infano, eterna infano; io ankoraŭ evoluanta, neniam finita, bezonanta ĉiaman flegadon, atenton kaj edukadon. »
« ...ni ne agnoskas, ke ni bezonas edukadon, ĉar tio plej senhezite memorigus al ni, ke ni mem estas ankoraŭ infanoj kaj grandparte bezonas la edukadon. »
« ...la gepatroj estas obseditaj je la vera fanatikeco provizi al la infanoj ĉiam kaj ĉion “plej bonan” kaj “vivi nur por ili”. Tiu sufiĉe populara stereotipo plej multe malhelpas al la gepatroj mem evolui kaj ĝi ankaŭ donas al ili rajton trudi al la infanoj sian “plej bonan”. Tamen efektive tiu “plej bona” estas tio, kion la gepatroj mem neglektas rilate sin mem. La infanoj estas orientitaj atingi tion, kion ne atingis la gepatroj, al ili estas trudataj la ambicioj, kiujn la gepatroj ne sukcesis realigi. Tiaj metodoj kaj idealoj naskas pedagogiajnmonstrojn. »
« …malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinajdioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn. »
« Infano certe permesas al la gepatroj imponi al li per belaj vortoj. Homoj ŝajne eĉ kredas ke per tiu imponado la infano estas edukata. Efektive ja la infano estas edukata per tio kiel la gepatroj vivas; dume la vortaj gestoj, kiujn la gepatroj aldonas al tio, en plej granda kazo nur ĝenas la infanon. »
« La plej frua signo de ekstravertiteco de infano estas lia rapida adaptiĝemo al la ĉirkaŭa medio kaj tiu nekutima atento, kiun li donas al la objektoj, speciale al tiuj efikoj, kiujn li faras al ili. Timo antaŭ la objektoj estas minimuma — la infano vivas kaj translokiĝas inter ili kun certeco. Lia kapablo al kompreno estas rapida, sed ne ekzakta kaj nek akurata. Evoluas li pli rapide ol la introverta infano, ĉar li estas malpli reflekta kaj kutime sentima… Li ŝatas plenumi siajn iniciatojn ĝis ekstremo, li emas al risko. Ĉio nekonata kaj nesciata por li estas tento. »
« …unu el plej fruaj signoj de introvertiteco ĉe la infano estas reflekta pensema maniero de lia konduto, markita je sinĝeno kaj eĉ timo antaŭ la nekonataj objektoj. Tre frue aperas tendenco postuli siajn rajtojn pri konataj objektoj kaj provi ekposedi kaj regi ilin… La infano deziras ĉion fari propravoje kaj ĉe neniuj kondiĉoj subiĝos al regulo, kiun li ne povas kompreni. »