Telefono: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
Linio 40: Linio 40:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = La [[tajpmaŝino]] kaj telefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kun [[Teknologio|teknologia]] senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de la [[Usono|usona]] [[junulino]] je la fatala vampvirino.
|teksto = La [[tajpilo]] kaj telefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kun [[Teknologio|teknologia]] senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de la [[Usono|usona]] [[junulino]] je la fatala vampvirino.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Nuna versio ekde 09:40, 7 mar. 2020

Telefono
Telefono
Telefono
Aliaj projektoj
Telefono en Vikipedio
Telefono en Komunejo
Telefono en Komuneja kategorio
Telefono en Vikivortaro

Telefono estas aparato por interkomuniki aŭde kaj parole.

Citaĵo
« Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan senson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da informoj. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri telefono] Emo de la rusoj al tiu komunikilo, tiom proksima al iliaj parolaj tradicioj, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kies vizaĝo troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Oni ne povis ankoraŭ observi pli subitan socian sekvon de telefono kiel malapero de kvartalo de bordeloj kaj apero de vokvirinoj… La prostituino estis specialisto; la vokjunulino ne estas tia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La tajpilo kaj telefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kun teknologia senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de la usona junulino je la fatala vampvirino. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribita vorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per telefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn lingvojn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ĉiuj sensoj samtempe. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Multaj homoj dum konversacio per telefono sentas nedeteneblan bezonon “aŭtomate desegni”. Tiu fakto estas proksime ligita kun karaktero de tia komunikilo, nome: ĝi postulas partoprenon de ĉiuj niaj sensoj kaj kapabloj. Malsame ol radion, oni ne povas uzi ĝin kiel fonon. Ĉar la telefono proponas tre malriĉan aŭdimagon ni fortigas kaj kompletigas ĝin, uzante ĉiujn aliajn sensojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento inventistoj en pluraj mondanguloj provis atingi elektran transdonadon de parolo kaj en tiu tago, kiam [Alexander Graham] Bell prezentis peton ĉe la Usona Patenta Buroo, ĝi ricevis ankaŭ desegnon de la telefono de Elisha Gray, sed nur unu aŭ du horojn poste… Bell akiris gloron kaj liaj konkurantoj iĝis notoj al li. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Surbaze de la telefono funkcios nur aŭtoritato de la scio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Mi ĉiam deziris, ke mia komputilo estu same facile uzebla kiel mia telefono. Mia deziro plenumiĝis: Jam mi ne komprenas mian telefonon. »
— Bjarne Stroustrup