|teksto = Cetere ĉiuj strategioj de [[Socio|socia]] [[sekureco]] estas nura daŭrigo de la [[teroro]]. Kaj vera venko de la [[terorismo]] estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem…
|teksto = Cetere ĉiuj strategioj de [[Socio|publika]] [[sekureco]] estas nura daŭrigo de la [[teroro]]. Kaj vera venko de la [[terorismo]] estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem…
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono. »
« Cetere ĉiuj strategioj de publikasekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
« Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. »
« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la naciaideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno. »
« ...la okcidenta civilizo troviĝas sub la povo de la sama mitologio. Senkonscie ni domaĝas la samajn superstiĉojn, karesas la samajn esperojn kaj atendojn. Ni same kredas je la bonstata ŝtato, je la universala paco, je egaleco de la homoj, je la neŝanceleblaj homaj rajtoj, je la justeco, je la vero kaj (ne diru tion tro laŭte) je la Dia Reĝlando sur la tero. »
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco. »