Sekureco: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
| vikipedio = Sekureco
| vikipedio = Sekureco
| komunejo =
| komunejo =
| komunejokat =
| komunejokat = Security
| vikivortaro = sekureco
| vikivortaro = sekureco
| vikinovaĵoj =
| vikinovaĵoj = Kategorio:Sekureco
}}
}}
''Sekureco''' estas protekto kontraŭ [[milito]], [[akcidento]], [[malsano]] ks.
'''Sekureco''' estas protekto kontraŭ [[milito]], [[akcidento]], [[malsano]] ks.


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 11:20, 10 nov. 2019

Sekureco
Sekureco
Sekureco
Aliaj projektoj
Sekureco en Vikipedio
Sekureco en Komuneja kategorio
Sekureco en Vikivortaro
Sekureco en Vikinovaĵoj

Sekureco estas protekto kontraŭ milito, akcidento, malsano ks.

Citaĵo
« …la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publika sekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan logikon de perforto kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj kapitaloj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra sekureco. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Cetere ĉiuj strategioj de publika sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj oferas liberecon, por iomete da sekureco, meritas nek liberecon, nek sekurecon. »
— Benjamin FRANKLIN