'''Infanaĝo''' estas la unua fazo en la [[vivo]] de [[homo]].
{{Citaĵo
|teksto = Hodiaŭ la [[mondo]] estas ekzemplo de infaneco.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Jam tempas skizi per la unuaj du linioj [[Psikologio|psikologian]] bildon de la hodiaŭa [[Amaso|amasa]] [[homo]]: tiuj du trajtoj estas — senhalta kresko de vivbezonoj kaj sekve senbrida ekspansio de la propra naturo kaj — due — denaska sendankemo al ĉio, faciliganta lian [[vivo]]n. Ambaŭ trajtoj kreas tre konatan [[Animo|animan]] bildon — tiun de dorlotita infano.
« Jam tempas skizi per la unuaj du linioj psikologian bildon de la hodiaŭa amasahomo: tiuj du trajtoj estas — senhalta kresko de vivbezonoj kaj sekve senbrida ekspansio de la propra naturo kaj — due — denaska sendankemo al ĉio, faciliganta lian vivon. Ambaŭ trajtoj kreas tre konatan animan bildon — tiun de dorlotita infano. »
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio. »
« Io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. (Esperantlingva en la originalo) »
« Li bonege komprenis tion, kion la vento kunportis, kien ĝi ilin kondukis, ĝis kiaj sekretaj lokoj, kiuj neniam haviĝos plu tiun misterĉarmon dum la pludaŭro de l’vivo. Enfunde de li, ombro ĵetiĵas triste, kiel en tombo. ĉe tia nokto oni ekkuru, por eskapi el malĝojo. »