Amikeco: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
unu citaĵo pli
eNeniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
}}
}}


{{Citaĵo|teksto=Amikeco inter popoloj ĉiam komenciĝas per amikeco inter unuopuloj.|aŭtoro=[[Sabine Dittrich]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amikeco inter popoloj ĉiam komenciĝas per amikeco inter unuopuloj.|aŭtoro=[[Sabine Dittrich]] [[Heredantoj de silentado]]}}


{{Citaĵo|teksto=Kio do estas ol [[defendo|defendi]] pli [[justeco|justa]], kio pli bela ol helpi [[amiko]]jn?<ref>[[Ksenofono]]: ''Ciropedio'' 1:5:13</ref>|originala teksto=τί οὖν ἐστιν ἢ τοῦ ἀλέξασθαι δικαιότερον ἢ τοῦ τοῖς φίλοις ἀρήγειν κάλλιον|aŭtoro=[[Ciro la 2-a]]}}
{{Citaĵo|teksto=Kio do estas ol [[defendo|defendi]] pli [[justeco|justa]], kio pli bela ol helpi [[amiko]]jn?<ref>[[Ksenofono]]: ''Ciropedio'' 1:5:13</ref>|originala teksto=τί οὖν ἐστιν ἢ τοῦ ἀλέξασθαι δικαιότερον ἢ τοῦ τοῖς φίλοις ἀρήγειν κάλλιον|aŭtoro=[[Ciro la 2-a]]}}

Kiel registrite je 23:56, 4 jul. 2017

Amikeco
Amikeco
Amikeco
Aliaj projektoj
Amikeco en Vikipedio
Amikeco en Komuneja kategorio
Amikeco en Vikivortaro
Citaĵo
« Amikeco inter popoloj ĉiam komenciĝas per amikeco inter unuopuloj. »
— Sabine Dittrich Heredantoj de silentado
Citaĵo
« Kio do estas ol defendi pli justa, kio pli bela ol helpi amikojn?[1] » « τί οὖν ἐστιν ἢ τοῦ ἀλέξασθαι δικαιότερον ἢ τοῦ τοῖς φίλοις ἀρήγειν κάλλιον »
— Ciro la 2-a
Citaĵo
« Vera amiko estas tiu, kiu eniras, kiam ĉiuj eliras. »
— Walter Winchel
Citaĵo
« Kie sukero; tie formiko, kie sufero; tie amiko. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Deziri senmankajn amikojn, tio estas deziri ami neniun. »
— Sylvestre DE SACY
Citaĵo
« Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo? » « Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.) »
— Adam MICKIEWICZ, Malcerteco
Citaĵo
« Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem »
— Epikuro
Citaĵo
« La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj »
— Francis JAMMES
Citaĵo
« Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento. »
— Gibran Ĥalil GIBRAN
Citaĵo
« Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova. »
— Rudyard KIPLING
Citaĵo
« Arbo falinta ne havas radikon, homo falinta ne havas amikon. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Mi aŭdis ternon. Certe estas René Rateau . . . Agrablas tiel aŭdi amikon, meze de la nokto »
— Sempé, Marcellin Caillou
Citaĵo
« Plena estas homo nur kiam li havas malfalsan amikon por lin kompreni, por kunpartigi ĉiujn la siajn pasiojn kaj ĉagrenojn kaj kunstari apud li tutdaŭre la vivon. »
— Susan Polis Schutz
Citaĵo
« Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Se vi iras for, vi estas mia amiko, se vi restas ĉi tie, vi estas mia amiko »
— tjurka kanzono en Irano, citita far Abbas KIAROSTAMI
Citaĵo
« La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita. »
— VOLTAIRE
Citaĵo
« Oni por koni junulon, konu lian kunulon. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Oni kiel tiu estas , kun kiu ofte festas. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Amiko en bezono estas vera amiko. » « A friend in need is a friend indeed »
— Angla proverbo
Citaĵo
« Se via amiko estas farita el sukero, ne forleku lin tute! »
— Araba proverbo
Citaĵo
« Amo estas blinda, amikeco fermas la okulojn»
— Otto von Bismarck
Citaĵo
« Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Nenie ekzistas kato, kiu ja amikas kun rato. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Pli bonas amiko najbara ol la frato transmara. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Kion la homoj nomis amikeco, tio estas nur asocio, reciproka flegado de interesoj kaj interŝanĝo de servoj; ĝi estas fine nur negoco, en kiu la memamo ĉiam celas gajni ion. » « Ce que les hommes ont nommé amitié n'est qu'une société, qu'un ménagement réciproque d'intérêts, et qu'un échange de bons offices; ce n'est enfin qu'un commerce où l'amour-propre se propose toujours quelque chose à gagner. »
— François de La Rochefoucauld, Maksimoj p.38-39

El Zamenhofa Proverbaro

Citaĵo
« Al amiko nova ne fidu sen provo. »
Citaĵo
« Amikeco aparte, afero aparte. »
Citaĵo
« Amikeco aparte, ofico aparte. »
Citaĵo
« Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. »
Citaĵo
« Amiko en ĝojo kaj malĝojo. »
Citaĵo
« Amiko en ĝojo kaj ploro. »
Citaĵo
« Amiko fidela estas trezoro plej bela. »
Citaĵo
« Amiko -- intimulo. »
Citaĵo
« Donacetoj subtenas amikecon. »
Citaĵo
« Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. »
Citaĵo
« Ili vivas per unu animo en du korpoj. »
Citaĵo
« Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. »
Citaĵo
« Por amiko komplezo neniam estas tro peza. »
Citaĵo
« Se amiko petas, li neniam ripetas. »
Citaĵo
« Vivi kun iu en fido kaj konfido. »
Citaĵo
« Vivi kun iu en intima amikeco. »

Referencoj

  1. Ksenofono: Ciropedio 1:5:13

Vidu ankaŭ