« Io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. (Esperantlingva en la originalo) »
« Li bonege komprenis tion, kion la vento kunportis, kien ĝi ilin kondukis, ĝis kiaj sekretaj lokoj, kiuj neniam haviĝos plu tiun misterĉarmon dum la pludaŭro de l’vivo. Enfunde de li, ombro ĵetiĵas triste, kiel en tombo. ĉe tia nokto oni ekkuru, por eskapi el malĝojo. »