Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 71:
Linio 71:
[[ml:സൗഹൃദം]]
[[ml:സൗഹൃദം]]
[[nl:Vriendschap]]
[[nl:Vriendschap]]
[[nn:Vennskap]]
[[no:Vennskap]]
[[no:Vennskap]]
[[pl:Przyjaźń]]
[[pl:Przyjaźń]]
Kiel registrite je 06:32, 28 okt. 2011
Wikipedia:eo
« Vera amiko estas tiu, kiu eniras, kiam ĉiuj eliras. »
[1]
« Kie sukero;tie formiko, kie sufero;tie amiko. »
[2]
« Deziri senmankajn amikojn, tio estas deziri ami neniun. »
[3]
« Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo? »
[4]
[5]
[6]
« Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem »
[7]
« La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj »
[8]
« Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento. »
[9]
« Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova. »
[10]
« Arbo falinta ne havas radikon, homo falinta ne havas amikon. »
[2]
« Mi aŭdis ternon. Certe estas René Rateau . . . Agrablas tiel aŭdi amikon, meze de la nokto »
[11]
« Plena estas homo nur kiam li havas malfalsan amikon por lin kompreni, por kunpartigi ĉiujn la siajn pasiojn kaj ĉagrenojn kaj kunstari apud li tutdaŭre la vivon. »
[12]
« Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko. »
[2]
« Se vi iras for, vi estas mia amiko, se vi restas ĉi tie, vi estas mia amiko »
[13]
« La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita. »
[14]
« Oni por koni junulon, konu lian kunulon. »
[2]
« Oni kiel tiu estas , kun kiu ofte festas. »
[2]
« Amiko en bezono estas vera amiko. »
[15]
« Se via amiko estas farita el sukero, ne forleku lin tute! »
[16]
« Amo estas blinda, amikeco fermas la okulojn . »
[17]
« Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu. »
[2]
« Nenie ekzistas kato , kiu ja amikas kun rato. »
[2]
« Pli bonas amiko najbara ol la frato transmara. »
[2]
« Kion la homoj nomis amikeco, tio estas nur asocio, reciproka flegado de interesoj kaj interŝanĝo de servoj; ĝi estas fine nur negoco , en kiu la memamo ĉiam celas gajni ion. »
[18]
[19]
« Al amiko nova ne fidu sen provo. »
« Amikeco aparte, afero aparte. »
« Amikeco aparte, ofico aparte. »
« Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. »
« Amiko en ĝojo kaj malĝojo. »
« Amiko en ĝojo kaj ploro. »
« Amiko fidela estas trezoro plej bela. »
« Donacetoj subtenas amikecon. »
« Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. »
« Ili vivas per unu animo en du korpoj. »
« Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. »
« Por amiko komplezo neniam estas tro peza. »
« Se amiko petas, li neniam ripetas. »
« Vivi kun iu en fido kaj konfido. »
« Vivi kun iu en intima amikeco. »
Referencoj
↑ Aŭtoro: Walter Winchel
↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Morteza Mirbaghian
↑ Aŭtoro: Sylvestre DE SACY
↑ Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.)
↑ Aŭtoro: Adam MICKIEWICZ
↑ Verko: "Malcerteco"
↑ Epikuro
↑ Francis JAMMES
↑ Gibran Ĥalil GIBRAN
↑ Rudyard KIPLING
↑ Aŭtoro: Sempé en verko: Marcellin Caillou
↑ Susan Polis Schutz
↑ tjurka kanzono en Irano, citita far Abbas KIAROSTAMI
↑ VOLTAIRE
↑ Angla proverbo : A friend in need is a friend indeed
↑ Araba proverbo
↑ Aŭtoro: Otto von Bismarck
↑ Ce que les hommes ont nommé amitié n'est qu'une société, qu'un ménagement réciproque d'intérêts, et qu'un échange de bons offices; ce n'est enfin qu'un commerce où l'amour-propre se propose toujours quelque chose à gagner. (Maksimoj p.38-39)
↑ François de La Rochefoucauld
Vidu ankaŭ