Saltu al enhavo

Solomon Ĉudnovskij

El Vikicitaro
Solomon Ĉudnovskij
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Solomon Ĉudnovskij (naskiĝis la 25-an de marto (6-an de aprilo) 1850 — mortis la 21-an de aŭgusto (3-an de septembro) 1912) estis rusia revoluciulo, etnografo, ekonomikisto, memoraĵisto.

Citaĵoj

[redakti]

De malnovaj tempoj. Rememoroj

[redakti]
Citaĵo
« [en Jalutorovsko en 1878] Unu el la ĉefaj enspezfontoj de policanoj kaj juĝejaj enketistoj estis loka oligarĥo-malnovritano K...v. Tio estis eksterordinare dika, ŝvelinta pro graso homo, kiun ĉiam sekvis amaso de plej aĉaj krimaferoj (plejparte pri sekskorupto kaj seksperforto). Li kune kun fratoj posedis en la distrikto grandajn ledan, lardan kaj ĉefalajn fabrikojn, famis kiel riĉulo kaj por polico kaj juĝejo li estis grasa, neelĉerpebla enspezfonto. » « Одним из главных источников дохода как чинов полиции, так и для судейских "заседателей" был местный крез-старообрядец К...в. Это был необыкновенно толстый, жиром заплывший человек, за которым постоянно водилась масса самых каверзных дел (преимущественно по растлению и изнасилованию). Он купно с братьями владел в округе обширным кожевенным, салотопенным и конскими заводами, слыл за большого богача и для полиции и суда являлся жирной, неисчерпаемой статьей дохода[1]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj[2]
Citaĵo
« [pri negocisto Adrian Siromjatnikov apud Tobolsko en 1881] [...] mi interkonatiĝis kun iuj tobolskanoj kaj eksciis de ili, ke planata por mi patrono S-v vivas kiel vera turka paŝao, havas ĉe sia fabrika kontoro haremon el 10–15 junulinoj kaj samtempe forte (siberie) ekspluatas siajn fabrikajn laboristojn» « [...] я познакомился кое с кем из тобольчан и узнал от них, что намечаемый для меня патрон С-в ведет образ жизни настоящего турецкого паши, содержит при своей заводской конторе целый гарем из 10–15 молодых девушек и в то же время сильно (по-сибирски) эксплоатирует своих заводских рабочих[3]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« [en bieno de negocisto Adrian Siromjatnikov apud Tobolsko en 1881] Mi trovis min en la vera urbeto. Grandega ĉirkaŭbarita korto kun pluraj konstruaĵoj kaj granda sinjora domo, en kiu loĝis S-v mem, ĉiaspecaj mastrumaj konstruaĵoj, multe da magazenoj, stokejoj ktp. Dum ni estis enprofundiĝantaj en tiun ĉi eksterurban carlandon kaj proksimiĝantaj al la domo, al ni jen kaj jen renkontiĝis laŭvoje junaj, kokete vestitaj (je puraj, elegante tajloritaj, simplaj roboj kun blankaj antaŭtukoj), tre ĉarmaj junulinoj, kiuj renkontinte nin timide mallevis belajn okuletojn. Tio estis, kiel klarigis al mi V[ladimiro]v, odaliskoj de lia moŝto S-v... » « Я очутился в целом маленьком городке. Громадный огороженный двор с целым рядом построек и большой барский дом, в котором жил сам С-в, всевозможные службы, масса амбаров, кладовых и пр. По мере того, как мы углублялись в это загородное царство и приближались к дому, нам стали попадаться по дороге молодые, кокетливо одетые (в чистенькие, изящно сшитые, простенькие платьица с белыми передничками), очень миловидные девушки, которые при встрече с нами робко опускали красивые глазки. Это и были, как объяснил мне В[ладимиро]в, одалиски его степенства С-ва... [4]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« [pri negocisto Adrian Siromjatnikov apud Tobolsko en 1881] [...] brue eniris la ĉambron ege muskoloza kaj korpulenta viro proksimume 45–50 jarojn aĝa de sufiĉe "eŭropa" aspekto — je bonega amelita ĉemizo, je bone tajlorita nigra dupeca kostumo; brusto lia estis kovrita je amaso da solidaj medaloj kaj ordenoj. Tio estis la "emerita" negocisto de la unua rango S-v, la plej granda tiutempe tobolska riĉulo, "oferanto", membro de diversaj "aziloj", direktoro de la prizona komitato ktp ktp, do granda mona persono, kies virtoj jen kaj jen estis rekompensataj per "medaloj". » « [...] ввалился в комнату чрезвычайно плотный и упитанный мужчина лет 45–50 вполне "европейского" облика — в прекрасной крахмальной рубашке, в хорошо сшитой черной паре; грудь его была увешана массой солидных медалей и орденов. Это и был сам "именитый" купец первой гильдии С-в, крупнейший в то время тобольский крез, "жертвователь", член разных "приютов", директор тюремного комитета и т.д. и т.д., — словом, крупная денежная персона, добродетели которой то и дело вознаграждались "медалями"[5]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« [negocisto Adrian Siromjatnikov reagas al propono de policestro dungi la aŭtoron] [...] S-v eksplodis per homera ridego, sin kaptante ĉe la flankoj. Poste per laŭta baso, sen ĉesi ridegi, la fabrikisto, svingante la kapon, diris: "Nu lia moŝto estas vera ŝercemulo! Li vivas inter ni, sed nian negocistan aferon li malsukcesas kompreni!" Poste, rapide sin turninte al mi, S-v elpafis: "Diru, ĉu vi scias ŝteli?" Mi ŝtoniĝis pro tia tute neatendita demando, la policestro V-v kvazaŭ pikita eksaltis kaj iĝis malhelruĝa pro furiozo. Sed S-v, sen eĉ iom konfuziĝi, denove sin turninte al mi, per plej bonkora kaj trankvila voĉo daŭrigis: "Vi junulo ne ofendiĝu al mi. Mi ja tute ne intencas, nek volas diri al vi ion ofendan. Mi ankaŭ ne por ŝerco vin demandas. Ni, negocistoj, ŝatas tute ne honestajn oficistojn, ni ne bezonas ilin! Ni bezonas tiajn oficistojn, kiuj sendube ĉe ni ŝtelos. Vi estas homo inteligenta kaj vi mem povas kompreni, ke se mia oficisto ŝtelos ĉe mi ekzemple 1000 rublojn, do tamen ĉe la aliaj li ŝtelos por mi 4000–5000 rublojn, do mi ricevos ne malprofiton, sed netan profiton. Sed pro via klaso, politikaj [ekzilitoj], ni bone scias ke vi rilate la ŝteladon ne estas mastroj. Do por nia komerca afero vi maltaŭgas... » « С-в разразился гомерическим хохотом, хватаясь за бока. Затем громким басом, не переставая хохотать, заводчик, покачивая головой, отчеканил: "И шутник же его превосходительство, право! Живет промеж нас, а нашего купецкого дела все никак понять не может!" Затем, быстро обернувшись ко мне, С-в выпалил: "Скажите, вы воровать умеете?" Я остолбенел от такого совершенно неожиданного вопроса, полицмейстер В-в, как ужаленный, вскочил и весь побагровел. Но С-в, ничуточки не смутившись, вновь обратившись ко мне, самым добродушным и спокойным голосом продолжал: "Вы, молодой человек, на меня не обижайтесь. Я ведь совсем не намерен и не хочу вам сказать что-то оскорбительное. Я также и не для шутки вас спрашиваю. Нам, купцам, лестны вовсе не честные служащие, они нам ни к чему! Нам нужны такие служащие, которые бы заведомо у нас воровали. Вы человек умный и сами можете понять, что ежели мой служащий сворует у меня, скажем, 1.000 рублей, то он же зато у других сворует для меня 4.000–5.000 рублей, а я, стало быть, буду не в накладе, а в чистом выигрыше. Ну, а про вашего брата, политического, нам достаточно хорошо известно, что вы по части воровства не мастера. Значит вы нам по нашей коммерческой части народ не подходящий..."[6]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« Kiam mi estis en Tobolsko (en 1880–1881), ĉi tie oni ankoraŭ bone memoris pri bonkora zorgemo pri la sorto de polaj ekzelitoj ĝis nun memorata en Siberio tobolska guberniestro Despot-Zenoviĉ. Laŭ lia iniciato en Tobolsko estis kreitaj (de 1864 ĝis 1867) por setlitaj tie poloj ĉiaspecaj metiejoj: vestolavejo, botejo, serurejo, kudrejo, bakejo, forĝejo, etaj butikoj, bierfarejo; estis kreita eĉ komuna manĝejo por maljunuloj kaj malsanuloj por 140 homoj... » « Когда я был в Тобольске (в 1880–1881 г.), здесь еще хорошо помнили о том теплом участии, какое принимал в судьбе польских изгнанников и поныне памятный Сибири тобольский губернатор Деспот-Зенович. По его инициативе в Тобольске устроены были (с 1864 по 1867 г.) для оставленных там на жительство поляков всевозможные мастерские: прачечная, сапожная, слесарная, швейная, булочная, кузницы, мелочные лавки, пивоваренный завод; устроена была даже общая столовая для стариков и хворых на 140 человек...[7]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« [en 1881] Rilate klimatajn kaj sanitara-higienajn kondiĉojn Kurgano kaj ĝia distrikto apartenas al la plej favoraj partoj de Siberio. Laŭ sia fekundeco Kurgana distrikto estas inter la plej bonaj; ĝi juste estas konsiderata grenejo de Tobolska gubernio. Ĉi tie estas riĉa grenkultivado kaj same riĉa brutbredado. Malfacilas trovi areon kun tioma abundo de sekalo, tritiko, lardo, butero, ledoj, viando, vilo, mielo, vakso, ĉiaspecaj grioj, fiŝaĵo rozakarna kaj simpla, ĉiaspeca kuirsalo. En granda kvanto estas bredataj ĉi tie ĉevaloj, kornobrutoj, ŝafoj, eĉ porkoj. Ne nur laŭ riĉeco, sed ankaŭ laŭ nombro de loĝantoj Kurgana distrikto estas konsiderata la dua en la tuta Siberio. Okupante areon je 20 420 kv verstoj [21 784,06 km²], Kurgana distrikto havis tiam en siaj 27 subdistriktoj 178 261 loĝantojn de ambaŭ seksoj, dum Tobolska distrikto ĉe areo 4½-oble pli granda (93 534 kv verstoj [99 782,07 km²], havis preskaŭ duoble malpli grandan loĝantaron — 27 258 homojn de ambaŭ seksoj. Grave evoluintaj ĉi tie estas ne nur agrikultura industrio kaj brutobredado. Kurgano, same kiel ĝia distrikto, famas (almenaŭ famis je priskribita tempo) per siaj produktejoj de lardo, kandeloj, sapo, terpoma melaso kaj altkvalita tritikfaruno. La vapormuelejo de altkvalita tritikfaruno de Smolin estis provizanta per sia bonega altkvalita tritikfaruno la tutan Siberion kaj eĉ Perman gubernion» « В климатическом и санитарно-гигиеническом отношении Курган и его округ причисляются к наиболее благоприятным уголкам Сибири. По плодородию своему курганский округ — один из лучших; он по справедливости считается житницей Тобольской губернии. Здесь богатое хлебопашество и столь же богатое скотоводство. Трудно найти местность с таким обилием ржи, пшеницы, сала, масла, кож, мяса, щетины, меду, воску, всевозможных круп, рыбы красной и простой, всевозможной поваренной соли. В обширных размерах разводятся здесь лошади, рогатый скот, овцы, дажи свиньи. Не только по богатству, но и по числу жителей Курганский округ считался вторым во всей Сибири. Занимая площадь в 20.420 кв. верст [21 784,06 km²], Курганский округ насчитывал тогда в своих 27 волостях 178.261 душу обоего пола, между тем как Тобольский округ, при площади в 4 ½ раза большей (93.534 кв. верст [99 782,07 km²], имел почти вдвое меньшее население — 27.258 душ об. пола. Значительно развиты здесь не только земледельческая промышленность и скотоводство. Курган, как и его округ, славится (славился, по крайней мере, в описываемое время) производствами салотопенным, свечным, мыловаренным, картофельнопаточным и крупчатным. Крупчатная паровая мельница Смолина снабжала своей превосходной крупчаткой всю Сибирь и даже Пермскую губернию[8]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« Kurgano havis avantaĝon ankaŭ rilate Tobolskon, en kiu komerca-industria vivo estis en kompleta degenero; tie estis nur 24 fabrikoj (averaĝe unu je 710 loĝantoj) dum en Kurgano estis 17 fabrikoj, do averaĝe unu je 209 loĝantoj. » « Курган имел преимущество и перед Тобольском, в котором торгово-промышленная жизнь находилась в полном упадке; там насчитывалось только 24 фабрики и заводов (в среднем одна на 710 жителей), а в Кургане было 17 фабрик и заводов, т.е. в среднем одна на 209 жителей[9]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« Per sia ĝenerala aspekto Kurgano bone diferencis de Jalutorovsko: la stratoj estis rektaj, situantaj laŭlonge de alta bordo de rivero Tobolo, domoj preskaŭ ĉiuj estis lignaj — vastaj kaj bone konstruitaj. Bedaŭrinde fabriko de altkvalita tritikfaruno, estante sufiĉe grava de komerca-industria flanko, malbone influis higienan staton de la urbo: ĝi baris navigaciadon laŭ Tobolo, do la rivero stagnis; somere ĝi floris kaj ŝlimis, la fiŝkaptado en ĝi estis komplete mortigita. Tamen en Kurgano mankis eĉ la signoj de pavimoj kaj trotuaroj, preskaŭ tute mankis ankaŭ stratlanternoj (eĉ se ili estis, do sen lampoj), do en pluva periodo, kiam estis koto ĝis genue, estis sufiĉe riske eniri nokte surstraten. » « Общим своим видом Курган выгодно отличался от Ялуторовска: улицы прямые, расположенные вдоль нагорного берега реки Тобола, дома почти все деревянные — просторные и хорошей постройки. К сожалению, крупчатный завод, будучи весьма важным в торгово-промышленном отношении, неблагоприятно отражался на гигиеническом состоянии города: он закрывал судоходство по Тоболу, и река застаивалась; летом она цвела и плесневела, и рыболовство в ней было совершенно убито. Затем в Кургане не было никаких признаков мостовых и тротуаров, не было также почти вовсе уличных фонарей (а если и были, то без ламп), и в дождливое время, когда стояла грязь по колено, было довольно рискованно выходить ночью на улицу[10]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« [pri ekzilita revoluciulo Nifont Dolgopolov ] La medicinon li traktis ne kiel profesion, li simple amis ĝin; specialan favoron li sentis al kirurgio, kiu estis lia fako kaj kiun li tre serioze studis. » « К медицине он относился не только как к профессии, он просто любил ее; особенную слабость питал он к хирургии, которая была его специальностью и которую он очень серьезно изучал[11]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« [pri Nifont Dolgopolov en Kurgano ] N. I. Dolgopolov ĉarme impresis min per siaj sincereco, koreco, tuteco de la naturo kaj vere humana traktado de la proksimuloj. Konsiderata politika ekzilito, li estis malkaŝe (kvankam ne tute ĝuste) diranta, ke lin politiko fakte malmulte interesas, ĉar la amo kaj inklino al la medicino komplete ensorbas lin. » « Н. И. Долгополов производил на меня чарующее впечатление своей искренностью, сердечностью, цельностью натуры и истинно-гуманным отношением ко всем окружающим. Числясь политическим, он откровенно (хотя и не совсем верно) говорил, что его политика, собственно мало интересует, так как любовь и влечение к медицине всецело его поглощают[12]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj
Citaĵo
« [pri Nifont Dolgopolov Kurgano ] N. I. estis fervora "ĥoĥol" kaj ĝisosta "ukrainofilo". Lia plej amata poeto estis Ŝevĉenko, kies portreto kaj verkoj okupis la plej honoran lokon en lia kabineto. Semajnon antaŭ la memordato (la 26-a de februaro) de Ŝevĉenko li ekpetis min prepari "paroladon" pri la vivo kaj agado de tiu ĉi amata "paĉjo", promesante al mi rekompense regalon per la veraj malgrandrusaj pastopoŝetoj. Mi plenumis lian peton. Kiam mi venis al li vespere la 26-an de februaro, mi preskaŭ ne rekonis lin: li tre malalte frizis sin, elstariginte videble "ĥoĥol" [hartufon], sin vestis je la vastega kiel Dnepro "ĥoĥola" pantalono, kudrita el diverskoloraj pecoj, kaj lerte broditan malgrandrusan ĉemizon. » « Н. И. был заядлый "хохол" и чистокровный "украинофил". Его самым любимым поэтом был Шевченко, портрет и сочинения которого занимали самое почетное место в его кабинете. За неделю до поминок (26 февраля) Шевченко он стал просить меня приготовить "речь" о жизни и деятельности этого любимого "батьки", суля мне за это угощение настоящими малороссийскими варениками. Я исполнил его просьбу. Когда я пришел к нему вечером 26 февраля, я почти не узнал его: он низко-пренизко подстригся, выделив заметно "чуб", нарядился в широчайшие, как Днепр, "хохлацкие" шаровары, сшитые из разноцветных лоскутков, и артистически вышитую малороссийскую рубаху[13]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj

Pri la aŭtoro

[redakti]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 187.
  2. La aŭtoro pasigis en Jalutorovsko 10 monatojn en 1878 kiel politika ekzilito.
  3. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 206.
  4. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 207.
  5. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 207.
  6. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 207–208.
  7. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 212.
  8. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 214–215.
  9. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 215.
  10. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 215.
  11. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 217.
  12. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 218.
  13. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 218.