Saltu al enhavo

Slavemo

El Vikicitaro
Slavemo
Slavemo
Slavemo
Aliaj projektoj
Slavemo en Vikipedio

Slavemo estis intelekta movado en la 19-a jarcento, strebinta interproksimiĝon de la slavoj.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« La plej granda eraro de la slavemuloj konsistas je tio, ke ili en la demando ekvidis respondon kaj konfuzis eblecon kun realo» « Наибольшее заблуждение славянофилов заключается в том, что они в самом вопросе увидели ответ и спутали возможность с действительностью. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Ekzaltitaj slavemuloj atakis feroce la tutan Peterburgan periodon, ĉion kion faris Petro la Granda kaj fine ĉion kio estis eŭropigita, civilizita. Oni povas kompreni kaj pravigi tian entuziasmon kiel opozicion, sed malfeliĉe tiu ĉi opozicio iris tro for kaj ekvidis ke per nekomprenebla por si mem maniero ĝis ektrovis sin flanke de la registaro, malgraŭ propraj streboj al libereco» « Экзальтированные славянофилы накинулись с остервенением на весь петербургский период, на все, что сделал Петр Великий, и, наконец, на все, что было европеизировано, цивилизовано. Можно понять и оправдать такое увлечение как оппозицию, но, к несчастью, оппозиция эта зашла слишком далеко и увидела, что непонятным для себя образом она очутилась на стороне правительства, наперекор собственным стремлениям к свободе. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Decidinte a priori ke ĉio, veninta de la germanoj, valoras nenion, ke ĉio enkondukita de Petro la 1-a estas abomena, la slavemuloj venis ĝis tio ke ili komencis admiri malvastajn formojn de la Moskva ŝtato kaj, rezigninte je propra racio kaj propraj scioj, impetis sub la krucon de la greka eklezio. » « Решив a priori, что все, пришедшее от немцев, ничего не стоит, что все, введенное Петром I, отвратительно, славянофилы дошли до того, что стали восхищаться узкими формами Московского государства и, отрекшись от собственного разума и собственных знаний, устремились под сень креста греческой церкви. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Se la formoj kaj spirito de la Okcidento estis malkovenaj por Rusio, do kion komunan havis ĝi kaj la ordo de la Orienta Romia imperio? Je kio montriĝis organika ligo inter la slavojbarbaroj pro sia juneco, kaj la grekoj — barbaroj pro sia kadukeco? Kaj fine kio estas tiu ĉi Bizanco se ne Romio — Romio de la tempo de degrado, Romio sen gloraj rememoroj, sen konsciencriproĉoj? Kiujn novajn principojn Bizanco alportis al la historio? Ĉu grekan ortodoksismon? Sed ĝi estas nura apatia katolikismo; la principoj estas tiomgrade la samaj, ke necesis sep jarcentoj de diskutoj kaj kvereloj por kredigi ilian diferencon. Eble socia ordo? Sed en la Orienta imperio ĝi estis bazita sur nelimigita potenco, sur sendiskuta obeemo, sur kompleta absorbo de la personeco fare de la ŝtato kaj de la ŝtato fare de imperiestro» « Если формы и дух Запада не подходили России, то что же было общего между нею и устройством Восточной Римской империи? В чем сказалась органическая связь между славянами — варварами по своей молодости, и греками — варварами по своей дряхлости? И, наконец, что иное представляет собою эта Византия, как не Рим, — Рим времен упадка, Рим без славных воспоминаний, без угрызений совести? Какие новые принципы внесла Византия в историю? Быть может, греческое православие? Но ведь оно — всего только апатичный католицизм; принципы их настолько одинаковы, что потребовалось семь веков споров и разногласий, чтобы заставить поверить в их различие. Быть может, общественный строй? Но в Восточной империи он основывался на неограниченной власти, на безропотном послушании, на полном поглощении личности государством, а государства — императором. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Eŭropanoj, kiel nomis ilin la slavemuloj, ne deziris ŝanĝi kolrimenon de germana sklaveco al tiu ortodoksa-slava, ili deziris liberiĝi de ĉiuj eblaj kolrimenoj. » « Европейцы, как называли их славянофилы, не хотели менять ошейник немецкого рабства на православно-славянский, они хотели освободиться от всех возможных ошейников. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Adeptoj de historia principo, ili konstante forgesadis ke ĉio okazinta post Petro la 1-a ankaŭ estas la historio kaj ke neniu viva forto, jam sen paroli pri venintoj de la transa mondo, povus forstreki la okazintajn faktojn, nek forigi iliajn sekvojn. » « [о славянофилах] Поклонники исторического принципа, они постоянно забывали, что все, происшедшее после Петра I, — тоже история, и что никакая живая сила, не говоря уже о выходцах с того света, не могла ни вычеркнуть совершившиеся факты, ни устранить их последствия. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Ni rigardis ilin kun indigno kaj estis pravaj, ni serĉis liberecon de konscienco; ili, plenaj je skisma maltoleremo, edifis ortodoksan sklavecon» « [о славянофилах] Мы смотрели на них с негодованием и были правы, мы искали свободы совести; они, исполненные раскольнической нетерпимости, проповедовали православное рабство. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« La slavemuloj iĝis okcidentaj teroristoj, defendantoj de germanaj ŝtataj ideoj — kaj parto de la okcidentemuloj (inkluzive nin), rezignis je salus populi kaj je sanga progreso, ni pledas por memstareco de ĉiu provinco, por komunumo, por rajto je tero» « Славянофилы сделались западными террористами, защитниками немецких государственных идей, — а часть западников (и мы в том числе), отрекаясь от salus populi [блага народа] и кровавого прогресса, стоим за самоправность каждой области, за общину, за право на землю. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Kiam la slavemuloj asertis, ke Rusio savos la mondon, ili uzis eŭfemismon: savi sen konkeri fakte ne eblas. Kio rilatas al iu ajn popolo, ĝi trovas principon de sia vivo en si mem aŭ tute ne trovas ĝin: kiel iu ajn povas savi ĝin? Rusio ja, sekulariginte la lingvaĵon kaj la koncepton de la slavemuloj, plu opinias ke nome ĝi estas alvokita garantii savon de la mondo kaj unuavice de la Okcidento, rilate kiun ĝi cetere neniam havis klaran senton, sed nuran tenton miksitan kun abomeno kaj envio (kombino de kaŝita adorado kaj ŝajniga abomeno), kaŭzitajn de spektaklo de la putrado, same enviinda kaj danĝera, kiun oni ŝajne dezirus tuŝi, sed prefere — fuĝi for de ĝi. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Vidu ankaŭ

[redakti]