Saltu al enhavo

Siberianoj

El Vikicitaro
(Alidirektita el Siberiano)
Siberianoj
Siberianoj
Siberianoj
Aliaj projektoj
Siberianoj en Vikipedio
Siberianoj en Komuneja kategorio

Siberianoj estas subetna grupo de la rusoj denaske loĝantaj en Siberio, Rusio.

Citaĵoj

[redakti]

Anton Ĉeĥov

[redakti]
Citaĵo
« Naŭ monatojn ne demetas li pugnogantojn kaj nek rektigas la fingrojn; jen la frosto je kvardek gradoj, jen herbejoj je distanco dudek verstoj estas inunditaj, kaj kiam venas mallonga somero — la dorso doloras pro laboro kaj tiriĝas la tendenoj. Kiam ja pentri en tia vivo? Pro tio ke la tutan jaron daŭrigas li kruelan batalon kontraŭ naturo, li ne estas pentristo, nek muzikisto, nek kantisto. En vilaĝo oni malofte aŭdos harmonikon kaj ne atendu ke la veturigisto ekkantu. » « Девять месяцев не снимает он рукавиц и не распрямляет пальцев; то мороз в сорок градусов, то луга на двадцать верст затопило, а придет короткое лето — спина болит от работы и тянутся жилы. Когда уж тут рисовать? Оттого, что круглый год ведет он жестокую борьбу с природой, он не живописец, не музыкант, не певец. По деревне вы редко услышите гармонику и не ждите, чтоб ямщик затянул песню. »
— Anton ĈeĥovEl Siberio
Citaĵo
« La virino ĉi tie estas same teda kiel la siberia naturo; ŝi estas ne rimarkinda, malvarma, ne scias sin vesti, nek kantas, nek ridas, nek estas ĉarma kaj kiel diris unu malnova loĝanto en konversacio kun mi: "estas palpe dura". » « Женщина здесь так же скучна, как сибирская природа; она не колоритна, холодна, не умеет одеваться, не поет, не смеется, не миловидна и, как выразился один старожил в разговоре со мной: «жестка на ощупь». »
— Anton ĈeĥovEl Siberio
Citaĵo
« Ĝenerale la popolo ĉi tie estas bona, bonkora kaj kun bonegaj tradicioj. Iliaj ĉambroj estas aranĝitaj simple, sed pure, kun pretendo je lukso; la litoj estas molaj, ĉie estas lanugaĵoj kaj grandaj kusenoj, la plankoj farbitaj aŭ sternitaj per memfaritaj tolaj tapiŝoj. Tio klarigeblas certe per bonhaveco, per tio ke la familio havas terenon el 16 desjatinoj [17,48 hektaroj] da ĉernozio kaj ke sur tiu ĉi ĉernozio kreskas bona tritiko (tritika faruno kostas ĉi tie 30 kopekojn kontraŭ pudo [16 kg]). Sed ne ĉion oni povas klarigi per bonhaveco kaj sateco, necesas agnoski ankaŭ la vivmaneron. Kiam nokte oni eniras la ĉambron, en kiu oni dormas, do la nazo ne sentas mankon de oksigeno, nek rusan spiriton. Cetere unu maljunulino, donante al mi kulereton, frotpurigis ĝin kontraŭ sia pugo, sed almenaŭ oni ne sidigos vin trinki teon sen tablotuko, en via ĉeesto oni ne ruktas, nek serĉas en la kapo; kiam oni donas akvonlakton, oni ne tenas fingrojn en la glaso, teleraro estas pura, kvaso travidebla kiel biero — ĝenerale pureco, pri kia niaj ĥoĥoloj povus nur revi, dum la ĥoĥoloj estas oble pli puremaj ol kacapoj» « Вообще народ здесь хороший, добрый и с прекрасными традициями. Комнаты у них убраны просто, но чисто, с претензией на роскошь; постели мягкие, всё пуховики и большие подушки, полы выкрашены или устланы самоделковыми холщовыми коврами. Это объясняется, конечно, зажиточностью, тем, что семья имеет надел из 16 десятин чернозема и что на этом черноземе растет хорошая пшеница (пшеничная мука стоит здесь 30 коп. за пуд). Но не всё можно объяснить зажиточностью и сытостью, нужно уделить кое-что и манере жить. Когда ночью входишь в комнату, в которой спят, то нос не чувствует ни спирали, ни русского духа. Правда, одна старуха, подавая мне чайную ложку, вытерла ее о задницу, но зато вас не посадят пить чай без скатерти, при вас не отрыгивают, не ищут в голове; когда подают воду или молоко, не держат пальцы в стакане, посуда чистая, квас прозрачен, как пиво, — вообще чистоплотность, о которой наши хохлы могут только мечтать, а ведь хохлы куда чистоплотнее кацапов! »
— Anton ĈeĥovLetero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]
Citaĵo
« Oni trinkas teon kaj interparolas kun virinoj, kiuj ĉi tie estas inteligentaj, bonkoraj, laboremaj kaj pli liberaj ol en Eŭropo; la edzoj ne skoldas kaj nek batas ilin, ĉar ili estas same altaj kaj fortaj kiel iliaj regantoj; ili, kiam la edzoj estas for, servas kiel veturigistoj, ŝatas ŝerci. » « Пьешь чай и разговариваешь с бабами, которые здесь толковы, чадолюбивы, сердобольны, трудолюбивы и свободнее, чем в Европе; мужья не бранят и не бьют их, потому что они так же высоки, и сильны, и умны, как их повелители; они, когда мужей нет дома, ямщикуют; любят каламбурить. »
— Anton ĈeĥovLetero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
Citaĵo
« [pri Siberio] Infanojn ĉi tie oni ne subigas al severa disciplino; oni dorlotas ilin. La infanoj dormas sur mola kiom ili deziras, trinkas teon kaj manĝas kune kun viroj kaj kverelas kiam tiuj ame mokas ilin. » « Детей не держат в строгости; их балуют. Дети спят на мягком, сколько угодно, пьют чай и едят вместе с мужиками и бранятся, когда те любовно подсмеиваются над ними. »
— Anton ĈeĥovLetero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
Citaĵo
« [...] en Siberio la popolo estas malbela. La brunharuloj tute mankas. » « [...] в Сибири народ некрасив. Брюнетов совсем нет. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
Citaĵo
« Dio mia, kiom riĉa estas Rusio je bonaj homoj! Se ne estus malvarmo, forprenanta de Siberio someron, kaj se ne estus ŝtatoficistoj, perversigantaj la kamparanojn kaj ekzilitojn, do Siberio estus la aplej riĉa kaj benita tero. » « Боже мой, как богата Россия хорошими людьми! Если бы не холод, отнимающий у Сибири лето, и если бы не чиновники, развращающие крестьян и ссыльных, то Сибирь была бы богатейшей и счастливейшей землей. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]

Sergej Maksimov

[redakti]
Citaĵo
« [...] danke al antaŭjuĝo de la siberianoj kontraŭ setlintoj, okazas multe da miksaĵoj kun indiĝenoj, metisoj. Ĉe rivero Obo rusoj ostjakiĝis, ĉe Jenisejotunguziĝis, ĉe riveroj Leno, Aldano kaj Maja jakutiĝis, kaj trans Bajkalo estiĝis la tuta gento karimoj de patrinoj burjatinoj kaj mongolinoj kaj patroj el siberiaj kozakoj kaj rusaj setlintoj. En la dua generacio, en la nepoj, en ĉiuj ĉi kvar-kvin kazoj okazas kompleta transformiĝo [...] » « [...] благодаря предубеждению сибиряков против поселенцев, оказывается множество помесей с инородцами, метисов. На р. Оби русские обостячились, на Енисее — отунгузились, на реках Лене, Алдоне и Мае объякутились, а за Байкалом явилось целое племя карымов от матерей буряток и монголок и отцов из сибирских казаков и русских поселенцев. Во втором поколении, во внуках, во всех этих четырех-пяти случаях превращение полное [...][1]»
— Sergej Maksimov, Siberio kaj punlaboro [1862]
Citaĵo
« [...] la siberiano estas sinsekva kaj rankora. Ne pardonis li al la iŝimanoj malnovan pekon — fabrikadon de falsaj bankbiletoj kaj ĝis nun nomas ilin patkukuloj (uzante ilian figursencan terminon, nomante la falsajn paperojn patkukoj). Ne forgesis la siberiano ke taranojn (loĝantojn de la urbo Taro) iam Petro la Granda pro obstino rilate skismon kaj pro ribelo en 1721 ordonis palisumi kaj ĝis nun li nomas ilin palisumuloj, dum la turinskanojn — hejmbranduloj (pro hejma farado de brando) kaj la kurgananojn — ĉevalŝtelistoj. Ĝis nun la jenisejskanojn oni nomas trablovuloj (pro pekoj, kies klarigo ne publikigeblas) kaj ĉerkoŝtelistoj. » « [...] сибиряк последователен и злопамятен. Не простил он ишимцам старого греха — фабрикации фальшивых кредитных билетов, и до сих пор зовет их блинниками (выражаясь их же условным термином, называя фальшивые бумажки блинами). Не забыл сибиряк, что таровцев (жителей г. Тары) когда-то Петръ Великий, за упорство в расколе и за бунт 1721 года, велел сажать на кол, и до сих пор зовет их коловичами, как туринцев — самосадошниками (за тайную сидку вина) и курганцев — конокрадами. До сих пор енисейцев зовут сквозниками (за грехи, объяснение которых не укладывается в печать) и гроболазами.[2]»
— Sergej Maksimov, Siberio kaj punlaboro [1862]

Sergej Turbin

[redakti]
Citaĵo
« Emo sin esprimi en eksterlandaj dialektoj propras al la siberianoj, same kiel al la tuta rusa popolo, kaj pro tio ĉiuj loĝantaj apud indiĝenoj interkomunikiĝas kun ili en iliaj lingvoj. Siberia kozako, ne kapabla paroli kirgize, estas same malofta kiel kirgizo, kapabla paroli ruse. » « Страсть изъясняться на иностранных диалектах присуща сибирякам, как и всему русскому люду, и потому все живущие по соседству с инородцами объясняются с ними на их наречиях. Сибирский казак, не умеющий объясняться по-киргизски, также редок, как Киргиз, умеющий говорить по-русски[3]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Nombro de eks-bienulaj kamparanoj kaj kortuloj en Siberio estas tiel malgranda, ke ĝi estas nura guto en la maro, kaj pro tio la vorto nobelo estas preskaŭ tute ne konata al la popolo. Tamen ĝi konas, kaj bone konas, la vorton ŝtatoficisto. Laŭ siberiaj popolaj opinioj, la homa gento dividiĝas plejparte je du precipaj kategorioj: je la homoj kaj ŝtatoficistoj. » « Число бывших помещичьих крестьян и дворовых в Сибири до того незначительно, что составляет решительно каплю в море, и потому слово дворянин народу почти неизвестно. Зато он знает, и хорошо знает, слово чиновник. По сибирским народным понятиям, род человеческий делится главнейшим образом на два разряда, именно: на людей и чиновников[4]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« La homoj ekzistas, unue, lokanoj, do siberianoj, kompreneble malnovloĝantoj, kaj due, rusianoj. La rusianoj, estante ne kompareble pli malbonaj ol la siberianoj, estas dividataj je: 1) Setlintoj el malfeliĉuloj, do el ekzilitaj laŭ juĝejaj verdiktoj, komunumaj verdiktoj kaj volo de la posedanto. "Inter tiuj haveblas diversaj: malbonaj kaj bonaj". 2) Transloĝiĝintoj, alinome novloĝantoj aŭ memirantoj, do venintaj al Siberio laŭ propra volo. La transloĝiĝantoj estas konsiderataj nekompareble pli malbonaj ol la ekzilitoj. Je okuloj de la vera siberiano inter indiĝeno, konscie konsiderata ne tute homo, kaj la tambova, penza, voroneĵa ks kamparano diferenco estas ne granda. "Nura famo ke ili estas baptitoj, sed ili vivas maldece: veraj porkoj. Diablo portas ilin ĉi tien! La tutan teron ili okupis! La plej plugeblajn terojn ili kaptis!" Mi ĵuras aŭtentikecon de ĉiuj ĉi frazoj, aldonante ke mi aŭdis ilin plurfoje kaj plurloke. En Rusio verŝajne ŝajnos neimagebla stultaĵo kaj maleleganta elpensaĵo, ekzistanta en pluraj lokoj de Siberio plendo pri kio vi pensas? Pri malvasteco kaj malsufiĉo de la tero?! Sed malgraŭ tuta sensenseco de tia plendo, ĝi ekzistas.
La tria sorto de la rusiaj homoj estas Vjaznikanoj. Sub tiu ĉi nomo estas konsiderataj ĉiuj ajn vagantaj vendistoj (ne tataroj), sendepende de kiu gubernio ili devenas. Efektive inter ili la unuan lokon okupas vladimiranoj de diversaj distriktoj kaj la vjaznikanoj ne pli multas ol la kovrovanoj ktp. Ne malmulte tra Siberio vagadas ankaŭ de kostromanoj kaj vjatkanoj, ankaŭ nomataj vjaznikanoj. »
 « Люди бывают, во-первых здешние, т. е. сибирские, разумеется старожилы, и во-вторых расейские. Расейские люди, будучи вообще не в пример хуже сибирских, подразделяются: 1) На поселенцев, посельцев или посельщиков (в женском роде поселка) из несчастных, т. е. сосланных, по решениям судебных мест, общественным приговорам и воле владельцев. «Между этими есть всякие: и худые и добрые.» 2) На переселенцев, иначе новоселов, или самоходов, т. е. пришедших в Сибирь по своей воле. Переселенцы считаются несравненно хуже ссыльных. В глазах истого сибиряка между инородцем, сознательно почитаемым не вполне человеком и тамбовским, пензенским, воронежским и проч. крестьянином разницы не много. «Только слава, что крещеные, а живут не обрядно: свиньями свиньи. Черт их несет сюда! Всю землю запленили! Что ни есть самыя еланные места заняли!» За подлинность всех этих фраз ручаюсь, добавляя, что мне приходилось слышать их не раз и не в одном месте. В России, пожалуй, покажется невероятным вздором и нелепою выдумкой, существующая во многих местах Сибири жалоба на что бы вы думали? На тесноту и недостаток земли?!? Но не смотря на всю бессмыслицу подобной жалобы, она существует.
Третий сорт рассейских людей составляют
Вязниковцы. Под этим именем разумеются все вообще бродячие торговцы (не Татары), из каких бы губерний они ни были. В действительности между ними первое место принадлежит Владимирцам разных уездов и вязниковских ничуть не больше, чем ковровских и всяких. Не мало по Сибири расхаживает также костромичей и вятичей, тоже называемых вязниковцами[5]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Siberiaj ŝtatoficistoj estas dividataj je du grupoj" la armeaj, do militistoj, kaj la jugejaj — civiluloj. Ekzistas ankaŭ la montaj, sed ili havas propran palestinon kaj sian linion. La ŝtatoficistoj, laŭ deveno, estas lokanoj kaj alveturintoj. Tiuj lastaj nomas la unuajn hejmkultivitoj [sentalentuloj], la unuaj nomas la lastajn sterkuloj. La alveturintoj tre ofte akirinte familion, dometon kaj aliajn materiajn bonojn, restas en Siberio por ĉiam, kaj generas lokanojn. Nemalofte inter ŝtatoficistoj kaj junaj negocistoj kun pretendoj pri edukiteco, kompreneble lokanoj, renkontiĝas sinjoroj, kiujn plej trafe eblus nomi usonanoj. Tiuj usonanoj konsideras Siberion eldorado kaj traktas preskaŭ kiel personan ofendon la plej etan riproĉon aŭ malkonsenton pri iliaj ditiramboj. » « Сибирские чиновники разделяются также на два отдела: на армейских, т. е. военных, и судейских — гражданских. Есть еще пожалуй горные, но у тех своя палестина и своя линия. Чиновники, по происхождению, бывают туземные и заезжие. Последние зовут первых доморощенными, первые последних навозными. Приезжие, очень часто, обзаведясь семейством, домиком и иными земными благами, остаются в Сибири навсегда, и производят туземных. Не редко между чиновниками и молодыми купцами с претензиями на образование, конечно туземными, попадаются господа, которых всего вернее следует назвать Американцами. Эти Американцы считают Сибирь за какое-то эльдорадо, и принимают чуть не за личную обиду малейшее замечание и несогласие с их дифирамбами[6]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« En Siberio la tuta oficistaro ricevas la titolon "via alta moŝto". Al la negocistoj oni diras: "via estimo kaj via alteco". La nomoj: sinjoro kaj sinjorino apartenas nur al la staciistoj kaj iliaj edzinoj» « В Сибири весь чиновный люд пользуется титулом: «ваше высокоблагородие». Купцам говорят: «ваше почтение и ваше степенство». Названия: барин и барыня принадлежат только станционным смотрителям и их супругам[7]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Kiam mi kaj veturigisto eniris la domon, la mastroj jam sidis ĉe la tablo kaj manĝis ŝĉion; sed leganto ne pensu ke siberia ŝĉio estas la sama kiel tiu rusa. Inter ili mankas iu ajn simileco. En la siberia ŝĉio, krom akvo, viando, salo kaj dika *) grio, mankas iuj ajn aldonaĵoj. Meti brasikon, cepon kaj ĉiujn ajn verdaĵojn, oni konsideras tute nenecesa. Post ŝĉio sekvis galantino, al kiu oni aldonis nekonatan al niaj malsuperaj klasoj mustardon diluitan per kvaso. Poste aperis ne bolkuirita, nek rostita, sed pli ĝuste vaporumita porkido, iom salita kaj tre grasa. La kvara plado estis malfermita pirogo (rastjagaj) kun salita ezoko. Je la pirogo oni manĝis nur farĉon; la randojn kaj malsupron manĝi ne estas kutime. Fine aperis io simila al patkukoj kun kazeo, rostitaj je butero. Kaĉo mankis. La siberianoj ne ŝatas ĝin, dum poligonan grion ili eĉ malŝatas. La pano estis sole tritika, sed tre acida kaj bakita el likva pasto. Tio estis ĉiutaga manĝo de bonhava kamparano. Kvason, kaj eĉ tre bonan, en Siberio eblas trovi en ĉiu bonhava domo. Kie oni bakas panon el sekala faruno, tie oni ĉiam ĝin trakribras per etĉela kribrilo [sito]. Uzi grandĉelan kribrilon estas konsiderate malbone.
— Ni, dankon al dio, ne estas porkoj! diras la siberianoj.
— Kiel oni povas grajnoŝelojn manĝi, dio savu! diras la siberianoj.
Pro grandĉele kribrita pano ili multe kritikas novsetlintojn, kiuj tre ŝatas ĝin.
*) Dika grio nomiĝas senŝeligita hordeo. Normala muelita hordeo estas nomata simple grio, sen konkretigo pri kio temas. Milea grio estas nomata milegrio. »
 « Когда я и ямщик вошли в избу, хозяева уже сидели за столом и хлебали щи; но да не подумает читатель, что сибирские щи тоже, что русские. Между ними нет никакого сходства. В сибирских щах, кроме воды, мяса, соли и толстой *) крупы, нет никаких примесей. Класть капусту, лук и вообще какую бы то ни было зелень, считается совершенно ненужным. За щами последовал студень, к которому подали незнакомую нашему простонародью горчицу, разведенную квасом. Далее явился, не то чтобы вареный, и не то чтобы жареный, a скорее пареный поросенок, слегка просоленый и очень жирный. Четвертым блюдом был открытый пирог (растягай) с просоленою щукой. В пироге ели только начинку; края и сподку есть не принято. Наконец, явилось что-то вроде оладьев с творогом, жаренных в коровьем масле. Каши не было. Сибиряки до нее не охотники, а гречневой крупы даже не любят. Хлеб исключительно пшеничный, но очень кислый, и печеный из жидкого теста. Это был ежедневный обед исправного крестьянина. Квас, и даже очень хороший, в Сибири можно найти в каждом порядочно-построенном доме. Где пекут хлеб из ржаной муки, там ее всегда сеют на сито. Употреблять решето считается предосудительным.
— Мы, слава Богу, не свиньи! говорят сибиряки.
— Как же таки мякину
исть (есть), сохрани Господи! говорят сибирячки.
За решетный хлеб много достается новоселам, имеющим к нему сильное пристрастие.
*) Толстою крупою называют ободранный ячмень. Обыкновенная же ячная существует под именем просто крупы, без прибавления какая. Пшено именуется просяною крупою[8]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Максимов С. В. Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова. Т. 1. Санкт-Петербург, 1908. С. 299.
  2. Максимов С. В. Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова. Т. 1. Санкт-Петербург, 1908. С. 299.
  3. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 36.
  4. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 36.
  5. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 36–37.
  6. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 37–38.
  7. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 39.
  8. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 77–78.