Saltu al enhavo

Siberia landvojo

El Vikicitaro
Siberia landvojo
Siberia landvojo
Siberia landvojo
Aliaj projektoj
Siberia landvojo en Vikipedio
Siberia landvojo en Komuneja kategorio

Siberia landvojo estas la malnova vojo de Eŭropa Rusio tra Siberio al Fora oriento kaj Ĉinio.

Citaĵoj

[redakti]

Anton Ĉeĥov

[redakti]
Citaĵo
« Ni renkontis vagabondojn kun kaldronetoj surdorse; tiuj ĉi sinjoroj senĝene promenas laŭ la tuta Siberia landvojo. Jen ili ponardas maljunulinon por preni ŝian jupon por siaj piedĉifonoj, jen ili forŝiros de sur verstofosto ladaĵon kun ciferoj — ĝi utilos por io, jen ili trabatos la kapon al renkontita mizerulo aŭ elbatos la okulon al sia frato ekzilito, sed la veturantojn ili ne tuŝas. Ĝenerale rilate rabadon la veturado ĉi tie estas tute sekura. » « Встретили бродяг с котелками на спинах; эти господа беспрепятственно прогуливаются по всему сибирскому тракту. То старушонку зарежут, чтобы взять ее юбку себе на портянки, то сорвут с верстового столба жестянку с цифрами — сгодится, то проломят голову встречному нищему или выбьют глаза своему же брату ссыльному, но проезжающих они не трогают. Вообще в разбойничьем отношении езда здесь совершенно безопасна. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]
Citaĵo
« Kaj vere, laŭ la tuta landvojo ne estas konate ke oni ŝtelis ion ĉe veturanto. La moroj tiurilate ĉi tie estas miraklaj, la tradicioj bonkoraj. Mi estas profunde konvinktia ke se mi hazarde lasus en la koĉo monon, do trovinta ĝin veturigisto-kontraktulo redonus ĝin al mi eĉ sen rigardi en la monujon. En la poŝtaj koĉoj mi veturis malmulte kaj pri la poŝtaj veturigistoj mi povas diri nur unu aferon: en plendolibroj, kiujn mi legis pro enuo en stacioj, miajn okulojn trafis nur unu plendo pri ŝtelo: ĉe la veturanto malaperis saketo kun botegoj, sed eĉ tiu ĉi plendo, kio videblas el rezolucio de poŝta estraro, estis lasita sen sekvoj, ĉar la saketo estis baldaŭ trovita kaj redonita al la veturanto. Pri la raboj survoje ĉi tie ne estas kutime eĉ paroli. Ne aŭdeblas pri ili. Kaj renkontitaj vagabondoj, per kiuj oni tiel timigis min, kiam mi estis veturanta ĉi tien, ĉi tie estas same timindaj por la veturanto kiel leporoj kaj anasoj» « И в самом деле, по всему тракту не слышно, чтоб у проезжего что-нибудь украли. Нравы здесь в этом отношении чудесные, традиции добрые. Я глубоко убежден, что если бы я обронил в возке деньги, то нашедший их вольный ямщик возвратил бы мне их, не заглянув даже в бумажник. На почтовых я ездил мало и про почтовых ямщиков могу сказать только одно: в жалобных книгах, которые я читал от скуки на станциях, мне попалась на глаза только одна жалоба на покражу: у проезжего пропал мешочек с сапогами, но и эта жалоба, что видно из резолюции почтового начальства, оставлена без последствий, так как мешочек был скоро найден и возвращен проезжему. О грабежах на дороге здесь не принято даже говорить. Не слышно про них. А встречные бродяги, которыми меня так пугали, когда я ехал сюда, здесь так же страшны для проезжего, как зайцы и утки. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Laŭ la siberia landvojo, de Tjumeno ĝis Tomsko, mankas vilaĝetoj, nek domaroj, sed nur grandaj vilaĝoj, starantaj unu de la alia je distanco 20, 25 aŭ eĉ 40 verstoj. Bienoj laŭvoje mankas, ĉar bienistoj ĉi tie mankas; ne vidos oni fabrikojn, nek muelejojn, nek gastejojn... La sola afero laŭvoje memoriganta pri la homo estas telegrafaj dratoj, hurlantaj akompane de vento, kaj verstofostoj. En ĉiu vilaĝo estas preĝejo, foje du; haveblas ankaŭ lernejoj, ankaŭ ŝajne en ĉiuj vilaĝoj. La domoj estas lignaj, ofte duetaĝaj, tegmentoj el maldikaj tabuloj. Apud ĉiu domo sur barilo aŭ sur betulo staras birdodomo kaj tiel malalte ke eblas atingi ĝin permane. La sturnoj ĉi tie ĝuas ĉies amon, ilin eĉ la katoj ne tuŝas. La ĝardenoj mankas. » « По сибирскому тракту, от Тюмени до Томска, нет ни поселков, ни хуторов, а одни только большие села, отстоящие одно от другого на 20, 25 и даже на 40 верст. Усадеб по дороге не встречается, так как помещиков здесь нет; не увидите вы ни фабрик, ни мельниц, ни постоялых дворов… Единственное, что по пути напоминает о человеке, это телеграфные проволоки, завывающие под ветер, да верстовые столбы. В каждом селе — церковь, а иногда и две; есть и школы, тоже, кажется, во всех селах. Избы деревянные, часто двухэтажные, крыши тесовые. Около каждой избы на заборе или на березке стоит скворечня, и так низко, что до нее можно рукой достать. Скворцы здесь пользуются общею любовью, и их даже кошки не трогают. Садов нет. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Siberia landvojo estas la plej granda kaj ŝajne la plej aĉa vojo en la tuta mondo. De Tjumeno ĝis Tomsko danke al ne la ŝtatoficistoj, sed lokaj naturaj kondiĉoj, ĝi estas ankoraŭ eltenebla; ĉi tie estas senarbara valo; matene pluvis sed vespere jam sekiĝis; kaj se ĝis la fino de majo la landvojo estas kovrita je montoj de glacio pro degelanta neĝo, oni povas veturi laŭ kampo, elektante sur vastaĵo iun ajn ĉirkaŭiran vojon. De Tomsko ja komenciĝas tajgo kaj montetoj; la grundo ĉi tie sekiĝas nerapide, elekteblo por ĉirkaŭira vojo mankas, do kontraŭvole oni devas veturi laŭ la landvojo. Kaj pro tio nur post Tomsko la veturantoj komencas skoldi kaj diligente kontribui al la plendolibroj. Sinjoroj ŝtatoficistoj akurate tralegas iliajn plendojn kaj sur ĉiu skribas: "Lasi sen sekvoj". Por kio skribi? Ĉinaj ŝtatoficistoj delonge farus la stampilon. » « Сибирский тракт — самая большая и, кажется, самая безобразная дорога во всем свете. От Тюмени до Томска, благодаря не чиновникам, а природным условиям местности, она еще сносна; тут безлесная равнина; утром шел дождь, а вечером уж высохло; и если до конца мая тракт покрыт горами льда от тающего снега, то вы можете ехать по полю, выбирая на просторе любой окольный путь. От Томска же начинаются тайга и холмы; сохнет почва здесь нескоро, выбирать окольный путь не из чего, поневоле приходится ехать по тракту. И потому-то только после Томска проезжающие начинают браниться и усердно сотрудничать в жалобных книгах. Господа чиновники аккуратно прочитывают их жалобы и на каждой пишут: «Оставить без последствий». Зачем писать? Китайские чиновники давно бы уж завели штемпель. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Por moki la turmentitajn veturigistojn, poŝtistojn kaj ĉevalojn iu ordonis ŝuti flanke de la vojo amasojn da brikaj rubaĵoj kaj ŝtonoj. Tio estas por ĉiuminute memorigi ke baldaŭ la vojo iĝos eĉ pli malbona. Oni diras ke en la urboj kaj vilaĝoj laŭ la Siberia landvojo loĝas homoj, kiuj ricevas salajron pro tio ke ili riparas la vojon. Se tio estas la vero, necesas altigi ilian salajron por ke ili bonvole ne klopodu ripari, ĉar pro iliaj riparoj la vojo iĝas ĉiam pli kaj pli malbona. Laŭ vortoj de kamparanoj, la riparado de la vojo kiel tiu apud Kozulskaja okazas tiel. Fine de junio aŭ komence de julio, en la pleja moskita sezono — loka Egiptia plago, oni "kunpelas" el la vilaĝoj homojn kaj ordonas al ili superŝuti la sekiĝintajn vojsulkojn kaj kavojn per brikaj rubaĵoj kaj ŝtonoj, kiuj inter la fingroj transformiĝas je pulvoro; la riparado daŭras ĝis la fino de somero. Poste venas neĝo kaj kovras la vojon per malebenaĵoj, la solaj en la mondo kaŭzantaj movmalsanon; poste printemo kaj koto, poste denove la riparado — kaj tiel jaron post jaro. » « Чтобы поглумиться над замученными ямщиками, почтальонами, возчиками и лошадями, кто-то распорядился насыпать по сторонам дороги кучи кирпичного мусора и камня. Это для того, чтобы каждую минуту напоминать, что в скором времени дорога будет еще хуже. Говорят, что в городах и селах, по сибирскому тракту, живут люди, которые получают жалованье за то, что починяют дорогу. Если это правда, то надо прибавить им жалованья, чтобы они, пожалуйста, не трудились починять, так как от их починок дорога становится всё хуже и хуже. По словам крестьян, ремонт дороги, вроде Козульской, производится так. В конце июня или в начале июля, в самый сезон мошкары — местной египетской казни, «сгоняют» из сел народ и велят ему засыпать высохшие колеи и ямы хворостом, кирпичным мусором и камнем, который стирается между пальцами в порошок; ремонт продолжается до конца лета. Потом идет снег и покрывает дорогу ухабами, единственными в свете, укачивающими до морской болезни; потом весна и грязь, потом опять ремонт — и так из года в год. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Dum la tuta jaro la vojo restas terura: printempe — koto, somere — malebenaĵoj, kavoj kaj riparado, vintre malebenaĵoj. Tiu rapida veturo, kiun iam kaptis la spiron ĉe F. F. Vigel kaj poste ĉe I. A. Gonĉarov, nun imageblas eble nur komence de vintra sezono. Cetere ankaŭ nuntempaj verkistoj admiras rapidecon de siberia veturo, sed nur pro tio ke estus malkomforte vizitinte Siberion ne sperti rapidan veturon, eĉ se nur en imago... » « В продолжение всего года дорога остается невозможной: весною — грязь, летом — кочки, ямы и ремонт, зимою — ухабы. Та быстрая езда, которая когда-то захватывала дух у Ф. Ф. Вигеля и позднее у И. А. Гончарова, теперь бывает мыслима только разве зимою в первопутку. Правда, и современные писатели восхищаются быстротою сибирской езды, но это только потому, что неловко же, побывав в Сибири, не испытать быстрой езды, хотя бы только в воображении… »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio

Vidu ankaŭ

[redakti]