Saltu al enhavo

Rusia nobelaro

El Vikicitaro
Rusia nobelaro
Rusia nobelaro
Rusia nobelaro
Aliaj projektoj
Rusia nobelaro en Vikipedio
Rusia nobelaro en Komuneja kategorio

Rusia nobelaro estas la aro de la nobeloj en Rusio.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Definitive apartiginte la nobelaron disde la popolo, kaj donacinte al ĝi teruran potencon super la kamparanoj, Petro la 1-a semis en la popolo profundan antagonismon, kiu ne ekzistis antaŭe, kaj se ĝi ekzistis, do en malforta grado. Tiu ĉi antagonismo kaŭzos socian revolucion, kaj ne troveblos en la Vintra palaco dio, kiu evitigus tiun ĉi kalikon de la sorto for de Rusio» « Тем, что Петр I окончательно оторвал дворянство от народа и пожаловал ему страшную власть над крестьянами, он поселил в народе глубокий антагонизм, которого раньше не было, а если и был, то в слабой степени. Этот антагонизм приведет к социальной революции, и не найдется в Зимнем дворце такого бога, который отвел бы сию чашу судьбы от России. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Dume la tuta intelekta kaj politika movado koncentriĝis sole en la nobelaro. Escepte de la Pugaĉov-ribelo kaj vekiĝo de la popolo en 1812, la historio de Rusio estas nenio alia ol la historio de la rusa registaro kaj rusa nobelaro. » « А пока все умственное и политическое движение сосредоточилось лишь в дворянстве. Исключая пугачевский эпизод и пробуждение народа в 1812 году, история России — не что иное, как история русского правительства и русского дворянства. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Ne necesas ignori ke la nobelaro, kreita de Petro la 1-a, ne estas fermita kasto; inverse, senhalte enkorpigante ĉion, kio forlasas demokratian grundon, ĝi renoviĝas danke al sia bazo. Soldato, ricevinta oficiran rangon, iĝas hereda nobelo; prikazulo, skribisto, servinta por la ŝtato kelkajn jarojn, iĝas persona nobelo; se oni altigas lian rangon, li akiras heredan nobelstatuson. Filo de kamparano, liberigita de kampara komunumo aŭ de bienulo, post fini gimnazion iĝas nobelo. Persono, ricevinta ordenon, pentristo akceptita je akademio, iĝas nobeloj. Do kiel la rusan nobelaron necesas konsideri ĉiujn, kiuj ne estas anoj de la kampara aŭ urba komunumoj kaj estas ŝtatoficisto. Rajtoj kaj privilegioj estas la samaj por posteuloj de malnovaj princoj kaj bojaroj kaj por la filoj de iu duaranga ŝtatoficisto, ricevinta heredan nobelstatuson. » « Не нужно упускать из виду, что созданное Петром I дворянство — не замкнутая каста; напротив, непрерывно вбирая в себя все, что покидает демократическую почву, оно обновляется благодаря своей основе. Солдат, получив офицерский чин, становится потомственным дворянином; приказный, писарь, прослуживший несколько лет государству, становится личным дворянином; если его повышают в чине, он приобретает потомственное дворянство. Сын крестьянина, освобожденный общиной или помещиком, после окончания гимназии делается дворянином. Лицо, получившее орден, живописец, принятый в академию, становятся дворянами. Стало быть, под русским дворянством нужно разуметь всех тех, кто не входит в состав сельской или городской общины и является чиновником. Права и привилегии одинаковы для потомков владетельных князей и бояр и для сыновей какого-нибудь второстепенного чиновника, пожалованного потомственным дворянством. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Rusa nobelaro estas socitavolo, subpremanta alian socitavolon, kiu estis venkita kvankam ĝi ne batalis. » « Русское дворянство — это сословие, угнетающее другое сословие, которое было побеждено, хотя и не сражалось. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Inter la nobelaro kaj la popolo staris ŝtatoficista kanajlaro el la personaj nobeloj — la klaso koruptita kaj sena je ĉia homa digno. Ŝtelistoj, turmentistoj, denuncantoj, ebriuloj kaj kartludemuloj, ili estis kaj ankoraŭ plu estas la plej videbla enkorpigo de la sklavemo en la imperio. Tiu ĉi klaso estis kreita per kruta juĝeja reformo ĉe Petro la 1-a» « Между дворянством и народом стоял чиновный сброд из личных дворян — продажный и лишенный всякого человеческого достоинства класс. Воры, мучители, доносчики, пьяницы и картежники, они были и являются еще и теперь самым ярким воплощением раболепства в империи. Класс этот был вызван к жизни крутой реформой суда при Петре I. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« En profundaĵoj de gubernioj, kaj ĉefe en Moskvo, rimarkinde kreskas tavolo de sendependaj homoj, kiuj, rezigninte je la ŝtata servo, memstare regas siajn bienojn, okupiĝas pri scienco, literaturo; se ili petas pri io la registaron, tio estas lasi ilin kviete. Tio estis kompleta kontraŭo al la Peterburga nobelaro, ligita al la ŝtata servo, al la kortego kaj konsumata de maldigna honoramo; esperante pri ĉio je la registaro, ĝi vivis nur danke al ĝiaj favoroj. Peti nenion, gardi sian sendependecon, ne serĉi postenon — ĉio ĉi ĉe la despota reĝimo nomiĝas esti je opozicio. La registaro suspekteme rigardis tiujn ĉi senokupajn homojn kaj estis malkontenta pri ili. » « В недрах губерний, а главным образом в Москве, заметно увеличивается прослойка независимых людей, которые, отказавшись от государственной службы, сами управляют своими имениями, занимаются наукой, литературой; если они и просят о чем-либо правительство, то разве только оставить их в покое. То была полная противоположность петербургскому дворянству, связанному с государственной службой, с двором и снедаемому низким честолюбием; уповая во всем на правительство, оно жило только его милостями. Не домогаться ничего, беречь свою независимость, не искать места — все это при деспотическом режиме, называется быть в оппозиции. Правительство косилось на этих праздных людей и было ими недовольно. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Rusa popolo ne legas. Vi scias ke ankaŭ Voltaire kaj Dante legis ne kamparanoj, sed nobeloj kaj parto de la meza klaso. En Rusio edukita parto de la meza klaso proksimas al la nobelaro, kiu konsistas el ĉio kio ĉesis esti la popolo. Ekzistas ankaŭ nobela proletaro, kuniĝanta kun la popolo, kaj proletaro liberigita, leviĝanta al nobelaro. Tiu ĉi movado, tiu senĉesa renovigado donas al la rusa nobelaro karakteron, kiun vi ne trovos en privilegiitaj klasoj de la postrestinta Eŭropo»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« "Kamparano!" diradis orgojle razita kaj vestita je livreo Rusujo pri la popolo. "Germanoj!" grumbladis je sia barbo kun kaŝita malamo la popolo, rigardante la nobelojn» « «Мужик!» — говорила с высокомерием обритая и одетая в ливрею Русь об народе. «Немцы!» — бормотал себе в бороду с затаенной злобой народ, глядя на дворян. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]

Vidu ankaŭ

[redakti]