«Eŭropo ĝenerale kreis por si troigitan imagon pri spirita potenco de la rusaj imperiestroj. [...] La rusa eklezio havis propran jurisdikcion, sin apogintan sur la grekan Nomokanonon. »
« Вообще Европа составила себе преувеличенное представление о духовной власти русских императоров. [...] Русская церковь имела собственную юрисдикцию, опиравшуюся на греческий Номоканон. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
« Post la caro nur pastraro povus havi influon sur la ortodoksan Rusion. Nur ĝi reprezentas en registaraj rondoj la malnovan Rusujon; la pastraro ne razas la barbojn kaj per tio restis ĉe la flanko de la popolo. La popolo kun fido aŭskultas la monaĥojn. Sed la monaĥoj kaj la supera pastraro, okupitaj sole per la vivo transmonda, tute ne zorgas pri la popolo. La pastroj ja perdis ĉian influon pro avideco, ebriado kaj proksimaj rilatoj al polico. Kaj ĉi tie la popolo estimas la ideon, sed ne la personecojn. »
« [pri la Februara revolucio] En tagoj de la plej granda nacia katastrofo de Rusio, la Eklezio eĉ ne provis savi, raciigi la landon. Pastraro de la sinoda eklezio, jam du jarcentojn subiĝinta al la potencama imperiestra brako, perdis la superan respondecon kaj lasis spiritan gvidadon de la popolo. Amaso de la pastraro seniĝis je spirita energio, kadukiĝis. La eklezio estis malforta, mokita de la socio, la pastroj estis humiligitaj inter la kampara kredantaro. Ne hazarde ĝuste seminarioj iĝis kovejoj de ateismo kaj sendieco, tie oni legis hektografan malpermesitan literaturon, aranĝis subterajn kunvenojn, de tie oni eliris kiel socialistoj-revoluciuloj. »
« В дни величайшей национальной катастрофы России Церковь — и не попыталась спасти, образумить страну. Духовенство синодальной церкви, уже два столетия как поддавшееся властной императорской длани, — утеряло высшую ответственность и упустило духовное руководство народом. Масса священства затеряла духовную энергию, одряхла. Церковь была слаба, высмеяна обществом, священники принижены среди сельской паствы. Не случайно именно семинарии становились рассадниками атеизма и безбожия, там читали гектографическую запрещённую литературу, собирали подпольные собрания, оттуда выходили эсерами[1]. »