Saltu al enhavo

Registaro de Rusio

El Vikicitaro
Registaro de Rusio
Registaro de Rusio
Registaro de Rusio
Aliaj projektoj
Registaro de Rusio en Vikipedio
Registaro de Rusio en Komuneja kategorio

Registaro de Rusio estas la registaro reganta Rusion.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Rusa registaro, simile al ĉio sena je historiaj radikoj, estas ne nur ne konservativa, sed tute inverse, ĝi ĝis frenezo ŝatas novigojn. Ĝi nenion lasas en kvieto kaj, se ĝi malofte ion plibonigas, do almenaŭ ĝi konstante ŝanĝas. » « Русское правительство, подобному всему, что лишено исторических корней, не только не консервативно, но, совсем напротив, оно до безумия любит нововведения. Оно ничего не оставляет в покое и, если редко что-нибудь улучшает, зато постоянно изменяет. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Ne malpli decida estis efiko de la komploto de la 14-a de decembro sur la registaron: de Petro ĝis Nikolao la registaro alte tenis standardon de progreso kaj civilizacio: ekde 1825 estis nenio simila: la potenco pensas nur pri kiel malrapidigi intelektan movadon; jam ne la vorto "progreso" skribiĝas sur la imperiestra standardo, sed la vortoj "aŭtokratio, ortodoksismo kaj popoleco" — tiu mane, fares, tacel de despotismo, ĉe tio la lastaj du vortoj staris tie nur formale. » « Не менее решительным было действие заговора 14 декабря на правительство; от Петра до Николая правительство высоко держало знамя прогресса и цивилизации: с 1825 года — ничего похожего: власть только о том и думает, как бы замедлить умственное движение; уже не слово «прогресс» пишется на императорском штандарте, а слова «самодержавие, православие и народность» — это mane, fares, tacel деспотизма, причем последние два слова стояли там только для проформы. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Post 1825 la tuta administracio, antaŭe aristokratia kaj malklera, iĝis harsplitema kaj lerta pri burokrataj artifikoj. » « После 1825 года вся администрация, ранее аристократическая и невежественная, стала мелочной и искусной в крючкотворстве. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« [...] rusa registaro estas ne rusa, sed ĝenerale despota kaj malprogresema. Kiel diras slavemuloj, ĝi estas pli germana ol la rusa — ĝuste tio ĉi klarigas favoron de la aliaj ŝtatoj al ĝi. Peterburgo estas nova Romo, Romo de la monda sklaveco, ĉefurbo de absolutismo» « [...] русское правительство — не русское, но вообще деспотическое и ретроградное. Как говорят славянофилы, оно скорее немецкое, чем русское, — это-то и объясняет расположение и любовь к нему других государств. Петербург — это новый Рим, Рим мирового рабства, столица абсолютизма [...] »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« La forto de la Peterburga registaro estas duone bazita sur civilizacio kaj sur profunda fremdiĝo, kiun ĝi semis inter la civilizitaj klasoj kaj kamparanoj. La registaro konstante sin apogas sur la unuaj, ĝuste en nobela medio ĝi trovas rimedojn, homojn kaj konsilojn. Rompinte per propraj manoj tiel gravan ilon, la imperiestro denove iĝas caro, sed por tio estos malsufiĉe kreskigi la barbon kaj surhavi kaftanon» « Сила петербургского правительства наполовину основана на цивилизации и на той глубокой розни, которую оно поселило между цивилизованными классами и крестьянством. Правительство постоянно опирается на первые, именно в дворянской среде оно находит средства, людей и советы. Сломав собственными руками такое важное орудие, император вновь становится царем, но для этого недостаточно будет отпустить бороду и надеть зипун. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« [pri rusa registaro] Ĝi rezignis je la civilizacio, ĉar tra ĝiaj streboj ekvidebliĝis trikolora fantomo de liberalismo; ĝi provis reveni al etneco, al la popolo. Tio ne eblis. La popolo kaj la registaro havis nenion komunan; la unua malkutimiĝis de la lasta, kaj la registaron ĉiam hantis profunde de la amasoj nova fantomo, eĉ pli terura fantomo — tiu de la ruĝa virkoko [incendio]. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Kun evoluo de la klereco aperas mirinda spektaklo. La registara Rusio dividiĝas je si mem je la registaro kaj opozicio, tiel ke iuj ŝtatoficistoj reprezentas proteston, liberalan principon, la aliaj konservativismon, aŭtoritatan principon — kaj ambaŭ restas ĉe la servo, ricevante rangojn kaj distingojn. Tio estas unu el la kialoj, pro kiu ne nur la rusa popolo nenion komprenas en ĉio ĉi, sed ankaŭ ĉiuj eŭropaj. » « С развитием просвещения возникает удивительное зрелище. Правительственная Россия делится сама в себе на правительство и оппозицию, так что одни чиновники представляют протест, либеральное начало, другие консервативизм, начало авторитета — и оба остаются на службе, получая чины и отличия. Это одна из причин, отчего не только русский народ ничего не понимает во всем этом, но и все европейские. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Peterburga registaro ĉiam, je ĉio iris rekte, rompis ĉion kio trafis sub ĝiajn piedojn nur ke la vojo estu sablita kaj, plej grave, etendita rekte laŭ ŝnuro. Ĝi eĉ ne unufoje haltis antaŭ io ajn, tretadis sen konsciencriproĉoj ĉion karan kaj sanktan por la homo. Homa flanko de la afero eĉ se foje venis al ĝia kapo, tamen ĉiam malfrue. Je ĉio, ĉie — unue sovaĝa forto, rompado, kaj kiam la afero duone jam pereis definitive, tiam oni komencas kuraci. Unue oni forpuŝas la tutan loĝantaron al maro por seniĝi je ĝi, kaj poste oni divenas, laŭ eksterlandaj gazetoj, ke ne eblas fari malpli ol doni al ili ŝipojn» « Петербургское правительство всегда, во всем шло напролом, ломало все, что попадалось под ноги, лишь бы дорога была посыпана песком и, главное, была бы вытянута прямолинейно по шнуру. Оно ни разу не останавливалось ни перед чем и топтало без зазрения совести все дорогое и святое человеку. Человеческий оборот дела если и приходил изредка ему в голову, то всегда поздно. Во всем, везде — сначала дикая сила, ломанье и, когда дело в половину погибло на корню, тогда принимаются залечивать. Сперва столкнут целое население к морю, чтоб от него отделаться, а потом догадаются, по иностранным газетам, что меньше нельзя сделать, как дать им корабли. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]

Vidu ankaŭ

[redakti]