Saltu al enhavo

Punlaboro en Siberio

El Vikicitaro
Punlaboro en Siberio
Punlaboro en Siberio
Punlaboro en Siberio
Aliaj projektoj
Punlaboro en Siberio en Vikipedio

Punlaboro en Siberio estis la sistemo de devigaj laboroj en Siberio uzitaj rilate danĝerajn krimulojn.

Citaĵoj

[redakti]

Sergej Turbin

[redakti]
Citaĵo
« Famoj kaj onidiroj pri manifesto okaze de inaŭguro de la Novgoroda monumento en Siberio estis ĉie ajn, kaj vagabondoj ege esperis pri ĝi. » « Слухи и толки о манифесте, по случаю открытия новгородского памятника, в Сибири были повсеместны, и бродяги сильно на него расчитывали[1]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de kaptita punlaborulo] Oni skurĝos, metos slovo kako [iun vorton, do SK] sur la mano kaj skapolo kaj sendos al la Nerĉinsk-administracio. » « Накажут плетьми, поставят слово како (с. к., то есть ссыльно-каторжный), на руке и на лопатке и пошлют в нерчинское ведомство[2]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de kaptita punlaborulo] La niaj ĉi tie flanke de la vojo iras, ili havas sian itineron. Ĝis Birjuso, do ĝis la Irkutska limo laŭ granda vojo ni ne iras. Nu kaj poste, se vi veturus printempe, ili kvazaŭ virŝafoj marŝas. Nun, proksime de aŭtuno ili malmultiĝas, tamen ankoraŭ ili renkontiĝos. Sed nun la veraj maljunaj vagabondoj malmultas. En tiuj lokoj aŭtune iras plejparte uloj malliberigitaj unuan fojon. La veraj majstroj trairas dum frua printempo» « Наши тут все сторонами пробираются, маршрут свой имеют. До самой Бирюсы, т. е. до Иркутской границы, по большой дороге не ходим. Ну, а там, если б ехали весною, то как бараны идут. Теперь к осени становится меньше, а все еще будут попадаться. Только теперь настоящих старых бродяг мало. В тех местах по осени идут больше перваки. Настоящие мастера проходят раннею весною[3]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de kaptita punlaborulo] Estas bravuloj: ronde dek sesronde Ivan Ivaniĉ, do komplete je stampoj. La dekan fojon kaj pli. Dufoje kondamnita al ĉenado al ĉarumo. » « А есть молодцы: кругом шестнадцать, или кругом Иван Иваныч, значит весь в клеймах. По десятому и больше. Раза по два на приковку к тачке осужден[4]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de kaptita punlaborulo] pri fuĝintoj] Ili muŝon ne tuŝos, jam sen paroli pri la homo. Li petos je la nomo de Kristo: se vi donis — savu vin dio; se ne — je via sano» « Мухи не обидят, не то что человека. Христа-ради попросит: дали — спаси Господь; нет — на здоровье[5]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Oni klarigis al mi ke loĝantaj en Omutinska subdistrikto transloĝiĝintoj-kaluganoj tre ofte kaptas vagabondojn kaj transdonas al la estraro. » « Мне объяснили, что живущие в Омутинской волости новоселы-калужане очень часто ловят бродяг и представляют по начальству[6]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de eks-soldato fuĝinta de punlaboro] Por la homo libera, ekzemple por kamparano, ŝtatoficisto, por sinjoroj, en fabrikoj estas oble pli bone; ne kompareblas; sed por la homo kazerna kiel ni — vera katastrofo...
— Pro kio?
— Sed imagu, de infanaĝo oni vestis vin, nutris, do mankas kutimo kiel prizorgi sin mem. En fabrikoj oni donos al vi nutraĵon, salajron — uzu laŭplaĉe. Sed ni kompreneble la salajron portos al drinkejo, nutraĵon ankaŭ ni ne scias kiel trakti: ni alkutimiĝis al ĉio preta. En arestanta roto mi estas sata, ŝuita, vestita; sidi enŝlosita mi kutimas de infanaĝo kaj laboro ne estas peza. Komunumo estas granda, ĉiuj estas de nia rondo. Sed liberaj homoj en arestantaj rotoj suferas multe; speciale kiuj venis de Kaŭkazio, dum en fabrikoj — normale, ili akomodiĝas. »
 « Для человека слободного, например, для мужика, для мещанина, для приказного звания, для господ, в заводах много лучше; сравнения нет; а вот для человека казарменного, как наш брат — беда просто...
— От чего же это?
— Да как же, с малолетства тебя одевали, кормили, вот привычки и нет как с собою обойтись. В заводах дадут тебе паек, жалованье, — распоряжайся, как знаешь. А наш брат, известно, жалованье в кабак, с пайком тоже обойтись не умеет: привык к готовому. А в арестантской роте я сыт, обут, одет; сидеть под замком привык с измала, а работа не Бог знает какая. Общество большое, все свои. А вот слободным, так тем в арестантских ротах шибко круто приходится; особенно которые с Капказа, а на заводах — ничего, скоро обживаются[7]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« "Tio estas nia areo", diras pri Siberio arestantoj kaj efektive ili estas tie kvazaŭ hejme. Vi ne vidos ĉi tie rigardojn de sub la frunto, kiel ĉe ni rigardas vizitanton la juĝatoj, nek vi aŭdos timigite hastajn kaj kvazaŭ parkeritajn respondojn, proprajn al la arestantaj rotoj. Ĉi tie ĉiu rigardas vin kuraĝe, eĉ gaje; li respondas rekte, simple, do — home. » « «Это наша сторона», говорят про Сибирь арестанты, и действительно они в ней точно дома. Вы здесь не увидите взглядов из подлобья, какими смотрят у нас на посетителя подсудимые, не услышите запуганно-торопливых и как бы заученных ответов, принадлежности арестантских рот. Здесь каждый глядит на вас смело, даже весело; отвечает прямо, просто, короче — по человечески[8]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Per la imperiestra ukazo de la 17-a de aprilo 1863 la homa stampado estis nuligita kaj pro tio, ne timante tro ofendi la legantojn, mi deciddas prezenti jenajn detalojn; plejparto de la krimuloj estis stampitaj tiel: sur la dekstra vango A., sur la frunto K., sur la maldekstra T. "Do de la Akatuja fabriko" diras ŝerce arestantoj. Foje renkontiĝas posedantaj A surfrunte, tio estas "laŭ siberia modo". Malkontento de ekzekutisto aŭ speciala indigno de plenumantoj, laŭ opinio de punlaboruloj, manifestiĝis je stampado de literoj "piedojn supren". (Mi vidis du ulojn, stampitajn tiamaniere). Ke la stampado tute ne atingis sian celon, plej bone pruvas ekzistado de "ronde Ivan Ivanoviĉ-oj", kiuj ne nur ne hontas, sed verŝajne eĉ fanfaronas je siaj stampoj, transformintaj foje hazardajn, do facile korekteblajn krimulojn, je ĝisostaj maliculoj. Literoj K.A.T.[9] estis enkondukitaj per leĝaro de 1842. Antaŭe oni metadis В.О.Р.[10] kaj enŝmiradis pulvon. Tiuj ĉi stampoj estis facile forigeblaj; sed poste proponis siajn servojn scienco, kaj laborema kemiisto elpensis ŝmiraĵon, kies spuroj havas neimageblan rezistemon. Pri tiu ĉi ŝmiraĵo siatempe okazis oficiala korespondado kaj estis farataj skrupulaj eksperimentoj... » « Высочайшим указом 17-го апреля 1863 года клеймление уничтожено, и потому, не опасаясь слишком оскорбить читателей, решаюсь привести следующие подробности; большая часть преступников заклеймены так: на правой щеке А., на лбу К., на левой Т. «Значит Акатуевского завода», говорят в шутку арестанты. Изредка попадаются имеющие А на лбу, это «по сибирской моде». Неудовольствие палача или особое негодование исполнителей, по мнению каторжных, выражалось в постановлении букв в верх ногами. (Я видел двух заклеймленных этим способом). Что клеймление совершенно не достигло своей цели, лучше всего доказывается существованием кругом Иванов Ивановичей, которые не только не стыдятся, а пожалуй чванятся своими клеймами, превратившими иных случайных, т. е. удобоисправимых преступников, в закоренелых злодеев. Буквы К. А. Т. введены в употребление уложением 1842 года. Прежде накладывали В. О. Р. и затирали порохом. Эти знаки выводились чрезвычайно легко; но впоследствии предложила свои услуги наука, и какой-то трудолюбивый химик изобрел мазь, следы которой отличаются необыкновенною устойчивостью. Об этой мази в свое время производилась официальная переписка и делались тщательные опыты...[11]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Interparolante kun arestantoj, mi eksciis ke por ili en Orienta Siberio estas "oble pli libere ol trans Aĉinsko", do en tiu Okcidenta, "kaj rilate Rusion estas tute nekompareble", ke kozakoj estas bonega popolo kaj kondutas laŭe al la diaj reguloj, ke ankaŭ sinjoroj etapaj oficiroj ne kompareble pli malmultas *), ke malbone estas nur ke almozo estas malpli abunda dum la manĝaĵoj estas pli kostaj.
En Okcidenta Siberio, same kiel en la tuta Rusio, en ĉiu etapo troviĝas oficiro dum en Orienta Siberio oficiroj estas nur en urboj kaj iuj setlejoj, kie funkcias hospitaloj. »
 « Разговаривая с арестантами, я узнал, что для них в Восточной Сибири «много свободнее, чем за Ачинском», т. е. в Западной, «а супротив России так никакого сравнения», что казаки прелюбезный народ и поступают по-божески, ну и опять господ этапных офицеров не впример меньше *), что одним худо, на счет подаяния скуднее, а вся харчевка куда дороже.
В Западной Сибири, как и везде в России, на каждом этапе находится офицер, а в Восточной офицеры только по городам и в некоторых пунктах, где устроены больницы[12]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Praktika apliko de la proverbo: "bravulon pasinteco ne riproĉas" en Siberio renkonteblas senĉese. "Estu bona ĉi tie kaj kion vi faris antaŭe ne estas nia afero" dirias siberianoj kaj sufiĉe racie. » « Практическое применение пословицы: «быль молодцу не укор», в Сибири встречается беспрестанно. «Будь хорош здесь, а что ты делал прежде — не наше дело», говорят Сибиряки, и вполне разумно[13]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Laŭ aspekto, laboristoj de la irkutska salfabriko tute ne diferencas de laboristoj de la samaj fabrikoj, renkontitaj de mi interne de Rusio. Nur rigardante ilin pli atente, oni komencas rimarki spurojn de stampoj sur multaj vizaĝoj, speciale longe postrestas (kiel mi jam rimarkis antaŭe) litero K. sur la frunto... » « По наружному виду, рабочие иркутского солеваренного завода ничем не отличаются от рабочих всех тех заводов, которые мне случалось видеть внутри России. Только вглядываясь внимательнее, начинаем замечать следы клейм на многих лицах, в особенности крепко держится (как я уже заметил прежде) буква К. на лбу...[14]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [en Irkutska gubernio] Homoj naskiĝintaj en fabrikoj kaj denaskaj siberianoj konsideras sin oble pli superaj ol kamparanoj de najbaraj vilaĝoj laŭ eduko kaj kapablo dece teniĝi en la societo. Ĉiu, senprobleme, post la unua rigardo, distingos fabrikan kavaliron de kamparana bubo; fabrikaj fraŭlinoj eĉ disdegnas kamparanajn kantojn, sed kantas la plej modajn, kruelajn romancojn; vilaĝaj dancoj ankaŭ estas malestimataj: ili estas anstataŭigataj per polkoj, valsoj kaj kontraŭdancoj. Alfabetulinoj inter ili multas kaj same multnombraj se ne pli, estas fumantinoj de papirosoj» « Заводские и фабричные уроженцы и старожилы считают себя гораздо выше крестьян окрестных деревень по образованию и умению держаться прилично в свете. Каждый, без затруднения, с первого раза, отличит заводского кавалера от крестьянского парня; фабричные барышни даже гнушаются мужицкими песнями, а распевают самые модные, жестокие романсы; деревенские пляски тоже в пренебрежении: они заменены польками, вальсами и контродансами. Грамотниц между ними много, и столько же, если не больше, курительниц папирос[15]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Tintante per katenoj marŝas laŭ la vojo 30—40 arestitoj, ambaŭflanke ilin akompanas soldatoj kun fusiloj, kaj post ili sekvas du ĉaregoj. [...] La arestitoj kaj la soldatoj estas elĉerpitaj: la vojo estas malbona, mankas la fortoj por marŝi... Ĝis vilaĝo kie ili noktos restis ankoraŭ dek verstoj. Kaj kiam ili venos al la vilaĝo, rapide manĝetos, trinkos brikforman teon kaj tuj falos por dormi, kaj tuj ilin kovros ĉiuflanke cimoj — la plej malica, nevenkebla malamiko de homoj, kiuj elĉerpiĝis kaj sopiregas dormi. » « Звеня кандалами, идут по дороге 30—40 арестантов, по сторонам их солдаты с ружьями, а позади — две подводы. [...] Арестанты и солдаты выбились из сил: дорога плоха, нет мочи идти… До деревни, где они будут ночевать, осталось еще десять верст. А когда придут в деревню, наскоро закусят, напьются кирпичного чаю и тотчас же повалятся спать, и тотчас же их облепят клопы — злейший, непобедимый враг тех, кто изнемог и кому страстно хочется спать. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 56.
  2. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 56.
  3. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 56–57.
  4. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 57.
  5. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 57.
  6. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 57.
  7. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 58.
  8. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 102–103.
  9. K.A.T. estas unuaj tri literoj de la rusa vorto "katorĵnij", do "punlaborulo".
  10. Do "krimulo" (en malnova lingvouzo, nun tiel nomiĝas sole ŝtelisto).
  11. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 102.
  12. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 157–158.
  13. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 205.
  14. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 209.
  15. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 210.