Saltu al enhavo

Prezidenta oficperiodo de Boris Jelcin

El Vikicitaro
Prezidenta oficperiodo de Boris Jelcin
Prezidenta oficperiodo de Boris Jelcin
Prezidenta oficperiodo de Boris Jelcin
Aliaj projektoj
Prezidenta oficperiodo de Boris Jelcin en Vikipedio
Prezidenta oficperiodo de Boris Jelcin en Komuneja kategorio

Prezidenta oficperiodo de Boris Jelcin daŭris de 1991 ĝis 1999, kiam li estis prezidanto de Rusio.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Tuj post la disfalo de Sovetunio la komenca pozicio de [la rusia prezidanto Boris Jelcin spegulis ĉiam kovitan, sed neniam plene realigitan koncepton, kreitan de la "okcidentuloj": "Rusio — la ŝtato de la okcidenta mondo — devas esti parto de la Okcidento kaj devas laŭeble pli imiti la Okcidenton en sia evoluo". »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Ekonomio ekdisfalis je partoj, aperis hordoj de okcidentaj konsultantoj, kiuj konsultadis kaj freneze riĉiĝadis, post ili la samon hastis fari la rusoj. Ni memoras kiel aperis la riĉaĵoj. Homoj de nenie subite iĝis plurmilionuloj, miliarduloj. Kaj ĉio ĉi certe kaŭzis indignon en Rusio, interalie en la socio, ĉar estis komplete ruinigita relative protektita, sed ne tre riĉa sovetia meza klaso. Tiuj homoj suferis plej multe. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

David Ignatius

[redakti]
Citaĵo
« [pri la 1990-aj jaroj] Jes, rusoj sendube rememoras tiun tempon kiel grandan nacian humiligon. Ili parolas pri Boris Jelcin kiel pri hontinda simbolo de la tiama stato de sia lando — simbolo kompatinda, ebria, malforta […] »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Rusio plonĝis je demokratio kaj tio finiĝis per ĥaoso, preskaŭ ekonomia kolapso en la 1990-aj jaroj ĉe Jelcin. Neniu lando en la mondo deziros ripeti tiun scenaron. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« [pri la 1990-aj jaroj] Rusion oni traktis ne kiel seriozan potencon, sed kiel objekton de indulgemaj esploroj rilate la staton de ĝiaj internaj reformoj. La okcidentaj gvidantoj, agante tiel kvazaŭ ili mem estas parto de la rusia interna politiko, dum la regado de Boris Jelcin verŝis sur lin laŭdajn panegirojn pro lia fideleco al la reformoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« 10 jarojn post la kolapso de komunismo, Rusio malgraŭ okcidentaj edifoj kaj pluraj miliardoj da dolaroj englutitaj, ne iĝis pli proksima al la normale funkcianta merkata ekonomio kaj al la demokratiaj institucioj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [...] en Rusio sub la premo de la registaro de Usono la Internacia Mona Fonduso, rezigninte je propraj ekonomiaj kriterioj, kontribuis al la apero de oligarĥia sistemo al kiu mankis iu ajn ekonomia bazo. Pro ĉiuflanka usona subtenado de prezidanto Boris Jelcin, la IMF donis grandajn kreditojn, por kiuj mankis iu ajn ekonomia pravigo. (Eksa ekonomia konsilanto de Jelcin, Anatolij Ĉubajs, poste fanfaronis sufiĉe sendanke ke Rusio "trompaĉis" la IMF kaj igis ĝin daŭrigi la kreditadon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Post tio en la 1990-aj jaroj venis nova potenco, al kiu mankis mono, kaj ĝi mem konsistis el friponaj komsomolanoj kaj ankaŭ estis komplete koruptita kaj hipokrita. Oni nomis tion demokratio por iu tempo. Tiun ĉi tutan mirindan konstruaĵon certe atendis fiasko, post kio la vortoj "demokratio" kaj "liberalulo" iĝis ofendaj, merkata ekonomio ne aperis, al la potenco revenis reakciuloj» « После этого в 90-е годы пришла новая власть, у которой не было денег, а сама она была из жуликоватых комсомольцев и тоже была насквозь продажной и лицемерной. Это назвали демократией на какое-то время. Всю эту замечательную конструкцию, конечно, ждал провал, после которого слова «демократия» и «либерал» стали ругательными, рыночная экономика не получилась, к власти вернулись реакционеры. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014][1]
Citaĵo
« Certe la tempo nun estas malklara. Kiaj reformistaj iniciatoj? Neniuj reformistaj agoj okazis! Oni liberigis la prezojn. Oni deklaris ke ĉiuj estas liberaj. Ĉu tio estas reformoj? Reformoj estas kiam oni poiomete malstreĉas la kondukrimenon kaj konstante reguligas streĉogradon. Necesas diferencigi liberecon kaj forlasitecon! Ĝenerale sen la ŝtata entrudiĝo transiro al libera socio ne eblas. » « Конечно, время сейчас невнятное. Какие там реформаторские начинания? Никаких реформаторских мероприятий не было! Отпустили цены. Объявили, что все свободны. Это разве реформы? Реформы — это когда с поводка спускают медленно и все время регулируют степень натяжения. Надо отличать свободу от беспризорности! Вообще без государственного вмешательства переход к свободному обществу невозможен. »
— Boris Nemcov, Provincano [1997]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]