« [pri la ekzilita polo Gotard Sobański en Jalutorovsko] Ne senspure pasis al li la vivo: pluraj grizaj haroj arĝentis sur liaj tempioj, pluraj profundaj haŭtsulkoj kuŝis sur lia nealta frunto, kaj en la belaj okuloj liaj estis esprimo, kapabla pensigi spertan psikiatron. Malkvietaj jaroj lasis al li netuŝita nur lian grandegan forton: lia fera bastono estis manipulebla de ne multaj, kaj kun ĝi li ne disiĝis eĉ enlitiĝante, ĉar lia perturbita imago kreis por li diversajn atencojn kontraŭ lia vivo. »
« Небесследно прошла для него жизнь: не один седой волос серебрил его виски, не одна глубокая морщина лежала на невысоком его лбу, и в красивых глазах его было выражение, могущее заставить задуматься опытного психиатра. Тревожные годы оставили ему нетронутой только его громадную силу: его железная палка не всякому была под силу, и с ней он не разлучался даже ложась спать, так как расстроенное воображение его представляло ему разные покушения на его жизнь. »
« [pri Siberio] Renkontiĝas ekzilitoj, senditaj ĉi tien el Pollando en 1864. Bonaj, gastigemaj kaj tre delikataj homoj. Iuj vivas tre riĉe, aliaj tre malriĉe kaj servas kiel skribistoj ĉe stacioj. La unuaj post amnestio forveturadis al sia patrujo, sed baldaŭ revenis al Siberio — ĉi tie estas pli riĉe, la duaj revas pri la patrujo, kvankam jam estas maljunaj kaj malsanaj. »
« Попадаются ссыльные, присланные сюда из Польши в 1864 г. Хорошие, гостеприимные и деликатнейшие люди. Одни живут очень богато, другие очень бедно и служат писарями на станциях. Первые после амнистии уезжали к себе на родину, но скоро вернулись назад в Сибирь — здесь богаче, вторые мечтают о родине, хотя уже стары и больны. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]