Saltu al enhavo

Petrograda Soveto

El Vikicitaro
Petrograda Soveto
Petrograda Soveto
Petrograda Soveto
Aliaj projektoj
Petrograda Soveto en Vikipedio
Petrograda Soveto en Komuneja kategorio

Petrograda Soveto (plena nomo: Petrograda Soveto de Laboristaj kaj Soldataj Deputitoj) estis institucio formita post la Februara revolucio en Petrogrado kaj funkciinta kiel la dua potenco, paralele al la Provizora Registaro de Rusio.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Vasilij Ŝulgin

[redakti]
Citaĵo
« Dume la "kontraŭa flanko" ne dormis. En la tuta urbo, en ĉiuj kazernoj kaj fabrikoj okazis "rapidaj balotoj"... De ĉiu milo oni elektis po unu. Per manlevo... Oni estis elektantaj laboristajn kaj soldatajn deputitojn. Oni "organizis" la amason... Do, alivorte, oni laboris por subigi ĝin al si. » « А "противоположная сторона" не дремала. Во всем городе, во всех казармах и заводах шли "летучие выборы"... От каждой тысячи по одному. Поднятием рук... Выбирали солдатских и рабочих депутатов. "Организовывали" массу... То есть, другими словами, работали над тем, чтобы подчинить ее себе[1]»
— Vasilij Ŝulgin, Tagoj
Citaĵo
« Iuj komencas jam saluti ankaŭ la "Soveton de Soldataj kaj Laboristaj Deputitoj". Ĝia ekzekutiva komitato sidas apud ni... Ni klare sentas ke tio estas la dua potenco... » « Некоторые начинают уже приветствовать и "Совет солдатских и рабочих депутатов". Его исполнительный комитет сидит у нас под боком... Мы ясно чувствуем, что это вторая власть...[2]»
— Vasilij Ŝulgin, Tagoj

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 189.
  2. Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 196.