Saltu al enhavo

Patriota Milito de 1812

El Vikicitaro
Patriota Milito de 1812
Patriota Milito de 1812
Patriota Milito de 1812
Aliaj projektoj
Patriota Milito de 1812 en Vikipedio
Patriota Milito de 1812 en Komuneja kategorio

Patriota Milito de 1812 okazis en 1812, kiam la Rusia imperio estis invadita de franca armeo gvidata de Napoleono.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Freneza epoko de absurdaj militoj, kiun la francoj ĝis nun nomas periodo de sia gloro, finiĝis per ilia invado al Rusio; tio estis eraro de geniulo, same kiel egipta ekspedicio. Bonaparto ekdeziris montri sin al la universo staranta sur amaso da kadavroj. Al fanfaronado pri piramidoj li ekdeziris aldoni fanfaronadon pri Moskvo kaj la Kremlo» « Сумасбродная эпоха нелепых войн, которую французы еще до сих пор называют периодом своей славы, завершилась их нашествием на Россию; то было заблуждением гения, так же как и египетский поход. Бонапарту вздумалось показать себя вселенной стоящим на груде трупов. К хвастовству пирамидами он захотел присоединить хвастовство Москвой и Кремлем. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Historio de Rusio estas nenio alia ol la historio de embria evoluo de la slava ŝtato; ĝis nun Rusio estis nur ordiĝanta. La tutan pasintecon de tiu ĉi lando, ekde la 9-a jarcento, necesas trakti kiel la vojon al nekonata estonteco, kiu malklare ekvidebliĝas antaŭ ĝi. La veran historion de Rusio komencas nur la jaro 1812; ĉio kio estis antaŭe estis nura antaŭparolo. » « История России — не что иное, как история эмбрионального развития славянского государства; до сих пор Россия только устраивалась. Все прошлое этой страны, с IX века, нужно рассматривать как путь к неведомому будущему, которое начинает брезжить перед нею. Подлинную историю России открывает собой лишь 1812 год; все, что было до того, — только предисловие. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Ekde la tempo de Petro la 1-a rusaj caroj ne interparolis kun la popolo [...] » « [об Отечественной войне 1812 года] Со времен Петра I русские государи не говорили с народом [...] »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« [...] ses monatojn post forlaso de Moskvo ĉe limoj de Azio aperis amasoj da armitaj homoj, hastantaj el la profundaĵoj de Siberio por defendi la ĉefurbon. Sciigo pri ĝia sturmokupo kaj incendio ŝokis la tutan Rusion, ĉar por la popolo la vera ĉefurbo estis Moskvo. Ĝi elaĉetis, oferinte sin, la endormigan caran ordon; ĝi denove leviĝis en aŭreolo de gloro; la forto de la malamiko rompiĝis inter ĝiaj muroj; en la Kremlo komenciĝis retreton de la konkerinto, kiu finiĝos nur en insulo Sankta Heleno» « [...] спустя шесть месяцев после оставления Москвы на границах Азии появились толпы вооруженных людей, спешивших из глубины Сибири на защиту столицы. Весть о ее взятии и пожаре потрясла всю Россию, ибо для народа подлинной столицей была Москва. Она искупила, пожертвовав собой, усыпляющий царский строй; она вновь поднималась в ореоле славы; сила врага сломилась в ее стенах; в Кремле началось отступление завоевателя, которому предстояло закончиться лишь на острове св. Елены. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]

Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov

[redakti]
Citaĵo
« Venis la fama jaro 1812. Estis atendata milito kontraŭ la francoj kaj ne nur kontraŭ ili, sed kontraŭ la tuta Eŭropo. Trupoj de ĉiuj lokoj en la imperio ekmarŝis al landlimo. Kapoj en la tuta Rusio, speciale en ambaŭ ĉefurboj, estis en la plej alta grado emociiĝintaj kaj ekscititaj; la koroj de ĉiuj militistoj arde deziris renkontiĝi kaj batali kontraŭ la malamiko. Spirito de patriotismo sen iuj ajn specialaj registaraj alvokoj ekflamis per si mem. Malamo kontraŭ la francoj kaj la eksterlandanoj ĝenerale progresis en sia tuta forto inter la rusoj kaj lasis profundajn radikojn en la samtempuloj; multaj el ili, vivantaj ĝis nun, sentas iun abomenon al la eksterlandanoj kaj speciale al la francoj, kiu moderiĝas nur per ilia sinrego, sed ĉe la unua konvena okazo ĝi manifestiĝas je diversaj formoj. Profundaj kaj fortaj estas impresoj de la junaĝo! Tiu ĉi abomeno manifestiĝis jam en Peterburgo forme de oftaj konfliktoj inter la gvardiaj oficiroj kaj membroj de la franca ambasadejo, kiuj, orgojlaj pro brilaj heroaĵoj de la imperiestro Napoleono la 1-a, sin tenis tre fiere antaŭ ni. Malfacilas priskribi, je kia ekscitiĝo kaj ekstazo estis ĉiuj, kaj kiel arda estis strebo al la milito ne nur de la oficiroj, sed ankaŭ de la soldatoj. Ĉiuj deziris venĝi Austerlitz-on, Friedland-on kaj la malsukcesojn, kiuj hontigis nin dum antaŭaj militoj. » « Наступил знаменитый 1812 год. Ожидалась война с французами, и не только с одними ими, но со всею Европою. Войска со всех концов империи двинулись к границам. Умы во всей России, особенно же в обеих столицах, были в высшей степени взволнованы и возбуждены; сердца всех военных пламенели встретиться и сразиться с неприятелем. Дух патриотизма без всяких особых правительственных воззваний сам собою воспылал. Ненависть к французам и к иностранцам вообще развилась во всей ее силе между русскими и оставила глубокие корни в современниках; многих из них, дожившие до ныне, ощущают какое-то отвращение к иностранцам, и особенно к французам, которое умеряется только усилием над самим собою, но при первом удобном случае проявляется в различных видах. Глубоки и сильны впечатления юности! Это отвращение выразилось еще в Петербурге частными столкновениями между гвардейскими офицерами с членами французского посольства, которые, надмеваясь блистательного подвигами императора Наполеона I, держали себя очень гордо перед нами. Трудно описать, в каком все были одушевлении и восторге и как пламенно было стремление к войне не одних только офицеров, но и солдат. Всем хотелось отмстить за Аустерлиц, Фридланд и за неудачи, которыми мы в прошедших войнах пристыжены были. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[1]
Citaĵo
« La kontinenta sistemo poiomete iĝis rompata, rusaj havenoj komencis malfermiĝi por komerco, ĉe tiu rapida ŝanĝo de la politiko de Peterburgo foriris paŝon post paŝo multe da eksterlandanoj, kiujn rusoj tutanime malestimis kaj evitis; la fremda spirito, subpreminta ĝis tiam la rusan popolon, malaperis — eblis spiri pli facile, la tuta Rusio reviviĝis, vigliĝis kaj ekprenis la armilojn por puni la subpremintojn kaj liberigi la subpremitajn popolojn. » « Континентальная система стала постепенно быть нарушаема, русские гавани начали открываться для торговли, при этой быстрой перемене политики из Петербурга потянулись постепенно множество иностранцев, которых русские от души презирали и убегали; дух иноземный, подавлявший до того времени русскую народность, развеялся — дышать стало легче, вся Россия ожила, встрепенулась и взялась за оружие на кару угнетателей и освобождение подавленных народов. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[2]
Citaĵo
« Imperiestro Aleksandro celis konstante montri al Rusio kaj Eŭropo ke ne li, sed Napoleono komencas la militon, li ja nur defendas sin, kaj ke invado de la francoj estis subita, kvankam jam ekde 1810 estis farataj en Rusio preparoj por rebato de tiu ĉi invado, estis skribataj kaj prikonsiderataj pluraj projektoj pri aranĝo de tiu ĉi milito, li atendis do la lastan momenton por komenci intertraktojn kun Napoleono. » « Император Александр имел постоянно в виду показать России и Европе, что не он, а Наполеон начинает войну, он же только защищается, и что вторжение французов было внезапное, даром что уж с 1810 г. делались в России нужные приготовления к отвращению нападения сего, писались и рассматривались многие проекты о ведении войны, ожидал потому последнего мгновения, чтобы войти с Наполеоном в переговоры. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[3]
Citaĵo
« De Polocko, ankaŭ en ordo kaj ĉiam pretaj por batalo, retretis ni al Vitebsko. Necesas miri ke ni havis nek malsanulojn, nek postrestintojn, tiel estis entuziasmigitaj ĉiuj trupoj senescepte, sed grumblado forta aŭdiĝis inter oficiroj kaj generaloj pro tio ke ĉiuj deziris bruste renkontiĝi kun la malamiko, sed ĉe tio ĉiuj devis retreti. » « Из Полоцка, также в порядке и всегда готовые к бою, отступили мы к Витебску. Дивиться должно тому, что не было у нас ни больных, ни отсталых, так были одушевлены все войска без исключения, но ропот сильный был слышен между офицерами и генералами, оттого что все желали грудью встретиться с неприятелем, но притом все должны были отступать. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[4]
Citaĵo
« Trupoj niaj ĉie estis bruligantaj ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, ne nur laŭlonge de la vojo, sed ankaŭ je certa distanco flanke de ĝi por senigi la francojn de ĉiuj ripozmanieroj. Lokanoj ĉie estis fuĝantaj de siaj domoj, sin kaŝis en arbaroj, lasante en ili nur maljunulojn, etulojn kaj malsanulojn ĝis aŭtuna sezono, ĝis kiam ĉiu laŭeble sin armis por ataki kaj ekstermi la malamikon. » « Войска наши повсюду жгли все города и селения, не только по дороге, но и в некотором от нее расстоянии по сторонам, так чтобы французов лишить всех способов покоя. Местные жители повсюду бежали из своих домов, укрывались в лесах, оставляя в них только старых, малых и больных до осеннего времени, к которому всякий чем мог вооружался для нападения и уничтожения неприятеля. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[5]
Citaĵo
« Moskvo estis tiutempe en terura kaj ekstreme minaca situacio: alta klaso, komprenante ke la ĉefurbo estos lasita de ni, kaj vidante ke el la ŝtataj institucioj ĉio estas pakata kaj forportata, aplikis laŭeble siajn rimedojn kaj anticipe estis forveturanta el la urbo; malalta klaso ja fidis al ĉiutagaj presitaj afiŝoj de la ĉefkomandanto de la ĉefurbo grafo Rostopĉin, kiu estis detenanta la popolon en la ĉefurbo, kuraĝiganta ĝin kvazaŭ je atendo de la batalo apud Moskvo, en kiu la popolo devis aktive partopreni kaj tiucele sin armi. Ĉiuj ĉi kontraŭdiraj ordonoj kaŭzis diversajn onidirojn, ĥaoson, tumultojn, multajn ili desperigis, aliajn furiozigis; la popolo ĝenerale estis suspektema kaj kolerega, kio manifestiĝis je [la kazo] de la tute senkulpa filo de negocisto Vereŝĉagin, kiun la ruza Rostopĉin akuzis pri perfido, fordonis al la popolo, kaj la popolo tuj disŝiris lin je pecoj. Tion ĉi faris Rostopĉin por ke dum la ĥaoso, kaŭzita de tiu ĉi barbara ago, li mem fuĝu de la popolo kaj kaŝe forveturu el la urbo. Li estis agema, fiera, inteligenta, ruza kaj sen ĉiu ajn kompato oferis la aliajn por si, trompante ĉiujn por atingi siajn celojn. » « Москва была в это время в страшном и отчаянно грозном положении: высший класс, постигая, что столица будет оставлена нами, и видя, что из присутственных и казенных мест все укладывается и вывозится, принял по возможности свои меры и заблаговременно уезжал из города; низший же класс доверял ежедневным печатным объявлениям главнокомандующего столицы гр. Ростопчина, который удерживал народ в городе, ободряя его в ожидании будто бы сражения под Москвою, в котором народ должен был принять живое участие и для того вооружиться. Все эти противоречивые распоряжения производили разные толки, беспорядки, волнения, многих ввергали в уныние, других же приводили в ярость; народ был вообще в подозревающем и гневном состоянии духа, что выразилось над совершенно невинным сыном купца Верещагина, которого хитрый Ростопчин обвинил в измене, предал народу, а народ тут же разорвал его на части. Это сделал Ростопчин, чтобы во время суматохи, произведенной этим варварским поступком, самому скрыться от народа и тайно уехать из города. Он был деятелен, горд, умен, хитер и без всякой жалости жертвовал другими для себя, обманывая всех для достижения своих целей. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[6]
Citaĵo
« Speciale rimarkindaj estis la partizanoj Davidov kaj Figner, kiu kelkfoje alivestita estis en Moskvo kaj en franca tendaro, ĉion ekscianta kaj raportanta al la feldmarŝalo, ekstermante samtempe la malamikon kie ajn li povus kaj ĉie armante kontraŭ ĝi la kamparanojn, kiuj ege damaĝis la francojn. Ĉio ĉi estis akompanata ambaŭflanke je kruelaĵoj. La francoj, furaĝante tra vilaĝoj, faris neimageblajn en nia tempo kruelaĵojn: ili turmentis sendefendajn kamparanojn, virinojn kaj junulinojn, perfortis ilin, enigis al ili je ĉiuj truoj kandelojn kaj aĵojn, suferigis ilin post perforti; ili profanis la preĝejojn kaj iritis la popolon ĝis tia grado, ke ankaŭ al ili kiam eblis ne estis kompato... Unuvorte, ĉiujn faritajn ambaŭflanke teruraĵojn priskribi ne eblas. Homoj iĝis pli malbonaj ol ferocaj bestoj kaj pereigis unu la alian kun neimagebla krueleco» « В особенности отличались партизаны Давыдов и Фигнер, который несколько раз переодетый был в Москве и в французском лагере, все узнавал и уведомлял фельдмаршала, истребляя вместе с тем неприятеля, где только мог и повсюду вооружая против него крестьян, которые страшно французам вредили. Все это сопровождалось с обеих сторон жестокостями. Французы, фуражируя по деревням, производили неслыханные в нашем веке жестокости: они мучили беззащитных крестьян, баб и девок, насильничали их, вставляли им во все отверстия сальные свечи и вещи, терзали их, наругавшись ими; оскверняли церкви и раздражали народ до такой степени, что и им при удобных случаях не было пощады... Одним словом, всех произведенных с обеих сторон ужасов описать невозможно. Люди сделались хуже лютых зверей и губили друг друга с неслыханною жестокостью. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[7]
Citaĵo
« Ĉiuj kamparanoj ĉirkaŭ Moskvo estis komplete ribelintaj kontraŭ la francoj, kio manifestiĝis je teruraj ambaŭflanke kruelaĵoj, kiujn multaj krom la atestantoj ne povus kredi. » « Все крестьяне в окрестностях Москвы были в полном восстании против французов, что ознаменовалось страшными с обеих сторон жестокостями, такими, каким многие, кроме свидетелей, не стали бы верить. »
— Aleksandr Nikolajeviĉ Muravjov, Noticoj[8]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 170.
  2. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 171.
  3. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 176.
  4. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 182.
  5. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 189.
  6. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 198–199.
  7. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 202–203.
  8. Декабристы: Новые материалы. Москва, 1955. С. 204.