Milito de la Sesa Koalicio okazis de marto 1813 ĝis majo 1814, kiam koalicio de Aŭstrio, Prusio, Rusio, la Unuiĝinta Reĝlando, Portugalio, Svedio, Hispanio kaj pluraj Germanaj ŝtatoj finfine venkis Francion kaj kondukis Napoleonon al ekzilo en Elba.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La sorto de tiu ĉi mondoparto kelkajn monatojn estis en la manoj de imperiestro Aleksandro, sed li sukcesis profiti nek sian venkon, nek sian pozicion; li starigis Rusion sub unu standardon kun Aŭstrio, kvazaŭ tiu ĉi komplete putrinta kaj mortanta imperio kaj la juna ŝtato, ĵus aperinta en sia tuta brilo, havis ion komunan, kvazaŭ la plej agema reprezentanto de la slava mondo povus havi la samajn interesojn kiel la plej fervora subpremanto de la slavoj. »
« [о русской армии в Европе в 1813 году] Судьба этой части мира несколько месяцев находилась в руках императора Александра, но он не сумел воспользоваться ни своей победой, ни своим положением; он поставил Россию под одно знамя с Австрией, как будто между этой прогнившей и умирающей империей и юным государством, только что появившимся во всем своим великолепии, было что-нибудь общее, как будто самый деятельный представитель славянского мира мог иметь те же интересы, что и самый яростный притеснитель славян. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]