Saltu al enhavo

Miĥail Vladimiroviĉ Rodzjanko

El Vikicitaro
Miĥail Vladimiroviĉ Rodzjanko
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Miĥail Vladimiroviĉ Rodzjanko (naskiĝis la 9-an (21-an) de februaro 1859 – mortis la 24-an de januaro 1924) estis rusia politikisto, prezidanto de la Ŝtata Dumao, partopreninto de la Rusia Enlanda milito flanke de la Blanka Armeo.

Citaĵoj

[redakti]

Pri la aŭtoro

[redakti]

Vasilij Ŝulgin

[redakti]
Citaĵo
« [...] la monumenta Miĥail Vladimiroviĉ Rodzjanko, de la naturo mem destinita por detruado de ministeria ĝangalo. Rodzjanko tenas sian aŭtoritaton de la prezidanto de la Ŝtata Dumao kun neimitebla pezo. Tio estas lia avantaĝo kaj malavantaĝo. "Klaki" ministrojn ekde certa tempo iĝis lia bezono. » « [...] монументальный Михаил Владимирович Родзянко, самой природой предназначенный для сокрушения министерских джунглей. Родзянко несет свой авторитет председателя Государственной думы с неподражаемым весом. Это его — достоинство и недостаток. "Цукать" министров с некоторого времени сделалось его потребностью[1]»
— Vasilij Ŝulgin, Tagoj
Citaĵo
« Rodzjanko jen kaj jen estis vokata al ŝtuparo, ĉar tiu aŭ alia trupo venis por saluti la Ŝtatan Dumaon... Rodzjanko estis eliranta, parolanta pri fideleco al la patrujo kaj pri savo de Rusio. Liajn vortojn oni ne atentis, sed en la Ŝtata Dumao oni vidis novan potencon — tio estis evidente... » « Родзянко то и дело вызывали на крыльцо, потому что та или иная "часть" пришла приветствовать Государственную думу... Родзянко выходил, говорил о верности родине и о спасении России. Его слова пропускали мимо ушей, но в Думе видели новую власть — это было ясно...[2]»
— Vasilij Ŝulgin, Tagoj
Citaĵo
« Rodzjanko longe ne povis decidi. Li daŭre estis demandanta, kio estos tio — ĉu ribelo aŭ ne ribelo? — Mi ne deziras ribeli. Mi ne estas ribelulo, neniun revolucion mi faris, nek volas fari. Se ĝi okazis, do ĝuste pro tio ke oni ne obeis nin... Sed mi ne estas revoluciulo. Kontraŭ supera potenco mi ne iros, mi ne volas iri. Sed aliflanke, la registaro mankas. Oni impetas al mi de ĉiuj flankoj... Ĉiuj telefonas min. Oni demandas kion fari? Kiel konduti? » « Родзянко долго не решался. Он все допытывался, что это будет — бунт или не бунт? — Я не желаю бунтоваться. Я не бунтовщик, никакой революции я не делал и не хочу делать. Если она сделалась, то именно потому, что нас не слушались... Но я не революционер. Против верховной власти я не пойду, не хочу идти. Но, с другой стороны, ведь правительства нет. Ко мне рвутся со всех сторон... Все телефоны обрывают. Спрашивают, что делать? Как же быть?[3]»
— Vasilij Ŝulgin, Tagoj
Citaĵo
« Rodzjanko estis iranta, parolanta per sia zaporogia baso sonorilajn parolojn, krianta pri la patrujo, pri "ni ne permesos al la malamiko, damnita germano, pereigi nian panjon Rusujon"... — kaj ĉion similan li estis diranta kaj elvokanta ĉe kortuŝitaj (por minuto) homoj tondran "hura"... » « Родзянко шел, говорил своим запорожским басом колокольные речи, кричал о родине, о том, что "не позволим врагу, проклятому немцу, погубить нашу матушку-Русь"... — и все такое говорил и вызывал у растроганных (на минуту) людей громовое "ура"...[4]»
— Vasilij Ŝulgin, Tagoj

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 120.
  2. Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 190.
  3. Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 192.
  4. Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 212.