Saltu al enhavo

Miĥail Vasiljeviĉ Aleksejev

El Vikicitaro
Miĥail Vasiljeviĉ Aleksejev
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Miĥail Vasiljeviĉ Aleksejev (naskiĝis la 3-an (15-an) de novembro 1857 — mortis la 25-an de septembro (8-an de oktobro) 1918) estis rusia militisto, politikisto, partopreninto de la Rusa-turka milito (1877-1878), Rusa-japana milito, Unua mondmilito kaj la Rusia Enlanda milito flanke de la Blanka Armeo.

Citaĵoj

[redakti]

Pri la aŭtoro

[redakti]

Aleksej Brusilov

[redakti]
Citaĵo
« [...] M. V. Aleksejev, homo tre inteligenta, rapide komprenanta la cirkonstancojn, bonega stratego. Lia ĉefa manko estis maldecidemo kaj mildeco de la karaktero» « [...] М. В. Алексеев, человек очень умный, быстро схватывающий обстановку, отличный стратег. Его главный недостаток состоял в нерешительности и мягкости характера[1]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« [...] tio estis sistemo de la ĉefkomandejo subestre de Aleksejev — dek paŝojn antaŭen, kaj poste tuj unu paŝon reen. » « [...] это была система Ставки с Алексеевым во главе — делать шаг вперед, а потом сейчас же шаг назад[2]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« Atingis min informoj, ke estas planata palaca ŝtatrenverso, ke oni planas proklami la tronheredanton Aleksej Nikolajeviĉ imperiestro ĉe regento grandprinco Miĥail Aleksandroviĉ, kaj laŭ alia versio —— Nikolaj Nikolajeviĉ. Sed ĉio ĉi estis malklaraj onidiroj, havintaj neniujn konfirmojn. Mi ne kredis al tiuj ĉi onidiroj, ĉar la ĉefa rolo estis destinita al Aleksejev, kiu kvazaŭ konsentis aresti Nikolaon la 2-an kaj Aleksandra Fjodorovna; konante ecojn de la karaktero de Aleksejev, mi estis konvinkita ke li tion ne plenumos. » « Доходили до меня сведения, что задумывается дворцовый переворот, что предполагают провозгласить наследника Алексея Николаевича императором при регентстве великого князя Михаила Александровича, а по другой версии — Николая Николаевича. Но все это были темные слухи, не имевшие ничего достоверного. Я не верил этим слухам потому, что главная роль была предназначена Алексееву, который якобы согласился арестовать Николая II и Александру Федоровну; зная свойства характера Алексеева, я был убежден, что он это не выполнит[3]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« [pri la Februara revolucio ] Mi estis ricevanta de la ĉefkomandejo telegramojn, informantajn pri la iro de la ribelo, kaj finfine mi estis vokita al la rekta linio fare de Aleksejev, kiu informis min, ke la formiĝinta Provizora Registaro al li deklaris ke kaze de rifuzo de Nikolao la 2-a abdiki, ĝi minacas ĉesigi alportadon de la nutraĵoj kaj municioj al la armeo (ni dume havis neniujn rezervojn), pro kio Aleksejev petis min kaj ĉiujn ĉefkomandestrojn telegrafi al la caro peton pri la abdiko. Mi al li respondis ke miaflanke mi konsideras tiun ĉi paŝon necesa kaj tuj plenumos. Rodzjanko ankaŭ sendis al mi urĝan telegramon kun la sama enhavo, al kiu mi respondis same jese. » « Я получал из Ставки подробные телеграммы, сообщавшие о ходе восстания, и наконец был вызван к прямому проводу Алексеевым, который сообщил мне, что образовавшееся Временное правительство ему объявило, что в случае отказа Николая II отречься от престола оно грозит прервать подвоз продовольствия и боевых припасов в армию (у нас же никаких запасов не было), поэтому Алексеев просил меня и всех главнокомандующих телеграфировать царю просьбу об отречении. Я ему ответил, что со своей стороны считаю эту меру необходимой и немедленно исполню. Родзянко тоже прислал мне срочную телеграмму такого же содержания, на которую я ответил также утвердительно[4]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 66.
  2. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 195.
  3. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 232.
  4. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 232.