Saltu al enhavo

Marioj

El Vikicitaro
Marioj
Marioj
Marioj
Aliaj projektoj
Marioj en Vikipedio
Marioj en Komuneja kategorio

Marioj estas la finnugra etno en Rusio, antaŭe nomita de la rusoj ĉeremisoj.

Citaĵoj

[redakti]

Sergej Turbin

[redakti]
Citaĵo
« [kamparanino en Perma gubernio pri marioj] Ĉu eblas la ĉeremisojn kompari kun la tataroj? La tataroj kvankam ne baptitaj, tamen kredas je dio, kaj Mohamedon sian ili havas; dum tiuj ĉi havas nenion, iuj idoletoj kaj tra arbaroj keremetoj. Plurfoje oni ordonis detrui tiujn ĉi keremetojn. Sed kion vi pensas? En unu loko oni detruas, ili en alia konstruas; jen kia popolo ne edukitia!... » « Да разве Черемис можно приравнять к Татарам? Татары хоть не крещеные, а все в Бога веруют, и Махмет у них свой есть; а у этих ничего, какие-то болванчики, да по лесам керемети. Было сколько раз приказание разорять эти керемети. Так что ты думаешь? В одном месте разорят, они в другом построят; такой народ необнатуренный!... [1]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [kamparanino en Perma gubernio pri marioj] Ili estas kvietaj kvazaŭ kokinoj. Inter si ili foje kverelas, interbatiĝo okazas post drinki. ili ŝatas la vinon; sed malbonajn ecojn ili havas neniujn. Ili ne estas ŝtelistoj, nek ofendantoj. Rilate tion ili estas grave pli bonaj ol la niaj. » « Смирные, как куры смирные. Промеж себя иногда ссорятся, и драка бывает, как подопьют; они до винища охотники; а качеств за ними никаких нет. Не воры, не обидчики. На счет этого не в пример лучше наших[2]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [kamparanino en Perma gubernio pri marioj] Ili estas fervoraj je laboro, ne havas ili feston, nek Kristan tagon, sed post kiam venis vendredo — ili dimanĉon vendrede festas — oni povas lin ponardi aŭ superŝuti per oro: li fingron kontraŭ fingro ne batos. Edzo mia foje, por amuziĝi, diris — li iom parolas ilian lingvon — laboru por mi unu vendredon, mi pardonos al vi rikolton, donos arĝentan rublon kaj boteleton da vodko; li ne prenis! Mi ĵuras per dio, donas grandan vorton, li ne prenis. Estas peko, li diris. » « Злы на работы они, и нет у них ни праздника, ни Христова дня, а как пришла пятница — они воскресенье в пятницу справляют — хоть ты его зарежь, хоть озолоти: палец об палец не ударит. Хозяин мой раз, для смеху, говорит — он знает малость по ихнему — поработай мне одну пятницу, я тебе страду прощаю, целковый денег дам и штоф водки; ведь не взял! Ей Богу, великое слово, не взял. Грех, говорит[3]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [kamparanino en Perma gubernio pri marioj] La ĉeremisino prenis sian bovlon, verŝis je ĝin lakton, metinte tien ankaŭ viandon, kaj kaĉon, kaj terpomojn. La mastrino ridetante diris al mi: — Donu al ili nun kvason, mielon, rafanon, brasikon, ion ajn, ili ĉion metos je la sama loko. Edzo mia foje demandis ilin por kio ili faras tiel; ili diris: ĉio estas same, ja en la ventro ĉio intermiksiĝos. » « Черемиска взяла свою чашку, влила в нее молоко, положивши туда же и мясо, и кашу, и картофель. Хозяйка, улыбаясь, обратилась ко мне: — Дай им теперь квасу, меду, редьки, капусты, чего хочешь, все туда же положат. Хозяин мой как-то спрашивал, для чего они так делают; говорят: все одно, ведь в брюхе все перемешается[4]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [maria vilaĝo en Perma gubernio] La ĉeremisaj domoj estas konstruitaj malbone. Interne estas teruraj odoraĉo kaj malpureco. Ĉiuj videblaj, do troviĝantaj antaŭ la okuloj, posedaĵoj en la ĉeremisaj domoj konsistas el iom da ligna vazaro kaj nepra gisfera kaldrono. Ĉio ĉi ŝajne ne estis lavita ekde la tago de ekuzo. » « Чѳремиские избы вообще построены плохо. Внутри страшная вонь и нечистота. Все видимое, т. е. находящееся на виду, имущество в черемиских избах состоит из кое-какой деревянной посуды и непременного чугунного котелка. Все это, как кажется, не было мыто со дня поступления в употребление[5]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [laŭ rakonto de eks-soldato en maria vilaĝo en Perma gubernio] Laŭ liaj vortoj, ĉeremisoj, post veni al militservo, ofte registriĝas kiel kristanoj; tie ili nomiĝas Petroj, Ivanoj, sed plej ofte Baziloj (la plej ŝatata nomo de ĉeremisoj, ĉuvaŝoj kaj mordvoj). Estante en militservo ili frekventas preĝejon, konfesas, komuniiĝas, sed post reveni hejmen ili daŭrigas siajn tradiciojn. La ĉeremisoj baptadon evitas plej multe pro tio, ke laŭ ilia opinio esti kristano kostas tro multe: unue necesas pagi geedziĝojn, baptojn, sepultojn ktp, kaj due ne eblas manĝi ion ajn. La pastrojn ili timas kvazaŭ fajron; ankaŭ la ŝtatoficistojn. Tiu ĉi bonkora, kvieta, honesta kaj laborema popolo bedaŭrinde estas malhoneste ekspluatata de apudaj rusaj kamparanoj, kiuj komplete sklavigis la ĉeremisojn. » « По его словам, Черемисы, поступая в военную службу, зачастую записываются христианами; тут их нарекут Петрами, Иванами, а всего чаше Васильями (любимое имя у Черемис, Чуваш и Мордвы). Бывши в службе, они ходят в церковь, исповедаются, причащаются, а вернутся домой, опять за свое. Черемисы от крещения уклоняются всего больше потому, что, по их мнению, быть христианином очень дорого стоит: во-первых, нужно платить за свадьбы, крестины, похороны и т. д., и во-вторых, нельзя есть всякой всячины. Священников они положительно боятся как огня; чиновников тоже. Этот добрый, смирный, честный и трудолюбивый народ, к сожалению, недобросовестно эксплуатируется живущими но соседству, русскими крестьянами, у которых Черемисы находятся в совершенном порабощении[6]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Kompatindaj, malriĉaj triboj de ĉeremisoj, votjakoj, ĉuvaŝoj kaj komio-zirjanoj estigis ĉe mi angoron» « Жалкие, бедные племена черемис, вотяков, чувашей и зырян нагнали на меня тоску. »
— Aleksander Herzen, Letero el provinco [1836]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 16.
  2. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 16.
  3. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 17.
  4. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 17–18.
  5. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 18.
  6. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 19–20.