Lavr Kornilov (naskiĝis la 18-an (30-an) de aŭgusto 1870 — mortis la 13-an de aprilo 1918) estis rusia militisto, ataŝeo, vojaĝanto-esploristo, spiono, partopreninto de la Rusa-japana milito, Unua mondmilito kaj la Rusia Enlanda milito flanke de la Blanka Armeo.
« Stranga estas la afero, generalo Kornilov sian divizion neniam kompatis: en ĉiuj bataloj, kiujn ĝi partoprenis subestre de li, ĝi havis terurajn perdojn, tamen la oficiroj kaj soldatoj amis lin kaj kredis al li. Cetere li ankaŭ sin ne kompatis, persone estis kuraĝa kaj impetis antaŭen sentime. »
« Странное дело, генерал Корнилов свою дивизию никогда не жалел: во всех боях, в которых она участвовала под его начальством, она несла ужасающие потери, а между тем офицеры и солдаты его любили и ему верили. Правда, он и себя не жалел, лично был храбр и лез вперед очертя голову[1]. »
« Tio estis tre kuraĝa homo, decidinta evidente krei por si reputacion dum la milito. Li ĉiam estis antaŭe kaj per tio allogis la korojn de la soldatoj, kiuj lin amis. Ili ne estis komprenantaj liajn agojn, sed ili vidis lin ĉiam sub pafado kaj aprezis lian kuraĝon. »
« Это был очень смелый человек, решивший, очевидно, составить себе имя во время войны. Он всегда был впереди и этим привлекал к себе сердца солдат, которые его любили. Они не отдавали себе отчета в его действиях, но видели его всегда в огне и ценили его храбрость[2]. »
« Mi opinias ke tiu ĉi sendube kuraĝa homo estas grave kulpa pri senbezone verŝita sango de soldatoj kaj oficiroj. Sekve de sia ardo li senutile estis pereiganta soldatojn, kaj proklaminte sin sen iu ajn senco diktatoro, li pereigis per sia misago multe da oficiroj. Sed mi devas diri ke ĉio kion li estis faranta, li faris sen pripensi kaj sen profundiĝi je la senco de la afero. Kaj nun, kiam li delonge pereis, mi nur povas diri: "Pacon al lia cindro", same kiel al ĉiuj similaj al li, ardaj reprezentantoj de nia eksa Rusio. »
« Считаю, что этот безусловно храбрый человек сильно повинен в излишне пролитой крови солдат и офицеров. Вследствие своей горячности он без пользы губил солдат, а провозгласив себя без всякого смысла диктатором, погубил своей выходкой множество офицеров. Но должен сказать, что все, что он делал, он делал, не обдумав и не вникая в глубь вещей. И теперь, когда он давно погиб, я могу только сказать: «Мир праху его», как и всем, подобным ему, пылким представителям нашей бывшей России[3]. »