Saltu al enhavo

Kurgano

El Vikicitaro
Kurgano
Kurgano
Kurgano
Aliaj projektoj
Kurgano en Vikipedio
Kurgano en Komuneja kategorio

Kurgano estas la urbo en Uralo (aŭ Suda Transuralio), ĉefurbo de Kurgana provinco (Rusio).

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« [en Kurgano (urbo)] Tiu ĉi kurgano havas grandecon cirkle, ĉe la bazo, proksimume 80 saĵenoj [170,69 m], havis konusan formon kaj sufiĉe grandan altecon, tiel ke nuntempe post rimarkinda malleviĝo ĝi aspektas alta ĝis 4 saĵenoj [8,53 m], ĝian perpendikularan altecon oni povas taksi je ĝis 7 saĵenoj [14,94 m]. Je distanco 8 arŝinoj [5,69 m] ĝin ĉirkaŭas tera remparo kaj ĉirkaŭfosaĵo, la unua el kiuj en la dua duono de la antaŭa jarcento havis altecon proksimume 1½ saĵenoj [3,2 m], konsiderante tion ĉi ankaŭ la ĉirkaŭfosaĵo devus havi respektivan profundecon. Kompleta cirkonferenco de la ĉirkaŭfosaĵo estas proksimume 120 saĵenoj [256,03 m]; enirejo de la kurgano estis de la norda flanko. Ĝia konusa formo estis poste ŝanĝita de trezorserĉantoj aŭ tiel nomataj montetuloj, kaj speciale ĝia supraĵo, laŭ ordono de la komandanto princo Meŝĉerskij, fine de la unua duono de la 18-a jarcento, ĝi estis forfosita kaj en ĝi elfosita profunda kavo, por serĉado de trezoro. Apud la Cara Kurgano norde troviĝas alia kurgano, malpli granda, ŝajne alta proksimume 4 arŝinojn [2,84 m], same kiel la unua ĝi estis ĉirkaŭita per tera remparo kaj ĉirkaŭfosaĵo. En tiuj ĉi kurganoj laŭdire estis elfosataj de trezorserĉantoj diversaj arĝentaĵoj kio donis pretekston doni al Kurgano blazonon: "sur la verda kampo du arĝentaj kurganoj". » « Курган этот имеет в окружности, при подошве, около 80 саж., был конической фигуры и довольно значительной высоты, так что в настоящее время при замечаемой осадке кажется до четырех сажен, перпендикулярную же высоту его можно определить до семи сажен. С уступкою на 8 арш. его окружают вал и ров, из них первый во второй половине прошлого столетия был вышиной около 1½ саж., судя по этому и ров должен иметь соответствующую глубину. Вся окружность рва около 120 саж.; вход к кургану был с северной стороны. Коническая фигура его впоследствии изменена кладоискателями, или так называемыми бугровщиками, и особенно вершина его, по приказанию коменданта князя Мещерского, в конце первой половины XVIII ст., срыта и в ней выкопана глубокая яма, для отыскания клада. Рядом с Царевым-курганом к северу находится другой курган, меньшего объема, кажущийся вышиною около 4 арш., так же, как и первый, окружен был валом и рвом. В этих курганах будто бы кладоискателями вырываемы были разные серебряные вещи, что и было поводом дать Кургану герб: "в зеленом поле два серебряных кургана".[1] »
— Nikolaj Abramov, Rivero Tobolo kun ties alfluantoj [1862–1863]
Citaĵo
« [en Iŝima distrikto de Tobolska gubernio] Post vilaĝo Borovskoje komenciĝas vico da kurganoj. Tio estas la unuaj kurganoj, kiujn mi renkontis en Siberio. Inter lokanoj cirkulas legendo, ke iam, tre antaŭlonge, ĉi tie loĝis iuj ĉudaki [stranguloj] aŭ ĉud, kiuj estis farantaj siajn loĝejojn subtere kaj ke, ne elteninte rusan ĉeeston, ili hakis apogilojn kaj estis subpremitaj de la falinta tero. Por konfirmi tiun ĉi legendon, oni referencas al tio ke en la kurganoj oni trovas trabojn, homajn ostojn, vazaron kaj diversajn hejmaĵojn. Bedaŭrinde mi ne havis la kazon vidi ion el tiuj ĉi trovaĵoj. » « За селом Боровским начинается ряд курганов. Это первые курганы, которые я встретил в Сибири. Между местными жителями ходит поверье, что здесь прежде, когда-то, очень давно, жили какие-то чудаки или чудь, устраивавшие свои жилья под землею, и что не снеся русского духа, они подрубили подпорки и были задавлены обрушившеюся землею. В видах подтверждения этого предания ссылаются на то, что в курганах находят бревна, человеческие кости, посуду и разную домашнюю утварь. К сожалению, мне ничего не случалось видеть из этих находок[2]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Referencoj

[redakti]
  1. Абрамов Н. Река Тобол с ее притоками // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет. Тюмень, 2019. С. 59.
  2. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 66.