Vilhelmo de Prusio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Kronprinco Vilhelmo)
Vilhelmo de Prusio
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Frederiko Vilhelmo Viktoro Aŭgusto Ernesto de Prusio, germane Friedrich Wilhelm Victor August Ernst von Preußen, (naskiĝis la 6-an de majo 1882 en la Marmorpalaco en Potsdamo - mortis la 20-an de julio 1951 en Hechingen) de la dinastio de Hohencolernoj estis ĝis la Novembra Revolucio en 1918 la lasta kronprinco de la Reĝlando Prusio kaj de la Germana Imperio. Li estis populare konata kiel VilhelmoKronprinco Vilhelmo tra Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Sendube tiu estas la plej stulta, sensenca kaj nenecesa milito de la modernaj epokoj. Estas milito ne volita de Germanio, mi povas certigi tion, sed ĝi estis devigita, kaj la fakto ke ni estis tiom preparitaj defendi nin estas nune uzata kiel argumento por konvinki la mondon ke ni deziris konflikton. »
— Kronprinco Vilhelmo, Wiegand pri la unua mondmilito