Kankro estas malgranda dolĉakva krustaco kiu tre similas al omaro. Ĝi troviĝas en sensalaj akvoj kiuj ne frostiĝas profunde dum vintro. Kankroj povas tuneli sub koto, kaj iuj kankroj troviĝas je 3 metroj subtere.
« Sur vaporŝipa albordiĝejo mi havis eblecon konvinkiĝi ke iam ricevita de mi informo ke en la siberiaj riveroj mankas kankroj, estas senduba stultaĵo, kvankam antaŭe ĝi estis la vero. Danke al gastronomiaj tendencoj de certaj personoj (iuj diras ke rilataj al alkohola komerco, aliaj ke temas pri ŝtatoficistoj) aktuale mi vidis kankrojn en multaj siberiaj riveroj kaj interalie en Tobolo kaj Iŝimo. Tre probable estas ke tiuj ĉi bongustaj bestoj disvastiĝos tra la tuta sistemo de Obo. Siberianoj (mi ne parolas pri la homoj civilizitaj) ne nur ne manĝas la kankrojn, sed eĉ kraĉas kaj miras kiel eblas manĝi ilin. Cetere tiu ĉi abomeno ekzistas en multaj areoj de Rusio, speciale tie kie oni sekvas la malnovajn tradiciojn. »
« На пароходной пристани я имел случай убедиться, что выученное мною когда-то сведение о том, что в сибирских реках нет раков оказывается положительным вздором, хотя прежде было истиною. Благодаря гастрономическим тенденциям некоторых личностей (кто говорит акцизно-откупного, а кто гражданско-административного ведомства) в настоящее время я видел раков во многих сибирских реках, и, между прочим, в Тоболе и Ишиме. Весьма вероятно, что эти вкусные животные распространятся по всей системе Оби. Сибиряки (я не говорю о людях цивилизованных) не только не едят раков, но даже сплевывают, и удивляются, как их можно есть. Впрочем подобное отвращение существует во многих местностях Россиии, в особенности там, где придерживаются старины[1]. »
« En vilaĝo Zavodoukovskoje, kie mi ŝanĝis la ĉevalojn, mastrino rezolute rifuzis ne nur doni vazojn, sed eĉ kuiri tiujn ĉi "akvajn pajacojn", do diablojn, pardonu min dio. »
« В селе Завододуховском, где я менял лошадей, хозяйка отказалась решительно не только дать посуду, но даже варить этих «водяных шутов», т. е. чертей, прости-Господи[2]. »