Ivan Jakuŝkin (ruse: Иван Дмитриевич Якушкин; naskiĝis la 29-an de decembro 1793 [la 9-an de januaro 1794], vilaĝo Ĵukovo, Smolenska guberio, la Rusia imperio — mortis la 11-an (23-an) de aŭgusto 1857, Moskvo, la Rusia imperio) estis rusia militisto, decembristo, memoraĵisto.
« Tio estis la sinjoro en tre malpeza peltmantelo kun mallonga kapuĉo, en konusa ĉapo el ŝafida felo sur la kapeto. Ĉe ambaŭ flankoj de lia akra ĝiba nazo brilis malhelaj rapidaj okuloj; la ridetanta bela buŝo lia estis konturita supre per nigraj lipharoj, kaj malsupre per eta, rekte subtranĉita kaprobarbo. Li similis nek al ekleziulo, nek al oficisto, la solaj du tipoj ĝis nun konataj al mi. »
« Это был господин в лёгонькой шубе с коротеньким капюшоном, в остроконечной мерлушечьей шапке на маленькой голове. По бокам его острого с горбом носа блестели тёмные быстрые глаза; улыбающийся красивый рот его обрамливался сверху чёрными усами, а снизу маленькой тупо срезанной эспаньолкой. Он не походил ни на духовного, ни на чиновника, единственно пока знакомые мне два типа. »
« Laguŝkin eniris sian ĉambron, pli similan al kajuto ol al la ĉambro, kaj, ekbruliginte la kandelon, lumigis tutan sian kajuton. Ĝiaj muroj estis tegitaj per nigra kalikoto, sur kiu draste elstariĝis en la fronta angulo arte ellaborita busto de bela virino — tio estis la busto de lia edzino. Inter la fenestroj, super la skribotablo, pendis du infanaj portretoj — tio estis liaj infanoj. Super ili estis eta breto kun libroj, eta kupra ikono — verko de malnovaj grandaj majstroj de Italio. Jen ĉiuj ornamaĵoj de la Laguŝkin-kabano. Sed, enirante tiun ĉi ĉambron, kiel esprimiĝis unu ŝatanto de alegorioj, oni sentas kvazaŭ oni enrigardis la koron de Laguŝkin mem. »
« Лягушкин вступил в свою комнату, более похожую на каюту, чем на комнату, и, засветив свечу, осветил всю свою каюту. Стены её были обтянуты чёрным коленкором, на котором резко выдавался в переднем углу артистической работы бюст красивой женщины — это был бюст его жены. Между окон, над письменным столом, висели два детских портрета — это были его дети. Над ними полочка с книгами, барометр, небольшая иконка на меди — работа старых великих мастеров Италии. Вот и все украшения лягушкинского логовища. Но, входя в эту комнату, как выразился один любитель аллегорий, чувствуешь, словно заглянул в сердце самого Лягушкина. »