Grigorij Rasputin (naskiĝis la 10-an de januaro 1869, Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio, la Rusia imperio — la 30-an de decembro 1916, Petrogrado, la Rusia imperio) estis la rusia mistikulo.
« Neniuj afiŝoj, neniuj flugfolioj de revoluciaj partioj povis tiel senkreditigi la familion de la eksa caro kiel tiu ĉi kortega favorito kaj ĉiuj, kiuj profitante lian aŭspicion, akiris altajn poziciojn, fermante la okulojn rilate ĉiujn aĉaĵojn de Rasputin. »
« Никакие прокламации, никакие листовки революционных партий не могли так дискредитировать семью бывшего царя, как этот придворный любимец и все те, кто, пользуясь его покровительством, добивались высокого положения, закрывая глаза на все гнусности Распутина. »
« Neniam neniuj patriotaj manifestacioj kaj pilgrimado okazis, nek povis okazi. Eble ili okazus, se ne la fifama Grigorij Rasputin, kiu jam en 1915 pro sia konduto kaj cinika fanfaronado pri proksimeco al la cara familio senkreditigis tiun ĉi familion. Tiu ĉi aroga fripono dum sia lasta vojaĝo al Tobolsko kondutis tiel senhonte, tiel malbelege, ke li forigis la restaĵojn de aŭreolo de sur la cara familio. Li ĉi tie senhalte drinkadis, en ebria stato sin trudis al virinoj kun malĉastaj proponoj, postulis ke unu el kvartalaj policanoj, ial plaĉinta al li, estu pastrigita. Danke al Rasputin estis konsekrita kiel episkopo la fifama Varnava, bone konata al la tobolskanoj, de negativaj flankoj. "Mi faris vin episkopo" iam skribis al li Rasputin. Dum mia ĉeesto en Tobolsko mi tiel multe aŭdis pri malĉastaĵoj de Rasputin, ke mi ne kuraĝas kredi tion. »
« Никогда никаких патриотических демонстраций и паломничества не было и быть не могло. Быть может, они и имели бы место, если бы не пресловутый Григорий Распутин, который еще в 1915 году своим поведением и циничным хвастовством о близости к царской семье не дискредитировал эту семью. Этот беспардонный проходимец в последнюю свою поездку в Тобольск вел себя так бесстыдно, так безобразно, что снял последние остатки ореола с царской семьи. Он здесь беспрерывно пьянствовал, по пьяному делу приставал к женщинам с грязными предложениями, потребовал, чтобы одного из квартальных надзирателей, почему-то понравившегося ему, произвели в священники. Благодаря Распутину был произведен в епископы пресловутый Варнава, хорошо известный тоболянам с отрицательных сторон. "Доспел тебя епископом", — когда-то писал ему Распутин. За время моего пребывания в Тобольске мне столько приходилось слышать о грязных проделках Распутина, что я не решаюсь им верить. »
« Neniuj afiŝoj, neniuj flugfolioj de revoluciaj partioj povis tiel senkreditigi la familion de la eksa caro kiel tiu ĉi kortega favorito kaj ĉiuj, kiuj profitante lian aŭspicion, akiris altajn poziciojn, fermante la okulojn rilate ĉiujn aĉaĵojn de Rasputin. »
« Никакие прокламации, никакие листовки революционных партий не могли так дискредитировать семью бывшего царя, как этот придворный любимец и все те, кто, пользуясь его покровительством, добивались высокого положения, закрывая глаза на все гнусности Распутина. »
« Ŝajne la plej malbonaj malamantoj de la rusia monarĥio ne povus por ties ekzekuto elpensi ulceron tiel okultrafan kiel figuro de Rasputin. Tiel lertan kombinon ke ĝuste rusa kamparano malhonorigu ĝuste la ortodoksan monarĥion kaj ĝuste forme de sankteco. »
« Казалось, худшие ненавистники российской монархии не могли бы в казнь ей придумать язвы такой броской, как фигура Распутина. Такого изобретательного сочетания, чтоб именно русский мужик позорил именно православную монархию и именно в форме святости[1]. »
« Tiel la murdo de Rasputin iĝis ne gesto gardanta la monarĥion, sed la unua pafo de revolucio — kune kun Zemgor-kongresoj en la samaj decembraj tagoj. Rasputin malaperis, sed malkontento bolis — do kontraŭ kiu nun, se ne kontraŭ la caro? [...] (Tiel efektiviĝis kalkulema antaŭdiro de la tobolska miraklofaranto, ke sen li la dinastio pereos: de lia morto ĝis tiu ĉi pereo daŭris nuraj dek semajnoj. »
« Так убийство Распутина оказалось не жестом, охраняющим монархию, но первым выстрелом революции, первым реальным шагом революции — наряду с земгоровскими съездами в тех же днях декабря. Распутина не стало, а недовольство брызжело — и значит на кого теперь, если не на царя? [...] (Так и сбылось расчётливое предсказание тобольского чудотворца, что без него династия погибнет: от смерти его и до этой гибели только и протянулось десять недель.)[2]. »
« Ekzistas terura vermo, kiu ronĝas kvazaŭ kosuso arbotrunkon de Rusio. Jam la tutan kernon ĝi forronĝis, eble jam mankas la trunko, nura tricentjara ŝelo ankoraŭ teniĝas... Kaj mankas kuracilo ĉi-kaze... Ĉi-kaze ne eblas lukti... Tio estas mortigilo... La nomo de tiu ĉi mortigilo: Rasputin!!! »
« Есть страшный червь, который точит, словно шашель, ствол России. Уже всю сердцевину изъел, быть может, уже и нет ствола, а только одна трехсотлетня кора еще держится... И тут лекарства нет... Здесь нельзя бороться... Это то, что убивает... Имя этому смертельному: Распутин!!![3]. »
« La afero estas ke la tronheredanto estas morte malsana... Eterna timo devigas la imperiestrinon sin ĵeti al tiu ĉi homo. Ŝi kredas ke la tronheredanto vivas nur danke al li... »
« Дело в том, что наследник смертельно болен... Вечная боязнь заставляет императрицу бросаться к этому человеку. Она верит, что наследник только им живет...[4]. »
« Rasputin estas funkcio de volupto[5] de certaj damoj, serĉantaj... "sentojn". La sentojn, perditajn dum degenero. Degenerantaj virinoj ofte suferas mankon de iuj ajn sentoj. Nemalofte ili klarigas ke la edzo estas "ordinara, griza homo". Foje efektive estas tiel. »
« Распутин есть функция распутности некоторых дам, ищущих... "ощущений". Ощущений, утраченных вместе с вырождением. Вырождающиеся женщины часто страдают от того, что они ничего не чувствуют. Нередко они объясняют это тем, что муж — "обыкновенный, серый человек". Иногда это действительно так[6]. »
« Ĉu estas mirinde ke Sankt-Peterburga girlando — mistika-volupta — altiris al si Griŝka Rasputin, tipan rusan "ĥliston"!.. Jen sur kia grundo okazis delonge atendita kuniĝo de intelektularo kaj la popolo!.. Griŝka eniĝis je la ĉeno kaj, tenante je unu mano histeriulinon-mistikulinon, en la alia — histeriulinon-nimfomaniulinon, plibeligis la baleton de Petrogrado per sia duvizaĝa portreto — de miraklofaranto kaj satiruso... [...] Griŝka bonege sciis al kiu per kiu flanko de sia spirita portreto sin turni... [...] Al la cara familio li turnis sian vizaĝon de "sankta maljunulo", rigardante kiun al la carino ŝajnas ke la spirito dia kuŝas sur la sankta homo... Dume al Rusio li turnis sian voluptan muzelon, ebrian kaj voluptan, la muzelon de koboldo-satiruso en la Tobolska tajgo... Kaj de tio devenas ĉio... »
« Что же удивительного, что санкт-петербургская гирлянда — мистически-распутная — притянула к себе Гришку Распутина, типичного русского "хлыста"!.. Вот на какой почве произошло давно жданное слияние интеллигенции с народом!.. Гришка включился в цепь и, держа в одной руке истеричку-мистичку, а в другой — истеричку-нимфоманку, украсил балет Петрограда своим двуликим фасом — кудесника и сатира... [...] Гришка прекрасно знал, где каким фасом своего духовного обличия поворачиваться... [...] Царской семье он обернул свое лицо "старца", глядя в которое царице кажется, что дух божий почивает на святом человеке... А Росии он повернул свою развратную рожу, пьяную и похотливую, рожу лешего-сатира из тобольской тайги... И из этого — все[7]. »
« En kinejoj oni malpermesis prezenti filmon, kie estis montrate kiel la imperiestro metas sur sin la Krucon de Sankta Georgo. Kial?.. Ĉar tuj post komenco de la filmo, — voĉo el mallumo: "La caro-paĉjo kun Georgo, la carino-panjo kun Grigorij..." »
« В кинематографах запретили давать фильму, где показывалось, как государь возлагает на себя Георгиевский крест. Почему?.. Потому что, как только начнут показывать, — из темноты голос: "Царь-батюшка с Егорием, а царица-матушка с Григорием..."[8]. »
« Komence de la 20-a jarcento tiuj ĉi homoj malgrandiĝis... Ili ne kapablis fari kortegan renverson... anstataŭe ili murdis Rasputin... La celon tio certe ne atingis. La monarĥion savi tio ne povus, ĉar la Rasputin-veneno jam efikis... Kiun sencon havas mortigi serpenton, se ĝi jam mordis... Sed malgraŭ tuta sia sensenceco, la murdo de Rasputin estis la ago profunde monarĥia... Tiel oni komprenis ĝin... Kiam sciigo pri la okazintaĵo atingis Moskvon (tio okazis vespere) kaj penetris teatrojn, publiko postulis plenumi la himnon. »
« В начале ХХ века эти люди стали мельче... На дворцовый переворот их не хватило... вместо этого они убили Распутина... Цели это, конечно, не достигло. Монархию это не могло спасти, потому что распутинский яд уже сделал свое дело... Что толку убивать змею, когда она уже ужалила... Но при всей его бесцельности, убийство Распутина было актом глубоко-монархическим... Как его и поняли... Когда известие о происшедшем дошло до Москвы (это было вечером) и проникло в театры, публика потребовала исполнения гимна[9]. »
« Kaj vi scias, iĝis eĉ pli malbone post kiam oni murdis Rasputinon... Antaŭe oni pri ĉio kulpigis lin... Kaj nun oni komprenis ke la problemo estas tute ne Rasputin. Oni murdis lin, sed nenio ŝanĝiĝis. Kaj nun ĉiuj sagoj flugas rekte, sen fiksiĝi je Rasputin... »
« И вы знаете, еще хуже стало, когда Распутина убили... Раньше все валили на него... А теперь поняли, что дело вовсе не в Распутине. Его убили, а ничего не изменилось. И теперь все стрелы летят прямо, не застревая в Распутине...[10]. »
« ...ĝis nun eĉ ne unu atenco. Ĉu vi memoras la jaron 1905? Tiam pluvis per bomboj... Nun eĉ ne unu ribelo — ankoraŭ... Ĉu vi memoras tiam?.. Nun plej ribele kondutis tiuj, kiuj murdis Rasputinon: ili faris la unuan kaj la solan ĝis nun agon de teroro. »
« ...до сих пор ни одного покушения. А помните 1905 год? Тогда дождило бомбами... Теперь ни одного бунта — пока... А помните тогда?.. Теперь наиболее бунтарским образом повели себя те, кто убил Распутина: они совершили первый и единственный пока акт террора[11]. »
« Rasputin ĉiujn formanĝis, ĉiujn amikojn, ĉiujn sentojn... ne plu haveblas fideluloj... Estas malfideluloj kaj malkaŝaj ribeluloj... La lastaj ekiros kontraŭ li, la unuaj sin kaŝos... Li estas sola... Pli malbona ol sola... Li estas kun ombro de Rasputin... La damnita kamparano!.. »
« Распутин всех съел, всех друзей, все чувства... нет больше верноподданных... Есть скверноподданные и открытые мятежники... Последние пойдут против него, первые спрячутся... Он один... Хуже, чем один... Он с тенью Распутина... Проклятый мужик!..[12]. »
« Rasputin havis eksterordinaran naturan intelekton de siberia kamparano, praktike traktanta la vivon, kiu ebligis al li krei sian vividealon post kiam li klare konsciis neceson plibonigi siajn vivkondiĉojn. En cirkonstancoj de sia kamparana familio Rasputin tian eblecon ne vidis, des pli ke peza kaj persista laboro de kamparano lin, kutimiĝintan de frua aĝo al senlabora vagado tra monaĥejoj, ne allogis. Pro tio Rasputin ekiris la vojon de siaj strangaĵoj, kiuj en li disvolviĝis sub influo de kontaktoj dum liaj vojaĝoj kun la mondo de pilgrimantoj kaj kun monaĥa medio. Tiu ĉi komunikiĝo donis al Rasputin bazan alfabetecon kaj siaspecan teologian edukon, adaptitan al la kapablo apliki ĝin laŭe al vivcirkonstancoj, vastigis lian imagon pri la vivo, evoluigis en li scivolemon kaj kritikon, ellaboris en li senton de fiziognomikisto, kiu kapablis eltrovi malfortecojn kaj specifaĵojn de la homa naturo kaj ludi sur ili, kaj tio per si mem kondukis lin laŭ la vojo, kiu malfermis antaŭ li suferantan virinan animon. Forte sentante en si de junaĝo la homon kun forta inklino al la malsan-perversaj emoj de sia naturo, Rasputin estis klare konscianta ke malvasta sfero de la monaĥeja vivo, kaze de lia monaĥiĝo, baldaŭ elĵetus lin el sia medio, do li decidis iri je direkto, kiu estis lin persone kontentiganta — al la mondo de ŝajnaj sanktulaĉoj, pilgrimantoj kaj malsaĝuloj pro Kristo, kiun li esploris de frua aĝo perfekte. »
« Распутин обладал недюжинным природные умом практически смотрящего на жизнь сибирского крестьянина, который помог ему наметить свой жизненней идеал, как только он начал ясно отдавать себе отчет в необходимости улучшить свои жизненные условия. В обстановке обихода своей крестьянской семьи Распутин этой возможности не видел, тем более, что тяжелый и упорный труд земледельца его, привыкшего с ранних лет к праздношатанию по монастырям, к себе не привлекал. Поэтому Распутин пошел по пути своих странностей, которые в нем развились под влиянием общения его во время странствований с миром странников и с монашеской средой. Общение это дало Распутину, зачатки грамотности и своеобразное богословское образование, приноровленное к умению применять его к жизненному обиходу, расширило его взгляд на жизнь, развило в нем любознательность и критику, выработало в нем чутье физиогномиста, умевшего распознавать слабости и особенности человеческой натуры и играть на них, и само по себе повело его по тому пути, который растворял перед ним страдающую женскую душу. Сильно чувствуя в cе6e с юных лет человека с большим уклоном к болезненно-порочным наклонностям своей натуры, Распутин ясно отдавал себе отчет в том, что узкая сфера монастырской жизни, в случае поступления его в монастырь, в скорости выбросила бы его из своей среды, и поэтому он решил пойти в сторону, наиболее его лично удовлетворявшую — в тот мир видимых святош, странников и юродивых, который он изучил с ранних лет в совершенстве. »
« Mi neniel povas enkapigi ĉion, kio dum la revolucio estis skribata pri tiu ĉi familio, kaj ekzemple pri rilato de la Imperiestrino al Rasputin. Ĉiu, kiu nur vidis kaj konis ŝin, ŝian rilaton al la edzo, ĝenerale konis ŝin, tiu povus nur ridi pro tio aŭ suferi. Ŝi, kiel homo religiema, evidente kredis je lia povo: doto de la preĝo [...] Mi interparolis pri tio kun Volkov, kun Tanja Botkina, kun Nikolajeva, al kiu estis tre proksima Hendrikova — ĝuste tion ĉi diris ĉiuj: ŝi kredis je la povo de la preĝo de Rasputin. »
« Вся эта семья в общем подкупала своей простотой и добротой. Ее нельзя было не любить. Я никак не могу уложить себе в голову всего того, что писалось в революцию про эту семью и, в частности, про отношения Государыни к Распутину. Всякий, кто только видел и знал ее, ее отношения к мужу, ее взгляды, вообще знал ее всю, тот мог бы только или смеяться от этого, или страдать. Она, как набожная, вероятно, верила в его силу: дар молитвы. [...] Я говорила на эту же тему с Волковым, с Таней Боткиной, с Николаевой, с которой была очень близка Гендрикова, — вот именно это и говорили они все: она верила в силу молитвы Распутина. »