Saltu al enhavo

Fuĝoj de malliberuloj el Siberio

El Vikicitaro
Fuĝoj de malliberuloj el Siberio
Fuĝoj de malliberuloj el Siberio
Fuĝoj de malliberuloj el Siberio
Aliaj projektoj
Fuĝoj de malliberuloj el Siberio en Vikipedio

Fuĝoj de malliberuloj el Siberio estas fuĝoj de malliberuloj el Siberio (Rusio).

Citaĵoj

[redakti]

Sergej Turbin

[redakti]
Citaĵo
« [rakonto de kaptita punlaborulo] Oni skurĝos, metos slovo kako [iun vorton, do SK] sur la mano kaj skapolo kaj sendos al la Nerĉinsk-administracio. » « Накажут плетьми, поставят слово како (с. к., то есть ссыльно-каторжный), на руке и на лопатке и пошлют в нерчинское ведомство[1]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de kaptita punlaborulo] La niaj ĉi tie flanke de la vojo iras, ili havas sian itineron. Ĝis Birjuso, do ĝis la Irkutska limo laŭ granda vojo ni ne iras. Nu kaj poste, se vi veturus printempe, ili kvazaŭ virŝafoj marŝas. Nun, proksime de aŭtuno ili malmultiĝas, tamen ankoraŭ ili renkontiĝos. Sed nun la veraj maljunaj vagabondoj malmultas. En tiuj lokoj aŭtune iras plejparte uloj malliberigitaj unuan fojon. La veraj majstroj trairas dum frua printempo» « Наши тут все сторонами пробираются, маршрут свой имеют. До самой Бирюсы, т. е. до Иркутской границы, по большой дороге не ходим. Ну, а там, если б ехали весною, то как бараны идут. Теперь к осени становится меньше, а все еще будут попадаться. Только теперь настоящих старых бродяг мало. В тех местах по осени идут больше перваки. Настоящие мастера проходят раннею весною[2]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de kaptita punlaborulo pri fuĝintoj] Ili muŝon ne tuŝos, jam sen paroli pri la homo. Li petos je la nomo de Kristo: se vi donis — savu vin dio; se ne — je via sano» « Мухи не обидят, не то что человека. Христа-ради попросит: дали — спаси Господь; нет — на здоровье[3]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Oni klarigis al mi ke loĝantaj en Omutinska subdistrikto transloĝiĝintoj-kaluganoj tre ofte kaptas vagabondojn kaj transdonas al la estraro. » « Мне объяснили, что живущие в Омутинской волости новоселы-калужане очень часто ловят бродяг и представляют по начальству[4]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [pri fuĝintaj punlaboruloj] Aŭtunaj vagabondoj estas la popolo simpla — vagantoj, kiuj plejparte mem venas al malliberejoj, sed ne ĉie oni akceptas ilin, konsilante senkverele foriri al diablo aŭ al ties panjo.
— Dum estis varme vi ne venis; nun iĝis pli malvarme — vi venis. Ĉi tie jam sen vi estas malvaste, iru for...
— Via moŝto, montru dian kompaton, akceptu!
— For, oni diras al vi ruse!..
La vagabondo skrapas la nukon kaj foriras. »
 « Осенние бродяги народ не мудреный, так — шатуны, которые большей частию сами являются в остроги, но не везде их принимают, советуя подружески убираться к черту, или к его маменьке.
— Было тепло, так небось, не являлся; а вот стало похолодней — пришел. Тут и без тебя тесно, проваливай дальше...
— В. б., явите божескую милость, приймите!
— Убирайся, говорят тебе по русски!..
Бродяга чешет в затылке и убирается[5]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Fuĝoj de arestanta grupo estas facilaj, sed malmultaj, ilin malpermesas reguloj de kamaradeco: se unu foriros — la aliajn oni gardos pli severe, la gardistoj estos punitaj, iĝus pli rigoraj; do la tuta grupo suferos. Jen kial survoje fuĝas la plej senesperaj aĉuloj aŭ samtempe fuĝas plimulto, kiel tio okazis nelonge antaŭ mia traveturo je Aĉinsko. Foriri de fabriko estas aparta afero; pro la fuĝo respondecas nek estraro, nek kamaradoj; do — iru ien ajn. Oni ne detenos, novulon verŝajne oni eĉ provizos per ĝusta, detala kaj bone klarigita itinero, sen rifuzi eventualan helpon je panrezervo, sen kiu de Transbajkalio, do de punlaboraj minejoj, eliri ne eblos "dio mia neniukaze". » « Побеги из партии весьма легки, но их не много, они воспрещены правилами товарищества: один уйдет — за остальными будут смотреть строже, конвойные подвергнутся ответственности, станут взыскательнее; следовательно, сделается хуже целому обществу. Вот почему на пути удирают или самые отпетые негодяи, или бежит разом большинство, как это было незадолго перед моим проездом в Ачинск. Уйдти с завода, статья особая; за побег не отвечает ни начальство, ни товарищество; следовательно — скатертью дорога. Удерживать не будут, пожалуй, еще новичка снабдят верным, подробным и обстоятельным маршрутом, не отказавши в посильной помощи хлебным запасом, без которого из Забайкалья, т. е. с каторжных рудников, не проберешься «ни за Боже мой»[6]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Malsato devigas vagabondojn, trairante burjatajn, transbajkaliajn vilaĝarojn, apliki rabojn kaj ŝtelojn, kiujn ĉiam sekvas terura venĝo. Burjatoj pafas ilin kvazaŭ sciurojn, ĝuste kiel sciurojn, dirante ke vestoj de vagabondo, iom ajn malbonaj, tamen kostas pli ol dekkopeka monero (prezo de sciura felo). Sata vagabondo tuŝos neniun kaj ankaŭ lin oni ne tuŝas. » « Голод заставляет бродяг, при проходе через бурятские, забайкальские волости, прибегать к грабежам и похищениям, за которыми всегда следует страшная расплата. Буряты их стреляют как белок, именно как белок, говоря, что платье бродяги, как бы плохо ни было, все же стоит больше гривенника (цена беличьей шкурки). Сытый бродяга никого не тронет, ну и его не трогают[7]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Post fuĝi de Kara, Ŝeĥtala, Akatuj, Kazakov-minejo kaj aliaj lokoj de la administracio de Nerĉinska Monta Distrikto, vagabondojn atendas longa kaj malsata marŝo tra Transbajkalio. Ĉe Bajkalo estas du vojoj: aŭ trans la lago, aŭ apud Kultuk, do apud ĝia okcidenta finaĵo. La unuan vojon sekvas homoj plej rezolutaj kaj entreprenemaj; alirinte Bajkalon ili devas transveturi la terure malkvietan kaj senfundan lagon, kiu laŭdire koleras kaj dronigas tiujn, kiuj ne nomas ĝin maro. Cetere en Siberio neniu nomas ĝin lago. Eĉ unu el grandaj stratoj en Irkutsko, nun la Amura, antaŭe nomiĝis Transmara. La vortoj: maro, surmare, de la maro en Irkutsko aŭdeblas ĉiupaŝe. Post la terura veturo trans Bajkalo estas du vojoj: la seka kaj la malseka. La unua iras dekstre aŭ maldekstre de Irkutsko, laŭ senhomaj krutaj montoj; la dua laŭ Angaro, preter la urbo, laŭ tiu ĉi rivero ĝis Jenisejo kaj poste laŭplaĉe; sed por tiu ĉi vojo necesas boato, kaj kie preni ĝin? do oni riskas sur flosaĵoj. La vojo apud Kultuk, krom malsato en senhomejo, havas alian danĝeron: sennombraj etaj transirevejoj, trans profundaj kaj malkutime rapidaj montaj fluoj. La sekvantaj tiun ĉi vojon, preteriras Irkutskon kaj aliras la landvojon ĉi-flanke de Malto, lasinte la urbon cent verstojn for aŭ ĉirkaŭ tio, dekstren. » « При уходе из Кары, Шехталы, Акутуя, Казаковского прииска и других мест ведомства Нерчинского Горного округа, бродягам предстоит длинный и голодный переход по Забайкалью. У Байкала два пути: или через озеро, или около Култука, т. е. западной его оконечности. Первым путем идут люди самые решительные и предприимчивые; подойдя к Байкалу, им необходимо переправиться через страшно бурное и бездонное озеро, которое, говорят, сердится и топит тех, кто его не величает морем. Впрочем в Сибири никто и не называет его озером. Даже одна из больших улиц Иркутска, теперь Амурская, прежде именовалась Заморскою. Слова: море, на море, из моря в Иркутске слышны на всяком шагу. После страшной переправы через Байкал есть два пути: сухой и мокрый. Первый правее или левее — Иркутска, по безлюдным крутым горам; второй по Ангаре, мимо города, по этой реке вниз до Енисея, а там — куда хочешь; но для этого пути нужна лодка, a где ее взять? и потому рискуют на плотиках. Путь около Култука, кроме голода в безлюдьи, представляет другую опасность: бесчисленное количество мелких переправ, через глубокие и необыкновенно быстрые горные потоки. Следующие по этому пути, минуют Иркутск, и выходят на большую дорогу, по сю сторону Мальты, оставляя город в ста верстах, или около того, вправо[8]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« La sola vojo de Siberio al Rusio en Irkutska gubernio estas la poŝta vojo. Flankeniĝi ne eblas kaj pro tio la vagabondoj laŭ neceso sekvas tiun ĉi vojon, ĉe tio homoj timemaj marŝas tra arbaro aŭ sin kaŝas je ĝi aŭdinte sonorileton; la popolo sincera iras malkaŝe. La vagabondoj tre ofte por transriverejo iras flanken de la landvojo kaj transriveriĝas sur flosaĵoj, se haveblas hakilo (kaj tio okazas malofte). La flosaĵo estas konstruata rapide kaj fortike, kaj se hakilo mankas, oni kolektas kelkajn dikajn sekajn branĉojn aŭ brulintajn trabojn kaj el tiuj ĉi materialoj estas farata flosaĵo, por kies ligado estas uzataj salikaj aŭ vergaj branĉoj, oni ilin disfibrigas, knedas, kurbigas kaj poste ligas per ili la trabojn. Transriveriĝo sur la flosaĵoj ne ĉiam estas sukcesa, multaj dronas. » « Единственный путь из Сибири в Россию, по Иркутской губернии, составляет почтовая дорога. Уклониться в сторону не куда и поэтому бродяги по необходимости следуют этим путем, причем люди робкие бредут лесом или в него прячутся, заслышавши колокольчик; народ же откровенный, идет начистоту. Бродяги очень часто для переправы через реки, отходят в сторону от большой дороги и переплывают на плотиках, если есть топор (а это бывает редко). Плотик сооружается скоро и прочно, а если топора нет, сбирают несколько толстых, сухих ветвей или обгорелых бревен и из этих материалов устраивается плот, для связки которого употребляются ивовые или лозовые прутья, их размочаливают, мнут, гнут и потом связывают бревна. Переправа на плотиках не всегда бывает удачною, многие тонут[9]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Vagabondojn foje akompanas vagabondinoj. Tiujn lastajn oni al minejoj ne sendas, nur al fabrikoj, altigante laborperiodojn. Kiel rakontis al mi sciuloj, la sorto de vagabondinoj estas plej ofte plorinda. Aldoniĝinte al du, tri kaj pli da viroj, la virino neeviteble alportas kverelojn, por ĉesigo de kiuj oni decidas forigi la kaŭzon, mallonge dirite — oni dronigas ŝin aŭ pendumas. En la medio de vagabondoj, la virinoj estas konsiderataj preskaŭ aĵoj, do oni ilin aĉetas, vendas kaj vetludas pri ili. Tamen troviĝas dezirantinoj! » « С бродягами-мужчинами изредка следуют бродяги-женщины. Последних в рудники не ссылают, а только на заводы, увеличивая сроки работ. Как мне сказывали знающие люди, участь бродяг-женщин оканчивается большею частью, весьма плачевно. Пристроившись к двум, трем или более мужчинам, женщина неизбежно вносит с собою раздор, для прекращения которого определяют уничтожить причину, короче — ее топят, или вешают. В обществе бродяг, женщины считаются чуть ли не вещами, и потому их покупают, продают и разыгрывают. И не смотря на это, являются охотницы![10]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Post atingi Jenisejan gubernion, vagabondoj povas sin turni al iu ajn flanko kaj marŝi laŭ flankovojoj. Krasnojarskon oni ĉiam klopodas eviti kaj transiras Jenisejon supre aŭ malsupre de la urbo. Same okazas en Tomska gubernio, kun sola diferenco ke Tomskon oni ne evitas, kaj pro tio multajn oni tie kaptas ĉiujare. La nekaptitaj, de la lando de Bergaloj [ministoj] klopodas trairi al vilaĝaroj, apartenaj al la Ĉani-lagoj, kie eblas vintrumi. Sekvan printempon iuj iras suden, en kirgizaj stepoj kie iuj sub la nomo "ĉali kozakoj" sukcesas vivi plu. Sed plejparto impetas orienten — ili ĉirkaŭiras Omskon. Transriveriĝo de Irtiŝo okazas malsupre de la urbo, kie estas pli da arbaroj kaj malpli da homoj. La plej danĝera loko estas konsiderataj Uralaj fabrikoj, kie kontraŭ vagabondoj oni entreprenas verajn ĉasadojn, pri kio okupiĝas eĉ knaboj, idoj de fabrikaj laboristoj kaj kamparanoj. Ĉe tio rimarkindas ke nenie oni donas tiel senavaran kaj abundan almozon al la samaj vagabondoj, post kiam ili estas kaptitaj, aŭ kiam oni sekvas en arestantaj grupoj, kiel en la Uralaj fabrikoj. La plej sendanĝera estas konsiderata la vojo de Tjumeno, trans Turinsko al Verĥoturje kaj plu, laŭ norda strio de Vologda gubernio, sed tiun ĉi vojon la vagabondoj iri ne ŝatas, ili diras ke tie estas malvarme kaj malsate. La promesita tero estas konsiderataj bordoj de Kamo, malsupre de Permo, kie laŭdire foje facilas dungiĝi kiel haŭlisto kaj marŝi malsupren aŭ ien ajn. » « Выбравшись в Енисейскую губернию, бродяги могут сворачивать в какую угодно сторону, и пробираться окольными путями. Красноярск всегда стараются миновать и перебираются через Енисей, выше или ниже города. То же самое делается в Томской губернии, с тою разницею, что Томск не обходят, а потому там ежегодно многих ловят. Уцелевшие, из земли Бергалов, стараются попасть в волости принадлежащие к Чанским озерам, где есть возможность перезимовать. Следующею весною кое-кто направляется к югу, в киргизские степи, где иным, под именем «чалы казаков», удается свековать. Но большая часть устремляется к северу, — Омск обходят. Переправа чрез Иртыш производится ниже города, где и полеснее и поглуше. Самым опасным местом считаются Уральские заводы, где на бродяг предпринимают настоящие облавы, чем занимаются даже мальчики, дети заводских крестьян и рабочих. При этом замечательно, что нигде не подается такой щедрой и обильной милостыни тем же бродягам, когда они пойманы, или когда они следуют в арестантских партиях, как на уральских заводах. Самым безонасным путем считают дорогу от Тюмени, через Туринск на Верхотурье и далее, по северной полосе Вологодской губернии, но по этому пути бродяги ходить не любят, говорят, что там и холодно и голодно. Обетованною строною считаются берега Камы, ниже Перми, где будто бы в иное время легко пристроиться в бурлаки и сойдти на низ, или куда угодно[11]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Kiom ajn multe mi demandis la vagabondojn mem, kaj homojn kiuj proksime konis ilin, ege malmultaj el ili, fuĝante de fabriko, aranĝis pasporton, certe falsan, malgraŭ tio ke en fabrikoj ne estas malsufiĉe da ĉizistoj de stampaĵoj, nek da gravuristoj, kiuj faris dum sia vivo ne nur falsajn dokumentojn, sed eĉ ne sensukcese falsis kreditbiletojn. » « Сколько мне случалось разузнавать, расспрашивать и у самих бродяг, и у людей близко с ними знакомых, чрезвычайно редкий, уходя с завода, запасается паспортом, конечно фальшивым, не смотря на то, что в заводах нет недостатка ни в резчиках печатей, ни в граверах, которые не только делывали на своем веку фальшивые документы, но даже не без успеха упражнялись в подделывании кредитных билетов[12]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Sciuloj kredigis min (sed tio ŝajnas esti tro), ke certaj spertaj vagabondoj portas kun si rusajn katenojn, malpezajn kaj samtempe ege fortikajn. Tion ili faras laŭdire por eviti malkomfortaĵon porti, kaze de kapto, ferajn ĉevalkatenojn, je kiuj oni katenas suspektindajn homojn en vilaĝoj. Cetere katenojn havas malmultaj dum subkatenaĵojn havas preskaŭ ĉiu. Tion ĉi mi vidis persone. » « Знающие люди уверяли меня (но это, кажется, слишком), что иные обстоятельные бродяги носят с собой кандалы русского изделия, легкие и между тем чрезвычайно крепкие. Это делается будто бы, для избежания неприятности, носить в случае поимки железные конские путы, в которые заковывают подозрительных людей в деревнях. Впрочем кандалы бывают у весьма немногих, но за то поднакандальники почти у каждого. В этом я удостоверился непосредственно[13]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Anton Ĉeĥov

[redakti]
Citaĵo
« Ni renkontis vagabondojn kun kaldronetoj surdorse; tiuj ĉi sinjoroj senĝene promenas laŭ la tuta Siberia landvojo. Jen ili ponardas maljunulinon por preni ŝian jupon por siaj piedĉifonoj, jen ili forŝiros de sur verstofosto ladaĵon kun ciferoj — ĝi utilos por io, jen ili trabatos la kapon al renkontita mizerulo aŭ elbatos la okulon al sia frato ekzilito, sed la veturantojn ili ne tuŝas. Ĝenerale rilate rabadon la veturado ĉi tie estas tute sekura. » « Встретили бродяг с котелками на спинах; эти господа беспрепятственно прогуливаются по всему сибирскому тракту. То старушонку зарежут, чтобы взять ее юбку себе на портянки, то сорвут с верстового столба жестянку с цифрами — сгодится, то проломят голову встречному нищему или выбьют глаза своему же брату ссыльному, но проезжающих они не трогают. Вообще в разбойничьем отношении езда здесь совершенно безопасна. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 56.
  2. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 56–57.
  3. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 57.
  4. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 57.
  5. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 181.
  6. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 181–182.
  7. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 182.
  8. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 182–183.
  9. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 183–184.
  10. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 184.
  11. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 184–185.
  12. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 186–187.
  13. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 187.