Saltu al enhavo

Familio Kolmakov (negocistoj)

El Vikicitaro
Familio Kolmakov (negocistoj)
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Familio Kolmakov estis la familio de negocistoj de Tobolska gubernio.

Citaĵoj

[redakti]

Pri la aŭtoro

[redakti]
Citaĵo
« [en Jalutorovsko en 1878] Unu el la ĉefaj enspezfontoj de policanoj kaj juĝejaj enketistoj estis loka oligarĥo-malnovritano K...v. Tio estis eksterordinare dika, ŝvelinta pro graso homo, kiun ĉiam sekvis amaso de plej aĉaj krimaferoj (plejparte pri sekskorupto kaj seksperforto). Li kune kun fratoj posedis en la distrikto grandajn ledan, lardan kaj ĉefalajn fabrikojn, famis kiel riĉulo kaj por polico kaj juĝejo li estis grasa, neelĉerpebla enspezfonto. » « Одним из главных источников дохода как чинов полиции, так и для судейских "заседателей" был местный крез-старообрядец К...в. Это был необыкновенно толстый, жиром заплывший человек, за которым постоянно водилась масса самых каверзных дел (преимущественно по растлению и изнасилованию). Он купно с братьями владел в округе обширным кожевенным, салотопенным и конскими заводами, слыл за большого богача и для полиции и суда являлся жирной, неисчерпаемой статьей дохода[1]»
— Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj[2]
Citaĵo
« [en Zavodoukovsko en 1885] Mi estis nemalmulte surprizita trovi en tiu ĉi fora loko tiom multe da atestoj de komforto, gusto kaj lukso, kiom mi vidis en kaj ĉirkaŭ la domo de s-ro Kolmakov. La domo mem estis nura duetaĝa traba konstruaĵo, sed ĝi estis granda kaj komforte meblita, kaj ĝiaj fenestroj estis turnitaj al artefarita lago kaj bela ĝardeno kun sinuaj vojetoj, kamparaj laŭboj, longaj vicoj da ribujoj kaj frambujoj, kaj bedoj de florantaj plantoj. Fine de tiu ĉi ĝardeno staris granda oranĝerio, plena je geranioj, verbenoj, hortensioj, kaktoj, oranĝujoj kaj citronujoj, ananasoj kaj ĉiaspecaj tropikaj kaj duontropikaj arbustoj, kaj apude troviĝis granda forcejo plena je kukumoj kaj maturiĝantaj melonoj. En la centro de la ĝardeno staris kvadrata konstruaĵo, ses futojn longa kaj kvardek aŭ kvindek futojn larĝa, kiu preskaŭ komplete konsistis el vitro, ne havis alian plankon krom la tero kaj servis, kiel diris s-ro Kolmakov, siaspeca vintra ĝardeno kaj ripozejo dum malvarma aŭ ŝtorma vetero. Tiu ĉi eta Vitra Palaco estis belega bosko de bananujoj kaj junaj palmoj, inter kiuj sinuis vojetoj, borderitaj de florbedoj, kun ĝardenaj benkoj aŭ komfortaj seĝoj ie kaj tie. La arboj, floroj kaj arbustoj ne estis plantitaj je plantokestoj aŭ florpotoj, sed kreskis rekte de la grunda planko de la forcejo, tiel ke la efekto estis preskaŭ precize la sama kvazaŭ je duontropika ĝardeno sub vitro. "Kiu povus imagi" diris s-ro Frost, eksidante sur unu el la kamparaj benkoj apud bedo de florantaj verbenoj, "ke ni devos veni al Siberio por sidi sub palmoj kaj sub la ombro de bananujoj". » « I was surprised to find in this remote part of the world so many evidences of comfort, taste, and luxury as were to be seen in and about Mr. Kolmakof's house. The house itself was only a two-story building of logs, but it was large and comfortably furnished, and its windows looked out over an artificial lake, and a beautiful garden, with winding walks, rustic arbors, long lines of currant and raspberry bushes, and beds of flowering plants. At one end of this garden was a spacious conservatory, filled with geraniums, verbenas, hydrangeas, cactuses, orange and lemon trees, pine-apples, and all sorts of tropical and semi-tropical shrubs, and near at hand was a large hot-house full of cucumbers and ripening cantaloupes. In the middle of the garden stood a square building, sixty feet long by forty or fifty feet wide, which was composed almost entirely of glass, which had no floor except the earth, and which served, Mr. Kolmakof said, as a sort of winter garden and a place of recreation during cold or stormy weather. In this miniature Crystal Palace stood a perfect grove of bananas and young palms, through which ran winding walks bordered by beds of flowers, with here and there amidst the greenery a comfortable lounging-place or rustic seat. The trees, flowers, and shrubs were not planted in tubs or pots, but grew directly out of the earthen floor of the greenhouse, so that the effect was almost precisely that of a semi-tropical garden enclosed in glass. "Who would have thought," said Mr. Frost, as he threw himself into one of the rustic seats beside a bed of blossoming verbenas, " that we should come to Siberia to sit under palm-trees and in the shade of bananas"[3]»
— George Kennan, Siberio kaj ekzilo. Vol. 1

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Чудновский С. Л. Из давних лет. Воспоминания. М., 1934. С. 187.
  2. La aŭtoro pasigis en Jalutorovsko 10 monatojn en 1878 kiel politika ekzilito.
  3. Siberia and the Exile System. Vol. 1. New York, 1891. p. 124–125.