Saltu al enhavo

Falanstero

El Vikicitaro
Falanstero
Falanstero
Falanstero
Aliaj projektoj
Falanstero en Vikipedio
Falanstero en Komuneja kategorio

Falanstero estas la komunumo de produktado, konsumo kaj loĝado teoriigita de la franca utopia socialisto Charles Fourier.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Kio plej bone mirigas en la utopiisma literaturo, tio estas manko de psikologia flarsento, ordinara intuicio. Ĝiaj herooj estas aŭtomatoj, ludiloj, simboloj: ili ĉiam estas nerealismaj, ĉiam obeeme plenumas rolon de la pupo, perdiĝinta en senvizaĝa mondo. Kiuj en la utopioj estas nerekoneblaj, tio estas la infanoj. En la sociala ŝtato de Fourier ili estas tiom senkulpaj, ke al ili eĉ ne venas en la kapon preni ion fremdan, “pluki pomon de la branĉo”. Sed infano kiu neniam ŝtelis estas ne infano. Do ĉu indas elpensi la socion, konsistantan el marionetoj? Laŭ mi ne eblas trovi pli bonan vomigilon ol priskribo de la Falanstero. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Falanstero estas nenio alia ol la rusa kampara komunumo kaj laborista kazerno, militsetlejo en civila formo, regimento de fabrikuloj. Estas rimarkite, ke la opozicio, kiu luktas kontraŭ la registaro, ĉiam havas ion de ĝia karaktero, sed je inversa direkto. Kaj mi certas ke ekzistas certa bazo por la timo, kiun eksentas la rusa registaro rilate komunismon: la komunismo estas la rusa aŭtokratio inverse. » « Фаланстер — не что иное, как русская община и рабочая казарма, военное поселение на гражданский лад, полк фабричных. Замечено, что у оппозиции, которая открыто борется с правительством, всегда есть что-то от его характера, но в обратном смысле. И я уверен, что существует известное основание для страха, который начинает испытывать русское правительство перед коммунизмом: коммунизм — это русское самодержавие наоборот. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]

Vidu ankaŭ

[redakti]