Saltu al enhavo

Ekzilo al Siberio

El Vikicitaro
Ekzilo al Siberio
Ekzilo al Siberio
Ekzilo al Siberio
Aliaj projektoj
Ekzilo al Siberio en Vikipedio
Ekzilo al Siberio en Komuneja kategorio

Ekzilo al Siberio estis speco de puno en Rusio kaj Sovetunio forme de deviga transloĝigo al Siberio.

Citaĵoj

[redakti]

Anton Ĉeĥov

[redakti]
Citaĵo
« [pri Siberio] Renkontiĝas ekzilitoj, senditaj ĉi tien el Pollando en 1864. Bonaj, gastigemaj kaj tre delikataj homoj. Iuj vivas tre riĉe, aliaj tre malriĉe kaj servas kiel skribistoj ĉe stacioj. La unuaj post amnestio forveturadis al sia patrujo, sed baldaŭ revenis al Siberio — ĉi tie estas pli riĉe, la duaj revas pri la patrujo, kvankam jam estas maljunaj kaj malsanaj. » « Попадаются ссыльные, присланные сюда из Польши в 1864 г. Хорошие, гостеприимные и деликатнейшие люди. Одни живут очень богато, другие очень бедно и служат писарями на станциях. Первые после амнистии уезжали к себе на родину, но скоро вернулись назад в Сибирь — здесь богаче, вторые мечтают о родине, хотя уже стары и больны. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
Citaĵo
« Ni surveturas la pramon. La pramistoj insultante prenas la remilojn. Tio estas ne lokaj kamparanoj, sed ekzilitoj, senditaj ĉi tien laŭ decidoj de komunumoj pro maldeca vivo. En vilaĝo, en kiu ili estas registritaj, ili ne deziras vivi — estas enue, plugi la teron ili ne scias aŭ malkutimiĝis, krome ili ne ŝatas la fremdan teron, do ili iris ĉi tien al la pramo. La vizaĝojn ili havas fordrinkitajn, eluzitajn, batitajn. Kaj kiaj esprimoj sur la vizaĝoj! Videblas ke tiuj ĉi homoj dum ili navigaciis ĉi tien sur arestitaj barĝoj, interkroĉitaj per mankatenoj, kaj dum ili marŝis en kolono laŭ landvojo, noktante en lignaj domoj kie iliajn korpojn neelteneble pikis cimoj, malmoliĝis ĝisoste kiel ligno; kaj nun, navedante tage kaj nokte en malvarma akvo kaj vidante nenion krom nudaj bordoj, ili por ĉiam perdis la tutan varmon kiun ili havis, kaj restis en ilia vivo nur unu afero: vodko, virinaĉo, virinaĉo, vodko... en cisa mondo ili estas jam ne homoj, sed bestoj, kaj laŭ opinio de la avo, mia koĉero, ankaŭ en la transa mondo ili fartos malbone: ili iros pro siaj pekoj al infero» « Въезжаем на паром. Перевозчики, бранясь, берутся за весла. Это не местные крестьяне, а ссыльные, присланные сюда по приговорам обществ за порочную жизнь. В деревне, где они приписаны, им не живется — скучно, пахать землю не умеют или отвыкли, да и не мила чужая земля, и пошли они сюда на перевоз. Лица у них испитые, истасканные, битые. А какие выражения на лицах! Видно, что эти люди, пока плыли сюда на арестантских баржах, скованные попарно наручниками, и пока шли этапом по тракту, ночуя в избах, где их тело невыносимо жгли клопы, одеревенели до мозга костей; а теперь, болтаясь день и ночь в холодной воде и не видя ничего, кроме голых берегов, навсегда утратили всё тепло, какое имели, и осталось у них в жизни только одно: водка, девка, девка, водка… на этом свете они уже не люди, а звери, а по мнению деда, моего возницы, и на том свете им будет худо: пойдут за грехи в ад. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Mi ne ŝatas kiam inteligenta ekzilito staras apud fenestro kaj silente rigardas tegmenton de apuda domo. Pri kio li pensas en tiu ĉi tempo? Mi ne ŝatas kiam li interparolas kun mi pri bagatelaĵoj kaj ĉe tio rigardas al mia vizaĝo kun tia esprimo, kvazaŭ li deziras diri: "Vi revenos hejmen, sed mi ne". Mi ne ŝatas ĉar en tiu ĉi tempo mi senfine kompatas lin. » « Я не люблю, когда интеллигентный ссыльный стоит у окна и молча глядит на крышу соседнего дома. О чем он думает в это время? Не люблю, когда он разговаривает со мною о пустяках и при этом смотрит мне в лицо с таким выражением, как будто хочет сказать: «Ты вернешься домой, а я нет». Не люблю потому, что в это время мне бесконечно жаль его. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Ofte uzata esprimo ke la mortopuno estas praktikata nun nur en esceptaj kazoj estas ne tre ĝusta; ĉiuj la plej severaj punoj, kiuj anstataŭis la mortopunon, tamen plu havas ĝian plej gravan kaj esencan signon — la ĝismortecon, eternecon, kaj ili ĉiuj havas celon, hereditan de ili rekte de la mortopuno — forigon de la krimulo el normala homa medio por ĉiam, kaj la homo, farinta gravan krimon, mortas por la socio, en kiu li naskiĝis kaj kreskis, same kiel en la tempo de dominado de la mortopuno. En nia rusa leĝaro, relative humana, la plej severaj punoj, kriminalaj kaj korektigaj, preskaŭ ĉiuj estas ĝismortaj. Punlaboroj estas nepre akompanataj de ekzilo por ĉiam; la ekzilo estas terura ĝuste pro sia ĝismorteco; homo kondamnita al malliberulaj rotoj post fini la puntempon, se la komunumo malkonsentas akcepti lin en sia medio, estas ekzilata al Siberio; senigo de la rajtoj preskaŭ en ĉiuj kazoj havas ĝismortan karakteron ktp. Do ĉiuj plej severaj punoj ne donas al la krimulo eternan kvietiĝon en la tombo, ĝuste tion kio povus interpacigi mian senton kun la mortopuno, sed aliflanke la ĝismorteco, la konscio ke espero pri pli bona estas neebla, ke en mi la civitano mortis por eterne kaj ke neniuj miaj personaj penoj resurektigos lin je mi, ebligas pensi ke la mortopuno en Eŭropo kaj ĉe ni ne estas nuligita, sed nur vestita je alia, malpli abomena por la homa sento formo. Eŭropo estis tro longe alkutimiĝanta al la mortopuno por rezigni je ĝi sen longaj kaj penigaj prokrastoj. » « Часто употребляемое выражение, что смертная казнь практикуется теперь только в исключительных случаях, не совсем точно; все высшие карательные меры, которые заменили смертную казнь, все-таки продолжают носить самый важный и существенный признак ее, а именно — пожизненность, вечность, и у всех у них есть цель, унаследованная ими прямо от смертной казни, — удаление преступника из нормальной человеческой среды навсегда, и человек, совершивший тяжкое преступление, умирает для общества, в котором он родился и вырос, так же как и во времена господства смертной казни. В нашем русском законодательстве, сравнительно гуманном, высшие наказания, и уголовные и исправительные, почти все пожизненны. Каторжные работы непременно сопряжены с поселением навсегда; ссылка на поселение страшна именно своею пожизненностью; приговоренный к арестантским ротам, по отбытии наказания, если общество не соглашается принять его в свою среду, ссылается в Сибирь; лишение прав почти во всех случаях носит пожизненный характер и т. д. Таким образом, все высшие карательные меры не дают преступнику вечного успокоения в могиле, именно того, что могло бы мирить мое чувство со смертною казнью, а с другой стороны, пожизненность, сознание, что надежда на лучшее невозможна, что во мне гражданин умер навеки и что никакие мои личные усилия не воскресят его во мне, позволяют думать, что смертная казнь в Европе и у нас не отменена, а только облечена в другую, менее отвратительную для человеческого чувства форму. Европа слишком долго привыкала к смертной казни, чтобы отказаться от нее без долгих и утомительных проволочек. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Jam 20—30 jarojn nia pensanta intelektularo ripetas la frazon ke ĉiu krimulo estas produkto de la socio, sed kiel indiferenta ĝi estas al tiu ĉi produkto! Kialo de tia indiferenteco al la malliberuloj kaj al la suferantaj la ekzilon, nekomprenebla en la kristana ŝtato kaj en la kristana literaturo, sin kaŝas en la ekstrema needukiteco de nia rusa juristo; li malmulte scias kaj estas same nelibera de profesiaj antaŭjuĝoj kiel la mokita de li urtika semo [moknomo de ŝtatoficistoj en la antaŭreforma Rusio]. Li trapasas universitatajn ekzamenojn nur por scii juĝi la homon kaj kondamni lin al la malliberejo kaj ekzilo; komencinte la ŝtatan servon kaj ricevante la salajron, li nur juĝas kaj kondamnas, sed kien iras la krimulo post la juĝo kaj por kio, kio estas la malliberejo, por li estas nekonate, neinterese kaj nek estas ene de liaj kompetentoj: tio ja estas la afero de gardistoj kaj prizonaj deĵorantoj kun ruĝaj nazoj! » « Уж 20—30 лет наша мыслящая интеллигенция повторяет фразу, что всякий преступник составляет продукт общества, но как она равнодушна к этому продукту! Причина такого индифферентизма к заключенным и томящимся в ссылке, непонятного в христианском государстве и в христианской литературе, кроется в чрезвычайной необразованности нашего русского юриста; он мало знает и так же не свободен от профессиональных предрассудков, как и осмеянное им крапивное семя. Он сдает университетские экзамены только для того, чтобы уметь судить человека и приговаривать его к тюрьме и ссылке; поступив на службу и получая жалованье, он только судит и приговаривает, а куда идет преступник после суда и зачем, что такое тюрьма и что такое Сибирь, ему неизвестно, неинтересно и не входит в круг его компетенции: это уж дело конвойных и тюремных смотрителей с красными носами! »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« [pri la edukitaj ekzilitoj en Siberio] Ili vivas tede. La siberia naturo kompare kun la rusa ŝajnas al ili monotona, malriĉa, sensona; en la Ĉieliro estas frosto, en la Pentekosto falas malseka neĝo. Apartamentoj en la urboj estas aĉaj, la stratoj malpuraj, en la butikoj ĉio estas kosta, malfreŝa kaj malabunda, kaj multo al kiu alkutimiĝis la eŭropano, ne troveblas kontraŭ iu ajn mono. Loka intelektularo, la pensanta kaj ne, de matene ĝis nokte drinkas vodkon, drinkas neelegante, krude kaj stulte, ne sciante la mezuron kaj ne ebriiĝante; post la unuaj du frazoj loka intelektulo nepre faros al vi demandon: "Ĉu ni drinku iom da vodko?" Kaj pro enuo drinkas kun li la ekzilito, unue li grimacas, poste li alktumiĝas kaj finfine li certe alkoholiĝas. Se paroli pri alkoholismo, ne la ekzilitoj senmoraligas la loĝantaron, sed la loĝantaro la ekzilitojn. » « [об образованных ссыльных в Сибири] Живется им скучно. Сибирская природа в сравнении с русскою кажется им однообразной, бедной, беззвучной; на Вознесенье стоит мороз, а на Троицу идет мокрый снег. Квартиры в городах скверные, улицы грязные, в лавках всё дорого, не свежо и скудно, и многого, к чему привык европеец, не найдешь ни за какие деньги. Местная интеллигенция, мыслящая и не мыслящая, от утра до ночи пьет водку, пьет неизящно, грубо и глупо, не зная меры и не пьянея; после первых же двух фраз местный интеллигент непременно уж задает вам вопрос: «А не выпить ли нам водки?» И от скуки пьет с ним ссыльный, сначала морщится, потом привыкает и в конце концов, конечно, спивается. Если говорить о пьянстве, то не ссыльные деморализуют население, а население ссыльных. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
Citaĵo
« Se ne konsideri malbonajn tavernojn, familiajn banejojn kaj multnombrajn bordelojn, malkaŝajn kaj kaŝitajn, kiujn tiel ŝatas la siberiano, en la urboj estas neniuj amuziĝoj. Dum longaj aŭtunaj kaj vintraj vesperoj, ekzilito sidas hejme aŭ iras al malnovloĝanto drinki vodkon; ili drinkos duope du botelojn da vodko kaj duondekduon da biero, kaj poste kutima demando: "Ĉu ni veturu tien?", do al bordelo. » « Если не считать плохих трактиров, семейных бань и многочисленных домов терпимости, явных и тайных, до которых такой охотник сибирский человек, то в городах нет никаких развлечений. В длинные осенние и зимние вечера ссыльный сидит у себя дома или идет к старожилу пить водку; выпьют вдвоем бутылки две водки и полдюжины пива, и потом обычный вопрос: «А не поехать ли нам туда?», то есть в дом терпимости. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio

Sergej Turbin

[redakti]
Citaĵo
« [post Zavodoukovsko] En ĉiu vilaĝo renkontiĝas ekzilitoj, kiujn eblas facile distingi de malnovaj siberianoj laŭ vestoj kaj eĉ facile laŭ parolmaniero. Vilaĝaj metiistoj kiel: ĉarpentistoj, forĝistoj, fornistoj, tajloroj, ŝuistoj ktp 9 el 10 nepre estas setlintoj. Vidante rande de vilaĝo apenaŭ vivan dometon oni povas ĵuri kuraĝe ke ĝi apartenas al ekzilito. Malmultaj el ili sukcesas akiri bonan domon kaj tio okazas nur al la homoj kun familioj. La homoj solecaj, travivinte plej bonajn jarojn kiel laboristoj, maljunaĝe tre ofte ne scias kie trovi azilon kaj vivas je la nomo de Kristo. Tiu ĉi bedaŭrinda fenomeno en Siberio estas tre ordonara. » « В каждой деревне встречаются ссыльные, которых легко отличить от коренных сибиряков по одежде, а еще более по выговору. Деревенские мастеровые как-то: плотники, кузнецы, печники, портные, сапожники и проч. 9-ть из 10 непременно поселенцы. При виде, на краю деревни еле живой избенки, можно ручаться смело, что она принадлежит ссыльному. Немногим из них удается обзавестись порядочным домом, и это случается только с семейными. Люди одинокие, проживши лучшие годы в работниках, под старость очень часто не знают куда преклонить голову, и живут Христовым именем. Это неутешительное явление в Сибири весьма обыкновенно[1]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Ĝenerale ĉiuj siberiaj urboj servas kiel azilo por ekzilitoj el "sinjoroj kaj ŝtatoficistoj". Laŭ vortoj de plejparto de tiuj ĉi homoj, ili suferis pro misuzo aŭ perdo de ŝtataj posedaĵoj, kio, kiel estas konate, por plejmulto estas la plej malgrava krimo. Poloj kaj loĝantoj de okcidentaj gubernioj prezentas sin nepre kiel politikajn krimulojn. Sed registroj de krimartikoloj (ve!) ofte diras alian aferon. Laŭe al tiuj ĉi koleraj dokumentoj, multaj perduloj kaj politikuloj efektive estis nuraj ŝtelistoj kaj friponoj. Ĉe tio necesas rimarkigi, ke efektivaj politikuloj malamegas tiujn ŝajnajn kaj kaze de ebleco senmaskigas ilin plej malĝentile. » « Все вообще сибирские города служат убежищем для ссыльных из «господ и приказного звания». По словам большей части этих людей, они пострадали за растрату и потерю казенного имущества, что, как известно, в глазах большинства, составляет самое невинное преступление. Поляки и уроженцы западных губерний выдают себя непременно за политических. Но статейные списки (увы!) часто говорят не то. По этим сердитым документам многие терятели и политики оказываются чистейшими ворами и мошенниками. При этом необходимо заметить, что действительные политические терпеть не могут мнимых, и при случае обличают их самым бесцеремонным образом[2]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Ekzilitoj el privilegiitaj klasoj de la socio en siberiaj urboj trovas por si lokojn en juĝejoj kaj administracioj, en kiuj, ne havante rajton okupi etatajn postenojn, ili plenumas devojn de kancelariistoj. Multaj el ili servas en alkohola komerco. Ĉio ĉi rilatas nur al homoj por io taŭgaj, kaj plej grave sobraj. » « Ссыльные из привилегированных классов общества в сибирских городах пристраиваются к судам и управлениям, в которых, не имея права занимать штатные места, исполняют обязанности канцелярских служителей. Много их также служит по откупу. Все это относится только к людям на что-нибудь годным, а главное трезвым[3]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Diversspecaj ŝtelistoj, friponoj kaj misŝparantoj, se ili sukcesis kaŝi kaj alporti kun si monon, vivas en Siberio bonege. Por multaj el tiuj ĉi artistoj ekzilo servas kiel ŝanĝo de loĝejo kaj agadejo, ne pli. Por ili malfermiĝas la pordoj kaj koroj eĉ de tiuj, kiuj kun nobla indigno kaj teruro ekzekutas groŝajn ŝtelistojn. » « Всякого рода воры, мошенники и похитители, если им случится припрятать и принести с собою деньги, живут в Сибири припеваючи. Для многих из этих художников ссылка служить переменою места жительства и театра действий, не больше. Для них отворяются двери и сердца даже тех, кто с благородным негодованием и ужасом казнит копеечных воришек[4]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Sed jen estas Kainsko; pri kiu mi legis jam ke ĝi estas superplena je judoj. Tio estas vero, sed la siberiaj judoj, ĉu naskiĝintaj surloke aŭ ekzilitaj *) havas nek vantemon, nek sintrudiĝemon de siaj polaj kaj litovaj samgentanoj. Judoj, trafante Siberion, krom ege maloftaj esceptoj, akomodiĝas nemalbone. Teruraj malriĉuloj, kiujn eblas vidi abunde inter ili en urboj kaj vilaĝoj de okcidentaj gubernioj kaj de la Pola carlando, en Siberio estas neimageblaj.
*) Eblas veti cent kontraŭ unu ke al la demando, proponita al la judo: pro kio li estis ekzilita? sekvos respondo: "pro kontrabando". La krimregistroj diras la samon preskaŭ je duono de la kazoj, se ne pli. »
 « Но вот и Каинск; о котором я читал уже, что он переполнен евреями. Это правда, но сибирские евреи, как местные уроженцы, так и сосланные *) не имеют ни суетливости, ни назойливости своих польских и литовских земляков. Евреи, попадая в Сибирь, за чрезвычайно редкими исключениями, вообще устроиваются не дурно. Такие страшные бедняки, каких между ними можно видеть в городах и местечках западных губерний и Царства Польского, в Сибири не мыслимы.
*) Можно держать пари сто против одного, что на вопрос, предложенный еврею: за что он сослан? последует ответ: «за контрабанду.» Статейные списки говорят тоже почти на половину, если не больше[5]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Ĉe rivera transpasejo staris setlista grupo: la popolo laŭ aspekto estis malbonhava, ne komparebla kun la katenuloj. Ili estis pli malbone vestitaj, ankaŭ pli malbone ŝuitaj; la gardistoj traktas la setlistojn oble pli severe ol la katenulojn, eĉ almozon oni donas al ili nekompareble pli malabunde. La katenuloj ial nomas la setlistojn koregonoj kaj traktas ilin disdegne kaj preskaŭ malestime. » « У переправы стояла поселенская партия: народ с виду плоховат, куда против кандальных. Одеты хуже, обуты тоже; конвойные обращаются с поселенцами гораздо строже, чем с кандальными, даже милостыню им подают несравненно скуднее. Кандальные называют поселенцев почему-то омулями, и обходятся с ними свысока и почти презрительно[6]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« [rakonto de veturigisto en Jeniseja gubernio] [...] antaŭ tridek jaroj kaj iom, kiam mi ĵus venis de Rusio, ĉi tie estis grava estro L-ij. Li elpensis akomodigi bone setlistojn, do ekzilitojn. Do li komencis konstruigi vilaĝojn kaj domojn laŭ speciala dezajno. En ĉiu domo, kiel vi vidas, estas kvar fenestroj surstraten kaj po kvar la samaj surkorten. De perono rekte iras koridoro, en kiu estas kvar pordoj, du dekstren kaj du maldekstren. En ĉiu domo oni enloĝigis po kvar familioj. Oni povas imagi kio sekvis el tio. La popolo estis diversa: iu, kiel oni diras, de kverko, iu de pino kaj iu preskaŭ de pendumilo. Dum tiuj setltistoj loĝis en malnovaj vilaĝoj, kune kun denaskaj siberianoj, ĉio iris sufiĉe bone; sed post kiam oni kunigis kaj setlis ilin aparte — komenciĝis ĥaoso: kvereloj, interbatiĝoj, ŝteloj, raboj, murdoj, ĉio ajn. Jen tiu ĉi Tarutino, kiun ni ĵus traveturis, ĝis nun havas malbonan reputacion, kaj ŝajne ne vane. Krom Borodino kaj Tarutino ekzistas ankaŭ vilaĝoj: Stepanovo, Jelizavetino kaj Lavinskoje. Ĉiuj estas la samaj. Malofte, malofte iu el loĝantoj de tiuj ĉi vilaĝoj vivas bonorde, plejparto estas malriĉaj. Multaj el ili ankaŭ fuĝis, speciale komence kiam oni postulis purecon en la domoj. » « [...] назад тому лет тридцать слишком, когда я только-что приехал из России, здесь был главным начальником некто Л-й. Пришло ему в голову пристроить хорошенько поселенцев, то есть ссыльных. Вот он и давай строить деревни и дома по особому калиберу. В каждом доме, как видите, четыре окна на улицу и по четыре таких же на двор. С крыльца прямо корридор, в котором четыре двери, две на право и две на лево. В каждом доме поселили по четыре семьи. Можете себе представить, что из этого вышло. Народ сборный: кто, как говорится, с дубка, кто с сосенки, а иной чуть не с виселицы. Пока эти поселенцы жили в старых деревнях, вместе с коренными сибирскими, все шло довольно ладно; а как собрали да поселили их особняком, — пошла потеха: ссоры, драки, воровства, грабежи, убийство, у, да чего хочешь, того просишь. Вот это Тарутино, которое мы проехали, и теперь еще пользуется самою нехорошею славою, и, кажется, не даром. Кроме Бородина и Тарутино, есть еще деревни: Степаново, Елизаветина и Лавинское. Все такие же. Редко, редко, кто из жителей в этих деревнях живет порядочно, а большая часть бедует. Много их также разбежалось, особенно в начале, когда чистота в домах требовалась[7]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Interparolante kun arestantoj, mi eksciis ke por ili en Orienta Siberio estas "oble pli libere ol trans Aĉinsko", do en tiu Okcidenta, "kaj rilate Rusion estas tute nekompareble", ke kozakoj estas bonega popolo kaj kondutas laŭe al la diaj reguloj, ke ankaŭ sinjoroj etapaj oficiroj ne kompareble pli malmultas *), ke malbone estas nur ke almozo estas malpli abunda dum la manĝaĵoj estas pli kostaj.
En Okcidenta Siberio, same kiel en la tuta Rusio, en ĉiu etapo troviĝas oficiro dum en Orienta Siberio oficiroj estas nur en urboj kaj iuj setlejoj, kie funkcias hospitaloj. »
 « Разговаривая с арестантами, я узнал, что для них в Восточной Сибири «много свободнее, чем за Ачинском», т. е. в Западной, «а супротив России так никакого сравнения», что казаки прелюбезный народ и поступают по-божески, ну и опять господ этапных офицеров не впример меньше *), что одним худо, на счет подаяния скуднее, а вся харчевка куда дороже.
В Западной Сибири, как и везде в России, на каждом этапе находится офицер, а в Восточной офицеры только по городам и в некоторых пунктах, где устроены больницы[8]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 59–60.
  2. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 72.
  3. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 72.
  4. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 73.
  5. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 93–94.
  6. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 115–116.
  7. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 148–149.
  8. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 157–158.