Domo de Ipatjev estis la domo de negocisto Ipatjev en Jekaterinburgo (Rusio), en kiu en julio 1918 estis mortpafita la lasta caro de Rusio Nikolao la 2-a kun sia familio kaj akompanuloj.
« Mi legas kaj ne kredas al miaj okuloj: sekreta rezolucio de Politburoo pri detruado de la domo de Ipatjev en Sverdlovsko. Kaj ĉar la rezolucio estis sekreta, do la provinca partia komitato devis sur sin preni la tutan respondecon pri tiu ĉi sensenca decido. Jam en la unua buroo mi alfrontis akran reagon de homoj al la ordono el Moskvo. Malobei al la sekreta rezolucio de Politburoo estis ne eble. Kaj post kelkaj tagoj, nokte, al la domo de Ipatjev alveturis teknikaĵoj, ĝis matene nenio restis de la konstruaĵo. Poste oni asfaltis tiun ĉi lokon. »
« Читаю и глазам своим не верю: закрытое постановление Политбюро о сносе дома Ипатьевых в Свердловске. А поскольку постановление секретное, значит, обком партии должен на себя брать всю ответственность за это бессмысленное решение. Уже на первом же бюро я столкнулся с резкой реакцией людей на команду из Москвы. Не подчиниться секретному постановлению Политбюро было невозможно. И через несколько дней, ночью, к дому Ипатьевых подъехала техника, к утру от здания ничего не осталось. Затем это место заасфальтировали. »