Deguĉi Nao
Aspekto
| Deguĉi Nao |
|---|
Aliaj projektoj
|
DEGUĈI Nao (出口なお) estis unu el la spiritaj gvidantoj de la japana religia movado Oomoto.
Citaĵoj
[redakti]Diaj Revelacioj (1999)
[redakti]- DEGUĈI, Nao (1999). Diaj Revelacioj. Ten'on-kyo, Kameoka: Tensei-ŝa. ISBN 4-88756-030-3. (tradukinto: MAEDA Ŝigeki; originala titolo: 大本神諭 Oomoto-Ŝinju)
- 1. Ĉiuj mondoj samtempe disvolviĝas kiel umefloroj. Jen venis la tempo de Dio Uŝitora.
- 2. Nun realiĝas Dia mondo, kiun Mi malfermis umeflore por daŭrigi pinkolore.
- 3. La nuna mondo estas besta mondo, plena je nur diabloj, en kiu plifortaj perforte regas malplifortajn. Ankaŭ Japanio fariĝas besta.
- 4. Se la mondo daŭros en la nuna stato, baldaŭ ĝi pereos. Pro tio Mi aperis por plenumi la malkonstruon kaj rekonstruon de ĉiuj mondoj. Ĉiu do sin pretigu. Ĉi tiun mondon Mi ĝisfunde renovigos.
- 5. Plenuminte la grandajn lavadon kaj purigadon de la tri mondoj materia, obskura, kaj Dia, Mi pace regos la mondon kiel Dian, kiu daŭros por ĉiuj generacioj.
